Homoj

Marie Noël

La 23-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 1967) de la franca poetino Marie Rouget, konata per la pseŭdonimo Marie Noël (1883-1967)
eo.wikipedia.org/wiki/Marie_No%C3%ABl
Ŝi ne havis facilan vivon: ama elreviĝo dum junaĝo; la atendo de granda amo, kiu neniam alvenis (ŝi ne edziniĝis); la morto de juna frato en la tago post Kristnasko (de tio ŝia pseŭdonimo, kiu en franca lingvo signifas “Kristnasko”); la lukto inter profunde mistika fido kaj malespero.
La 23-an de decembro 2017, koincide kun la 50-a datreveno de ŝia morto, komenciĝis la kanona proceso por ŝia proklamado kiel “Servantino de Dio”.
Ŝia poeziaĵo “Annonciation” (Anunciacio), en la kolekto “Le rosaire des joies” (La rozario de la ĝojoj), estis tradukita al Esperanto de Roger Bernard, kaj publikigita en “Literatura Foiro” 1981-70, p. 10-11.
La franca teksto povas esti aŭskultata ĉe:

Mi transskribas la tradukon al Esperanto, kaj aldonas la francan poŝtmarkon de 1978, laŭ skizo de Marie-Noëlle Goffin, memore al la poetino.


ANUNCIACIO

Virgin’ Maria staras en la domo.
Ĝardeno ŝia tra la pord’ aperta
spiras. Abel’ envenas. La sezono
ankoraŭ ne farigis bele verda.

Sub sun’, pajlero en aer’ gracias.
Ĉe via sojl’, Mari’, mi sidas gasta
sur ŝtup’ varmeta… Ĉu, fratin’, vi scias.
ĉu baldaŭ elvolviĝos floro Paska?

Virgin’ Maria klinis sin ĉe l’ rando
de sia koro – ĉi fontanprofundo.
Krucinte manojn ŝi pli streĉe tenas
ĉielon ŝprucan kaj de ĝi ŝi plenas.

Maria, ho fratin’, aŭskultu, ĉu ne
tagmez’ proksimas? Ĉu ne jam la horo
kolekti ovojn, ke vi manĝu kune
kun via olda edz’, nun ĉe l’ laboro?

Ĉu akvon ĉerpi? Fajron ĉu mi flegos?
Sur mia man’ mateno dorme pendas.
Mi ne moviĝas, franjo, mi atendas,
ĝis sin el dorm’ la dolĉa tempo vekos.

Atendo… Mi ne scias… La Printempo
ankoraŭ frosta miajn ŝultrojn blokas.
Burĝonoj pezas sur pomarboj. Tempo:
ĝis por salikoj ĝi butonojn vokas.

Virgin’ Maria la okulojn fermas.
Palpebroj ŝiaj survualis koron
por ne plu vidi: ŝi nur aŭdi emas,
ĉar blov’ tremigas ŝian pregadoron.

Subite kuris tremo tra l’ ĝarden’…
Nun kio venas? Foliaro nova?
Trapaso… Elnubiĝas birdo… Jen
la gren’ en kampoj sentas sin ekmova.

Sur la tegmento vento ĵus ektuŝis
birdeton, kiun ĉielblu’ altiris.
Ekflugo… La ĉiel’ la pordon puŝis,
la pordo kantis, kaj anĝel’ enris.

Anĝel’ mallaŭte flustris en la ĉambro.
Mari’, vi sola aŭdis pri l’ avizo,
vi sola, en mallum’, kaj Paradizo.
Ricevis Dion ĉiu via membro.

Mi lin ne vidis. Sed li forirante
– mi staris ĉe la kortuŝita pordo –
En mian koron treman lasis plante
susuran grajnon de l’ portata Vorto.

Li en mi lasis, ĉe la loko tie
ja la plej fora kaj la plej profunda,
vorteton, klaran ne, sed sugestie,
por ke ĝin nasku mia sin’ fekunda.

Ho, kiel povus el mi vort’ eliri,
el mi, ho tiel multe ja senscia?
Spirito Sankta – ĝin mi servas pia –
se tion volas, devos min inspiri.

Virgin’ Maria en feliĉ’ fervoras.
Virgin’ Maria dronas je enveno
en Di-mielon. Jen kratago floras,
je mia granda ĝoj’, tra la ĝardeno.

En vi, Virgino, kuŝas eta Reĝ’,
infan’ de vi, kaj Dio, jen tri kune!
Kiu ĝin scias? Nestas en mi eĉ
birdet’ kun fajna plum’ tremanta nune.

Sekreta bird’ batanta kun frenez’,
en kav’ plej milda de mia animo,
flugilo ĝia kreskas jam sen timo…
Tagmez’!… nenio preta… ho tagmez’…

Josef revenos, panjo urĝas, kria…
La ligno kie? Fajron mi surblovas:
– Nin helpi kial la Anĝel’ ne povas? –
Jen akvo, pano… Haste nun, Maria!

Marie Noël, trad. Roger Bernard
(“Literatura Foiro” 1981-70, p. 10-11)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *