Homoj

János Bolyai

La 15-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1802) de la hungara matematikisto (naskiĝinta en Transilvanio, nuntempe Rumanio) János Bolyai (1802-1860)
eo.wikipedia.org/wiki/J%C3%A1nos_Bolyai
fama ĉar li pruvis, ke la eŭklida geometrio estas nur unu el la eblaj geometriaj sistemoj, kaj ke tute ne estas certe, ke la universo respondas al la reguloj de Eŭklido (sendepende de Bolyai, la saman konkludon ĝisatingis la ruso Nikolaj Ivanovič Lobačevskij, 1792-1856)
eo.wikipedia.org/wiki/Nikolaj_Ivanovi%C4%89_Loba%C4%89evskij
Hodiaŭ, la ideoj de Bolyai estas ĝenerale akceptitaj (precipe post Albert Einstein kaj lia teorio pri relativeco), sed kiam Bolyai eldiris ilin (en latino, en apendico al libro de la patro) ili estis taksitaj strangaĵoj. Ili estis kontraŭstaritaj de la regantaj klasoj ankaŭ pro ideologiaj kialoj; tiu intuicio, ja, naskante alternativan percepton de la universo, povis utili kiel ekzemplo kaj stimulo por tiuj, kiuj sopiris profundajn sociajn ŝanĝojn, sed kunpuŝiĝis kun realaĵoj radikiĝintaj de jarcentoj, kiujn ŝajne oni ne povis modifi.
La verkaro de Bolyai restis grandparte en manuskripto (pli ol 20.000 paĝoj).
La ideoj de Bolyai estis ankaŭ prezentitaj en kvar volumoj, verkitaj en Esperanto de la hungara matematikisto Cyrill Vörös
eo.wikipedia.org/wiki/Cyrill_V%C3%B6r%C3%B6s
kaj publikigitaj en Budapeŝto de la eldonejo Kókai:
– “Analitika geometrio absoluta”, 1910
– “Elementoj de la geometrio absoluta”, 1911
– “La ebeno Bolyaia”, 1911
– “La spaco Bolyaia”, 1911
Tiuj volumoj estas gravaj pro tri kialoj:
– sur la scienca ebeno, ĉar publikigitaj en epoko, kiam la teorioj de Bolyai estis ankoraŭ kontestataj aŭ eĉ primokataj;
– sur la lingva ebeno, ĉar ili pruvis la eblecon esprimi tre kompleksajn konceptojn en la juna internacia lingvo (naskiĝinta apenaŭ en 1887);
– sur la ideologia ebeno, ĉar ili montris, ke eblas radikalaj ŝanĝoj en la internacia komunikado, per la adopto de komuna planlingvo.
Recenzoj pri la volumoj troviĝas en “Brita Esperantisto” 1910-4, p. 37; “La Revuo” 1910-1911, V, p. 45-46, “La Revuo” 1911-1912, VI, p. 482-483.
Mi aldonas la rumanan poŝtmarkon de 1960 pro la unuajarcenta datreveno de la morto de Bolyai.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *