Sen kategorio

Henri Bergson

La 4-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (nel 1859) de la franca filozofo Henri-Louis Bergson, konata kiel Henri Bergson (1859-1941)
eo.wikipedia.org/wiki/Henri_Bergson
Lia patro estis pola judo (la origina familia nomo estis Bereksohn), lia patrino angla-irlanda judino. Naskiĝinte en Parizo, li vivis ĝis naŭ jaroj en Londono, kie li lernis la anglan; reveninte al Francio, li akiris la francan ŝtatanecon.
Bergson havis fortan influon en pluraj kampoj, precipe en tiuj de filozofio kaj psikologio, danke al kvar ĉefaj verko: “Essai sur les données immédiates de la conscience” (Eseo pri la senperaj donitaĵoj de la konscio), “Matière et Mémoire” (Materio kaj Memoro), “L’Evolution créatrice” (La kreanta evoluo) kaj “Les deux sources de la morale et de la religion” (La du fontoj de Moralo kaj de Religio), en kiuj li alfrontas la problemojn de tempo, de percepto, de memoro, de spirita vivo, de la diversaj motivigoj de rido (kiu povas ankaŭ esti kaŭzita de malico kaj de egoismo), de la rolo de arto, de la kreanta evoluo, de la “élan vital” (vitala elano), kiu movas la vivon pere de senĉesa adaptiĝo.
Dum la unua mondmilito li ne nur pelis al la batalo, sed ankaŭ asertis, ke en la konflikto inter spirito kaj materio, francoj reprezentas la spiriton, kaj germanoj la materion.
En 1918 li estis nomumita membro de la “Académie française” (Franca Akademio).
En 1927, estis al li atribuita la Nobel-Premio pri Literaturo, kun motivigo, kiu referencis la filozofian enhavon de liaj verkoj, pli ol ilian literaturan valoron: elturniĝo, por superi la malfacilon kaŭzitan de la fakto, ke ne ekzistas Nobel-Premio pri Filozofio.
La multfaceta vasteco de lia idearo estas pruvita de la kurioza cirkonstanco, ke movadoj kun tute malsama karaktero alproprigis al si tiun aŭ alian ideon de Bergson, igante ĝin rimedo por sia propagando:
– la marksistaj socialistoj vidis en lia filozofio konfirmon de la “realismo” de Karl Marx (1818-1883) kaj Pierre-Joseph Proudhon (1809-1865);
– la revoluciaj sindikatistoj, kun Georges Sorel (1847-1922), sekvis lian volontulisman ideologion, aplikante ĝin al la klasbatalo;
– la dekstraj movadoj, inkluzive de la naskiĝanta faŝismo, akceptis kun entuziasmo lian vitalismon;
– la modernistaj katolikoj serĉis en liaj verkoj apogon al propraj starpunktoj (sed ili koliziis kun la katolika Eklezio, kiu en 1914 metis en la Indekson de la malpermesitaj libroj la skribaĵojn de Bergson).
Cetere, liaj ideoj pri religio ne estis multe en sintonio kun la principoj de obeo al aŭtoritato kaj kredo de dogmoj; aparte, Bergson kontraŭmetis “malfermitan socion”, karakterizitan de dinamismo, al “fermita socio”, statike kristaliĝinta (ĉi tiu intuicio estos reprenata de Karl Popper).
Ŝatinda estas la sinteno de Bergson fronte al la kontraŭjudaj dispozicioj de la franca kunlaborema Registaro de Vichy de Marŝalo Pétain: ĉar li ne akceptis, ke li estu escepto koncerne la aplikon de la rasaj dispozicioj, li rezignis ĉiujn oficojn kaj ĉiujn honorojn; kaj, kvankam li alproksimiĝis al katolikismo, li rezignis fari laŭforman agon de “konvertiĝo”, pro solidareco kun la persekutitaj judaj samreligianoj, kaj por ne doni impreson pri oportunismo por saviĝi.
En sia testamento, redaktita en 1937, li skribis (sekvas traduko):
>«Mes réflexions m’ont amené de plus en plus près du catholicisme, où je vois l’achèvement complet du judaïsme. Je me serais converti, si je n’avais vu se préparer depuis des années la formidable vague d’antisémitisme qui va déferler sur le monde. J’ai voulu rester parmi ceux qui seront demain des persécutés. Mais j’espère qu’un prêtre catholique voudra bien, si le cardinal-archevêque de Paris l’y autorise, venir dire des prières à mes obsèques. Au cas où cette autorisation ne serait pas accordée, il faudrait s’adresser à un rabbin, mais sans lui cacher et sans cacher à personne mon adhésion morale au catholicisme, ainsi que le désir exprimé par moi d’abord d’avoir les prières d’un prêtre catholique».
Traduko al esperanto de la menciitaj frazoj de la testamento estis publikigita en “Espero katolika” 1946-6, p. 87:
>”Miaj pripensoj alproksimigis min ĉiam pli kaj pli al la Katolikismo, kiun mi vidas kiel la plej perfektan finon de la judismo. Mi estus konvertiĝinta, se mi ne estus antaŭvidinta dum longaj jaroj la kreskadon de tiu grandega ondo de anti-semitismo, kiu eksplodos super la mondo — mi volis resti ĉe ili, kiuj morgaŭ estos la persekutitoj, — sed mi esperas ke kun la aprobo de la kardinalo-episkopo de Parizo iu katolika pastro bonvolos veni por preĝi sur mia tombo. Se tio ne estas permesata, tiam oni petu rabenon, sed ne kaŝante al li aŭ al iu alia mian moralan sindonon al la Katolikismo, nek mian deziron, unue eligitan, al la preĝoj de katolika pastro”.
Kaj katolika pastro eldiris la preĝojn ĉe lia funebraĵo.
Koncerne la rilatojn de Bergson kun Esperanto, persone li estis tre favora; sed kiam, en la unuaj dudekaj jaroj, ĉe la Societo de Nacioj oni pridiskutis la temon, li estis devigita voĉdoni kontraŭ, por defendi la starpunkton de la franca Registaro, kies reprezentanto li estis, kiu ne akceptis la ideon de lingvo por internacia uzo alia ol la franca. Paolas pri tio la enciklopedia volumo “Esperanto en perspektivo”, p. 701, la libro “La danĝera lingvo” de Ulrich Lins, ĝia versio al la itala “La lingua pericolosa”, kaj la revuo “L’Esperanto” 1975-10, p. 18.
Mi ankaŭ atentigas pri ĉi tiu ligo:
gxirafo.blogspot.com/search/label/Henri%20Bergson
Mi aldonas la francan poŝtmarkon de 1959, laŭ skizo de Raoul Serres, pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Bergson.

Unu penso pri “Henri Bergson

  1. E’ BELLO QUANDO TI VIENE SOTTOLINEATA LA BELLEZZA DEL TUO CREDO. LODO IL SIGNORE PER LA BELLISSIMA TESTIMONIANZA …… DI UN “NON CATTOLICO”.

    BUON ANNO A TUTTI !

Lasi respondon al anna Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *