Homoj

Sem Benelli

La 18- de decembro estas la datreveno de la morto (en 1949) de la itala (toskana) dramisto, verkisto kaj poeto Sem Benelli (1877-1949)
it.wikipedia.org/wiki/Sem_Benelli
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
fama inter la du mondmilitoj precipe kiel aŭtoro de teatraĵoj, aparte la tragedio “La cena delle beffe” (La vespermanĝo de la mokoj), lokita en Florenco je la tempo de Lorenzo de’ Medici dirita “il Magnifico” (La Malavara, 1449-1492)
eo.wikipedia.org/wiki/Lorenzo_de_Medi%C4%89o
Siatempe, Sem Benellli havis sensacian sukceson (li eĉ estis egaligita al Gabriele D’Annunzio); hodiaŭ, malmultaj memoras lin, kvankam oni ripetas (ofte, senscie pri ĝia deveno) spritan eldiron el la filmo (same titolita “La cena delle beffe”), kiun, en 1941, la reĝisoro Alessandro Blasetti tiris el la tragedio, kun Amedeo Nazzari (artista nomo de Salvatore Buffa)
it.wikipedia.org/wiki/Amedeo_Nazzari
kaj Clara Calamai
it.wikipedia.org/wiki/Clara_Calamai
(kiu, tiutempe, vekis skandalon per la elmontro de nuda brusto)

La frazo, eldirita kun karakteriza sardinia akcento de Amedeo Nazzari, estas jena: “Chi non beve con me, peste lo colga!” (Kiu ne trinkas kun mi, pesto lin trafu!)

En 1929 (laŭ informo en numero 1929-1, p. 9, de la revuo “L’Esperanto”) estis farata la traduko al Esperanto de “La cena delle beffe”; ne estas indikita la nomo de la tradukanto, sed el aliaj fontoj oni scias, ke temis pri Rinaldo Orengo (1891-1991)
eo.wikipedia.org/wiki/Rinaldo_Orengo
Tamen (malsame ol indikite en la “Enciklopedio de Esperanto” de 1933, poste ripetite en senkritika maniero en aliaj publikaĵoj), la traduko neniam estis eldonita, kaj verŝajne la manuskripto forbrulis en la bombado de aŭgusto 1943 de Galerio Viktoro Emanuelo de Milano, kie estis la sidejo de la Itala Esperanto-Federacio

Frascati


Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 2007, laŭ skizo de Rita Fantini, honore al Amedeo Nazzari.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *