Homoj

Heinrich Schliemann

La 26-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 1890) de la germana komercisto kaj arkeologo Heinrich Schliemann (1822-1890)
eo.wikipedia.org/wiki/Heinrich_Schliemann
fama precipe pro la arkeologiaj malkovroj faritaj en Turkio, en la loko Hissarlik: la 4-an de aŭgusto 1872 Schliemann komencis reporti al la lumo la antikvan urbon Trojon, aŭ pli ĝuste dirite: ok diversajn urbojn, konstruitajn unu sur la alia ekde ĉirkaŭ 3000 jaroj antaŭ Kristo; tiu homera estis identigita en la sepa tavolo (1250- 1200 a.K.), kiu havas postsignojn de brulego, tiu de kiam Trojo estis komplete detruita de la Aĥajoj.
Ĝis kiam, en 1874, Schliemann konigis siajn malkovrojn, li estis konsiderata viziulo, ĉar oni opiniis, ke Trojo estas nur mito.
Alia eksterordinara malkovro estis farita la 15-an de junio 1873: trezoro (entenata en kupra ujo unu metron larĝa kaj 45 centimetrojn alta), konsistanta el pli ol 8.700 oraj juveloj, konata kiel la “trezoro de Priamo”.
Por iĝi proprietulo, Schliemann pagis altegan monsumon al Turkio (kiu depostulis ĝian proprieton); poste, li donacis la trezoron al Germanio, kie ĝi restis ĝis la dua mondmilito.
La 6-an de marto 1945 Adolf Hitler ordonis, ke la trezoro estu kaŝita en la salminejoj de Helmstedt, por eviti, ke ĝi falu en la manojn de la sovetoj. La ordono de Hitler ne estis plenumita, kaj la trezoro iris al Moskvo, kie ĝi estas konservita en Muzeo Puškin.
Kvar Landoj interdisputas pri tiu trezoro: Turkio (kie ĝi estis trovita), Greklando (heredanto de la homera tradicio), Germanio (al kiu ĝi estis donacita de la arkeologo) kaj Rusio (kie ĝi nuntempe troviĝas).
Schliemann faris ankaŭ alian gravan malkovron: la 7-an de aŭgusto 1879 li komencis en Mikeno, en Greklando, la elfosadon kiu kondukis al la retrovo de multaj tomboj (kun juveloj, funebraj maskoj, armiloj kaj iloj), atribuitaj interalie al Agamemnono kaj Kasandra, mortigitaj de Klitemnestra kaj de ŝia amoranto Egisto.
La trovitaĵoj (aparte, la mirinda funebra masko el oro konata kiel la “Masko de Agamemnono”, kies aŭtentikeco tamen estas pridebatata) estas konservitaj en la Nacia arkeologia Muzeo de Ateno.
Malpli konata estas alia esploro de Schliemann, kiu restis sen sukceso: la “perdita kontinento” Atlantido.
Schliemann studis dum sia tuta vivo kiel memlernanto; ne nur arkeologion, sed ankaŭ lingvojn (li konis dudekon da ili, krom la germana: aparte, la anglan, francan, hispanan, italan, rusan, araban, hebrean, malnovgrekan).
Li mortis en Napolo, dum unu el siaj multnombraj vojaĝoj al Greklando; tial, en 1973 estis metita memorŝtono en la Komunuma Vilao de tiu urbo; parolis pri ĝi la elsendo de Radio Roma-Esperanto de la 18-a de novembro 1973 (v. sube, kun traduko al la itala).
Mi aldonas la bildon de la memorŝtono de Napolo, kaj tiun de la monumento al Schliemann en lia naskiĝurbo (Schwerin).


(Segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 18.11.1973
GRAVA GERMANO HONORITA EN NAPOLO
En la Komunuma Vilao de Napolo estis metita memortabulo, kiu diras: “Germanujo dediĉas ĉi tiun tabulon al la senmorta memoro de unu el siaj plej elstaraj filoj, HEINRICH SCHLIEMANN, kiu, rekondukinte al la lumo la restaĵojn de Trojo, Mikeno kaj Tirinto, redonis al la mondo la konon de la homera mondo”.
Kiel konate Schliemann – kiu lernis kiel aŭtodidakto arkeologion kaj plurajn lingvojn – restadis ofte en Napolo, kaj en ĉi tiu mortis en la jaro 1890.

(traduzione):
RADIO ROMA – ESPERANTO, 18.11.1973
UN TEDESCO IMPORTANTE ONORATO A NAPOLI
Nella Villa Copmunale di Napoli è stata posta una lapide, che dice: “La Germania dedica questa lapide alla memoria imperitura di uno dei suoi figli più illustri, HEINRICH SCHLIEMANN, il quale riportando alla luce le vestigia di Troia Micene e Tirinto ha ridato al mondo la conoscenza della cultura omerica”.
Come è noto, Schliemann – che studiò da autodidatta l’archeologia e molte lingue – soggiornò spesso a Napoli, e lì morì nel 1890.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *