Homoj

Galileo Galilei

La 8-a de januaro estas la datreveno de la morto (en 1642) de la itala (toskana) sciencisto Galileo Galilei (en Esperanto: Galilejo aŭ Galileo), 1564-1642
eo.wikipedia.org/wiki/Galilejo
(pri li estas tre bela Vikipedia paĝo en Esperanto).
Estas konataj la travivaĵoj de Galileo, kondamnita en 1633 de la katolika Eklezio, kaj oficiale rehonorita per parolado de Papo Johano Paŭlo la dua de la 31-a de oktobro 1992
w2.vatican.va/content/john-paul-ii/it/speeches/1992/october/documents/hf_jp-ii_spe_19921031_accademia-scienze.html
La raporto de la Papa Komisiono, kiu okupiĝis pri la rehonorado kaj bezonis 13 jarojn (1981-1992) por kompletigi sian ekzamenon, finiĝas per ĉi tiuj vortoj: «La scienza nuova, con i suoi metodi e la libertà di ricerca che essi suppongono, obbligava i teologi a interrogarsi sui loro criteri di interpretazione della Scrittura. La maggior parte non seppe farlo. Paradossalmente, Galileo, sincero credente, si mostrò su questo punto più perspicace dei suoi avversari teologi», tio estas: «La nova scienco, kun siaj metodoj kaj la libereco de esploro kiujn ili antaŭsupozas, devigis la teologojn pridemandi sin pri siaj kriterioj de interpretado de la Biblio. La plimulto el ili ne kapablis tion fari. Paradokse, Galileo, sincera kredanto, montriĝis pri ĉi tiu punkto pli sagaca ol liaj kontraŭuloj teologoj»).
La itala astronomino Margherita Hack (1922-2013),
it.wikipedia.org/wiki/Margherita_Hack
konata pro sia scienca agado, sed ankaŭ pro sia kontraŭklerikaleco kaj liberpensado, komentis: “Pli bone malfrue ol neniam”.
Siavice, spertulo pri la temo, kosmologo Nicola Dallaporta, atentigis,
disf.org/riabilitazione-termine-inadatto
ke la afero Galilei jam estis fermita en pozitiva maniero per dekreto de Papo Pio la sepa de 1820, kaj ke la termino “riabilitazione” (rehonorado) ne estas taŭga, ĉar la Eklezio ne kondamnis la teorion pri suncentrismo en si mem, sed la malobeon de Galilei: temis, alivorte, pri disciplina, ne pri scienca/ teologia demando.
Mi listigas, ĉe la fino, tion, kio aperis de kaj pri Galileo en Esperanto.
Mi aldonas italan poŝtmarkon de 1942, pro la 400-jara datreveno de la morto de Galileo, kiu prezentas la scienciston en sia ekzilejo en Vilao Belgioioso de Arcetri (Florenco). Kuriozaĵo: Margherita Hack magistriĝis pri fiziko, en 1945, per eksperimenta disertacio prilaborita ĉe la nuntempa Astrofizika Observatorio de Arcetri,
it.wikipedia.org/wiki/Osservatorio_astrofisico_di_Arcetri
lokita je malgranda distanco de Vilao Belgioioso.


En Esperanto aperis/ in Esperanto è apparso:
– Bento de Jesus Caraça: Galileo Galilei. Scienca kaj morala valoroj de lia verko, trad. Manuel de Freitas, Porto, Portugala Eldona Rondo, 1948; reklamo en “Esperanto de UEA” 1964-2, p. 41;
– la “Itala Antologio”, COEDES/ FEI, Milano, 1987, dediĉis al Galilei p. 223-228, kun prezento de Carlo Minnaja (p. 223), portreto (p. 224), traduko fare de Carlo Minnaja de ero el “Il saggiatore” (La pesisto) titolita “Infinita è la turba degli sciocchi”, Sennombra estas la stultulamaso (p.225-227), kaj traduko, same fare de Carlo Minnaja, de letero al Elia Diodati (p. 228);
– traduko de la verko de Bertolt Brecht “Leben des Galilei” (Vivo de Galilejo), trad. Adriaan Den Haan: sceno 1, La Gazeto 2000-87, p. 16; scenoj 2 kaj 3, La Gazeto 2000-88, p. 15; scenoj 4 kaj 5, La Gazeto 2000-89, p. 8:                                                                                            – la serbo Saša Pilipović dediĉis al Galilei unupersonan dramon, tradukitan de Tereza Kapista (1930-2016), luditan dum la Eŭropa Kongreso de Esperanto en Maribor, Slovenio (2007) kaj en la Universala Kongreso de Esperanto de Yokoama, Japanio (2007);
– el la “Dialogo sopra i due massimi sistemi del mondo” (Dialogo pri la du ĉefaj sistemoj de la mondo), trad. Carlo Minnaja, “Literatura Foiro” 2014-271, p. 250-251.
“Espero katolika”, en sia pli ol unujarcenta ekzisto, alfrontis plurfoje la tiklan demandon pri Galileo; mi preterlasas la prezenton de la pli malnovaj artikoloj (de 1907 kaj 1927), kiuj estas markitaj per akre polemika spirito ligita kun la epoko, kaj atentigas pri tiuj pli freŝaj (kaj ekvilibraj):
KIEL LEGI LA BIBLION (Unua parto)
www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1983_01.htm#4
KREDO KAJ SCIENCO: HARMONIA KONSENTO
www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1989_04.htm#6
KRISTANA KREDO: KIO ESTAS (NE) ŜANĜEBLA? (unua parto)
www.esperokatolika.org/ek19911995/ek1991_0203.htm#5
KRISTANA KREDO: KIO ESTAS (NE) ŜANĜEBLA? (dua parto)
www.esperokatolika.org/ek19911995/ek1991_0405.htm#7
Precipe mi referencas artikolon de 1980, transprenitan el dissendo de Radio Roma en Esperanto (laŭ teksto de Niccolò Carandina):
www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1980_0102.htm#8

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *