Homoj

Julian Tuwim

La 27-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 1953) de la pola poeto laŭ juda deveno Julian Tuwim (1894-1953)
eo.wikipedia.org/wiki/Julian_Tuwim
konata pro siaj poeziaj verkoj (originalaj kaj tradukitaj) kaj pro sia patriota agado.
Li komencis lerni Esperanton en septembro 1909, kiam li vizitis gimnazion, kaj (kiel li mem skribis) en januaro 1910 li jam parolis ĝin libere, skribis kaj legis, tiom ke en 1911 li publikigis en “Pola Esperantisto” la tradukon al Esperanto de poeziaĵoj de la pola poeto Leopold Staff
it.wikipedia.org/wiki/Leopold_Staff
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
kaj en 1912 unu tutan brosuron de tradukitaj poeziaĵoj de Leopold Staff, kun la titolo “Aŭtunaj agordoj”.
Nur en 1913 li komencis verki poeziaĵojn en pola lingvo.
Mi listigas, ĉe la fino, tion, kio de Tuwim aperis en Esperanto, kaj transskribas (en la pola, la itala kaj Esperanto) poeziaĵon publikigitan en “Pola Esperantisto”, represitan en “Espero Katolika” 1985-2/3.
Mi aldonas la polan poŝtmarkon de 1969 honore al Tuwim, utiligitan la 18-an de septembro 1970 por la speciala poŝta stampo okaze de la sesa eldono de la “Internacia Esperantista Ferio” en Międzygórze.


LITANIA

Modlę się, Boże, żarliwie,
Modlę się, Boże, serdecznie:
Za krzywdę upokorzonych,
Za drżenie oczekujących,
Za wieczny niepowrót zmarłych,
Za konających bezsilność,
Za smutek niezrozumianych,
Za beznadziejnie proszących,
Za obrażonych, wyśmianych,
Za głupich, złych i maluczkich,
Za tych, co biegną zdyszani
Do najbliższego doktora,
Za tych, co z miasta wracają
Z bijącym sercem do domu,
Za potrąconych grubiańsko,
Za wygwizdanych w teatrze,
Za nudnych, brzydkich, niezdarnych,
Za słabych, bitych, gnębionych,
Za tych, co usnąć nie mogą,
Za tych, co śmierci się boją,
Za czekających w aptekach
I za spóźnionych na pociąg,
– ZA WSZYSTKICH MIESZKAŃCÓW ŚWIATA,
Za ich kłopoty, frasunki,
Troski, przykrości, zmartwienia,
Za niepokoje i bóle,
Tęsknoty, niepowodzenia,
Za każde drgnienie najmniejsze,
Co nie jest szczęściem, radością,
Która niech ludziom tym wiecznie
Przyświeca jeno życzliwie –
Modlę się, Boże, serdecznie,
Modlę się, Boże, żarliwie!

Julian Tuwim
wiersze.doktorzy.pl/litania.htm

°°°°°

LITANIA

Ti prego, mio Dio, con fervore,
Ti prego, mio Dio, con tutto il cuore:
Per quelli che sono umiliati,
Per quelli che sperano tremando,
Per l’eterno addio dei morti,
Per la stanchezza dei moribondi,
Per la tristezza dei non compresi,
Per quelli che supplicano invano,
Per quelli derisi, per gli offesi,
Per gli stolti, i gretti e i malvagi,
Per quelli che corrono affannati
Al più vicino ambulatorio,
Per quelli che dalla grande città
Tornano a casa col batticuore,
Per quelli rozzamente trattati,
Per quelli fischiati a teatro,
Per i noiosi, i brutti, gli inetti,
I deboli, i percossi, gli oppressi,
Per quelli senza un sonno sereno,
Per quelli che temono la morte,
Per quelli che aspettano in farmacia
E per quelli che hanno perso il treno,
– PER TUTTI GLI ABITANTI DEL MONDO,
Per i loro guai e i loro affanni,
Le sofferenze, i crucci, i pensieri,
Per le loro ansie e dolori,
Sfortune, nostalgie, dispiaceri,
Per ogni più piccolo palpito,
Che non sia felicità e gioia,
E che essa in eterno a questa gente
Illumini la via benevolmente –
Ti prego, mio Dio, con fervore,
Ti prego, mio dio, con tutto il cuore!

Julian Tuwim trad. Paolo Statuti
musashop.wordpress.com/tag/julian-tuwim-tradotto-da-paolo-statuti/

°°°°°

LITANIO

Mi preĝas, Dio, ardege,
mi preĝas, Dio, elkore:
pro maljustaĵoj al humilaj,
pro tremoj de atendantoj,
pro nereven’ de mortintoj,
pro senfortec’ de agoniantoj,
pro malgajec’ de nekomprenataj,
pro senespere petantaj,
pro ofenditaj, mokataj,
malsaĝaj, malbonaj, mizeraj,
pro la kurantaj senspire
voki la kuraciston,
pro revenantaj hejmen
kun malbonsenta korbato,
pro puŝitaj krudaĉe,
el teatr’ forfajfitaj,
enuiĝantaj, malbelaj,
kaj en la viv’ senhelpaj,
pro malfortaj, batataj,
turmentataj maljuste,
pro ĉiame sendormaj,
pro la morton timantaj,
pro atendantaj zorgplene
ie en apotekoj,
pro la malfruiĝintaj
hodiaŭ je la lasta trajno,
POR ĈIUJ HOMOJ EN MONDO,
pro la ĉagrenoj iliaj,
malĝojoj kaj malagrablaĵoj,
maltrankviloj, doloroj,
sopiroj kaj malbonŝancoj,
por ĉiu korskuo ilia,
kiu ne estas feliĉo,
kiu ne estas la ĝojo,
ke tamen feliĉo kaj ĝojo
fine por ĉiu ekbrilu.
Mi preĝas, Dio, ardege,
mi preĝas, Dio, elkore.

Julian Tuwim, trad. Józef Toczyski
(«Pola Esperantisto»; “Espero Katolika” 2-3/1985)
www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_0203.htm#16

°°°°°

Julian Tuwim en/ in Esperanto

– “Julian Tuwim, Versaĵoj propraj kaj tradukitaj”, Varsovio, Eldonejo Polonia, 1956. – 129 p.
– Leopold Staff, “Aŭtunaj agordoj”, trad. Julian Tuwim, 1912;
– “Dancanta Sokrato”, trad. Izrael Lejzerowicz, “Literatura Mondo”1931-7/8, p. 134;
– Leopold Staff, “Ĝojo kaj malĝojo de feliĉo kaj momento”, trad. Julian Tuwim, 1931-7/8, p. 136;
– Leopold Staff, “Forĝisto”, trad. Julian Tuwim, “Literatura Mondo”1931-7/8, p. 136;
– Kanto de sabata vespero”, trad. Izrael Lejzerowicz, “Literatura Mondo” 1931-7/8, p. 145;
– Juliusz Słowacki, “Sort’ min timigi jam povas nenia”, trad. Julian Tuwim, “Literatura Mondo” 1931-7/8, p. 151;
– “Epistolo sentimentala”, trad. Leo Belmont, “Literatura Mondo” 1936-2, p. 34;
– “Pri elefanto sen memoro” (el “Versoj por infanoj”), trad. Leo Belmont, “Literatura Mondo” 1937-3, p.87;
– “Litanio”, trad. Józef Toczyski, “Pola Esperantisto”; “Espero Katolika” 1985-2/3;
www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_0203.htm#16
Foto, “Literatura Mondo” 1937-3, p. 75.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *