Homoj

Romain Rolland

La 30-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 1944) de la franca verkisto, muzika spertulo kaj pacifisto Romain Rolland (1866-1944)
eo.wikipedia.org/wiki/Romain_Rolland
Nobel-premiito pri Literaturo en 1916 kun ĉi tiu motivigo: «Tributo al la elstara idealismo de lia literatura verkaro, al la kompreno kaj al la amo al la vero, kun kiuj li priskribis la diversajn tipojn de homa ekzisto».
Eĉ pli ol pro sia literatura verkaro (ĉiel ajn rimarkinda, ankaŭ el la vidpunkto de la amplekso: la romano “Jean-Christophe” – Johan-Kristoforo, ekzemple, estas en dek volumoj, kaj “L’ame enchantée” – La ensorĉita animo estas en sep volumoj), Rolland estas memorigata pro sia agado favore al la paco kaj al la tutmonda frateco, kiu igis lin amikiĝi kun Gandhi

Gandhi


kaj aprezi Maksim Gorkji kaj la rusan revolucion

Maksim Gorkij


Rolland, kiel pacifisto, montris simpation al Esperanto, kaj en 1922 estis honora Prezidanto de la dua kongreso (en Frankfurto) de la esperantista Asocio SAT, kiu pledas por la rifuzo de ĉia naciismo.
En Esperanto aperis la traduko (fare de la germano Georg Mahn) de la broŝuro “Aux peuples assassinés” (Al la forbuĉataj popoloj), Bern, Universala Esperanto-Asocio, 1920, tre kontraŭmilitisma.
Kome, en 1977 estis publikigita la volumeto “Vortoj de Romain Rolland, kaj Esperantaj vortoj koncernantaj la apostolon”, Hukuta-Masao, Tokio, Asake-Syoboo.
Tekstoj de Rolland tradukitaj al Esperanto troviĝas en “Esperanto de UEA” 1917-1, p. 6-7; 1917-1, p. 18-19; 1919-1, p. 1; 1919-, p. 49-50; 1919-, p. 125; 1919-, p. 139; 1921-, p. 55.
Mi aldonas la unuatagan koverton (UTK) de la ĉeĥoslovaka poŝtmarko de 1966 pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Rolland.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *