Homoj

Carmen Sylva

La 29-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1843) de la germana princino Elisabeth Pauline zu Wied, Reĝino de Rumanio (edzino de Reĝo Karol la unua) kun la nomo Elisabeta a României (en Esperanto, Elizabeta de Rumanio), konata kiel verkistino per la pseŭdonimo Carmen Sylva (1843-1916).
eo.wikipedia.org/wiki/Carmen_Sylva
Ŝi vigle apogis la rumanan esperantistan movadon (aparte subtenante la blindulojn), kaj rajtigis la tradukon de siaj verkoj; mi listigas sube la publikigitajn tradukojn.
En la malnovaj esperantistaj revuoj Carmen Sylva estas ofte menciita (v. sube).
Mi transskribas (kun traduko al la itala) kelkajn aforismojn de Carmen Sylva, el “Lingvo Internacia” 1895-12, p. 12, kaj aldonas:
– rumanan filatelan folieton de 2016 pro la 150-jara datreveno de fondo de la rumana reĝa dinastio; Elizabeta estas la tria de maldekstre;
– specialan poŝtan stampon de la 14-a de aprilo 1991, utiligitan en Neuwied (F. R. Germanio), naskiĝurbo de Carmen Sylva.


Carmen Sylva, Aforismoj/ Aforismi

Vivo neniam povas tedi, nur ni mem tedas al ni.
La vita non può mai annoiarci, siamo noi che ci stufiamo.

La unua filo de la unua patrino estis ribelito kaj mortigisto.
Il primo figlio della prima madre fu un ribelle e un assassino.

Homo diferenciĝas de besto per dubo.
L’uomo si differenzia dalla bestia per il dubbio.
(“Lingvo Internacia” 1895-12, p. 12)

°°°°°

Verkoj de Carmen Sylva tradukitaj al Esperanto
Opere di Carmen Sylva tradotte in Esperanto

– “Dragomira”, trad. Karolo Devoucoux, Bucureşti, Vatra Luminoasă, 1908;
– “Din pana reginei României” (El la plumo de rumana reĝino), red. Ionel Oneţ, Berkeley, Bero, 1994;
– “Suferinţă” (Sufero), trad. Siegfried Lederer, “La Revuo” 1908-I, p. 369-372; Wolfenbüttel, Heckners Verlag, 1908;
– “Viziunea poetului” (La vizio de la poeto), trad. Kasimir Eucharis, London, Centra Angla Esperantejo

°°°°°
Carmen Sylva, Mencioj/ Menzioni

– “Lingvo Internacia” 1895-12,p. 12
– “Brita Esperantisto” 1908-42, p. 108; 1909-50, p. 27;
– “Universo” 1908-I, p. 151-152; 1908-I, p. 369-372; 1909-II, p. 31;
– “La Revuo” 1910-1911, V, p. 528.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *