Homoj

Dante Bertolini

La 2-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1911) de la itallingva svisa instruisto, politikisto kaj poeto Dante Bertolini (1911-1998)
eo.wikipedia.org/wiki/Dante_Bertolini
filo de itala patro kaj svisa patrino.
Tutaj generacioj en la itallingva svisa Kantono Tiĉino lernis, inter 1939 kaj 1970, per liaj kvar legolibroj por elementaj lernejoj («Marco», «Il bel sentiero», «Rivabella» kaj «Al passo con la vita», respektive “Marko”, “La bela pado”, “Rivabella” kaj “Ĝisdate kun la vivo”).
Ĉe la esperantistoj, Bertolini estas konata pro du dulingvaj antologioj, kun poeziaj tekstoj verkitaj originale en Esperanto kaj tradukitaj al la itala:
– “El la nova ĝardeno – Dal nuovo giardino”, Locarno, 1979;
– “In quest’era omicida – En ĉi murdepoko”, Locarno, 1987.
Li estas menciita en la eseo de Carlo Minnaja “Contributi lombardi alla letteratura esperanto” (Lombardaj kontribuoj al la esperanta literaturo)
www.math.unipd.it/~minnaja/RICERCA/STORIA/Contributi%20lombardi.pdf
kaj (p. 455) en la “Historio de la esperanta literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer (Valerio Ari).
Lia nekrologo (kun foto) aperis en “Esperanto de UEA” 1999-1, p. 20.
Mi aldonas la kovrilojn de la du menciitaj esperantistaj libroj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *