Homoj

Errico Malatesta

La 14-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1853) de la itala anarkiisto Errico Malatesta (1853-1932),
eo.wikipedia.org/wiki/Errico_Malatesta
unu el la ĉefaj teoriuloj kaj aktivuloj de la liberecana frakcio de la anarkiisma movado, kune kun la ruso Miĥail Bakunin (1814-1876),

Michail Bakunin


la franco Pierre-Joseph Proudhon (1809-1865)
eo.wikipedia.org/wiki/Pierre-Joseph_Proudhon
kaj la italo Carlo Cafiero
eo.wikipedia.org/wiki/Carlo_Cafiero
En iu periodo (precipe en la tiel dirita “ruĝa jarduo” 1919-1920) li estis tiel populara, ke li estis kromnomita “Lenino de Italio”.
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, menciante ke:
– lia konvinkiĝoj pri la fundamentaj valoroj de libero, egaleco kaj solidareco (kun la rifuzo de perforto) igis lin rigardi kun simpatio al Esperanto, eble ankaŭ ĉar li spertis persone la malfacilaĵojn de interkompreniĝo, dum la longaj jaroj de ekzilo en diversaj Landoj (Svislando, Britio, Francio, Belgio, Egitptio, Argentino, Urugvajo, Hispanio, Tunizio, Usono, Kubo).
– En 1907, dum la unua Internacia Anarkiisma Kongreso en Amsterdamo (Nederlando), li proponis, ke la Anarkiisma Internacio utiligu Esperanton kiel laborlingvon, sed la propono ne estis akceptita.
– En 1924, en intervjuo al Eugène Lanti en “Sennacieca Revuo”,
www.satesperanto.org/Duonhoron-kun-Errico-Malatesta.html
Malatesta asertis:
“Vian revuon mi legas senpene. En Londono mi lernis esperanton kaj eĉ tiam tre interesiĝis pri la movado. Eble denove mi interesiĝos pri esperanto, tial ke mi ja estas konvinkita, ke internacia lingvo estas nepre necesa por nia movado”.
– En 2018, aperis la skribaĵo de Errico Malatesta “Anarchia”, tradukita al Esperanto (Anarkio) kaj prizorgita de Carlo Minnaja; mi aldonas ĝian kovrilon.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *