Homoj

Giuseppe Gioachino Belli

La 21-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 1863) de la itala (roma) poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863)
eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Gioacchino_Belli
fama precipe pro 2279 “Sonetoj” en roma dialekto (en totala amplekso de 32.000 versoj, la duoblo kompare kun la “Dia Komedio” de Dante Alighieri).
Mi jam parolis pri li la 7-an de septembro 2018:

Giuseppe Gioachino Belli


139 sonetoj de Belli estis tradukitaj al Esperanto:
www.bitoteko.it/items/show/9
Mi transskribas unu soneton, en roma dialekto kaj en Esperanto, kaj aldonas bildon pri la monumento al Belli en Romo, komence de aleo Trastevere.


TEMPI VECCHI E TTEMPI NOVI

Ar zu’ tempo mi’ nonno m’aricconta
che nun c’ereno un cazzo bbagarini,
se vedeva ggiucà co li quartini
a ppiastrella, e a bbucetta: e mmó sse sconta.

L’ova in piazza, s’aveveno a la conta
cento a ppavolo e ssenza li purcini:
la carne annava a ssedici cudrini
ar macello, e ddua meno co la ggionta.

Er vino de Castelli e dder contorno
era caro a un lustrino pe bbucale
e ott’oncia a bboecco la paggnotta ar forno.

E mmó la carne, er pane, er vino, er zale,
e ll’accidenti, crescheno ‘ggni ggiorno.
Ma ll’hai da vede che ffinisce male.

Giuseppe Gioachino Belli

°°°°°

TEMPOJ MALNOVAJ
KAJ TEMPOJ NOVAJ

En mia temp’ – rakontas maljunulo –
akaparistoj tute ne ĉeestis
kaj per zekinkvaronoj oni festis,
dum restas nun el tio preskaŭ nulo.

Aĉeteblis la ovoj je kalkulo
de cent por soldo, kaj ne idoj nestis,
ĉe la buĉej’ viandoprezo restis
deksescentima, bona laŭ regulo.

La vino de Fraskat’ kaj ĉirkaŭloke
nur unu groŝon kostis por bokalo,
kaj ok uncoj da pan’ unubajoke.

Kaj nun viando, pano, vino, salo,
ĉio damne kariĝas homprovoke.
Atentu: ĉar la bon’ fariĝas malo.

Giuseppe Gioachino Belli,
trad. Umberto Broccatelli

Unu penso pri “Giuseppe Gioachino Belli

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *