Homoj

Luigi Guglielmo Cambray-Digny

La 11-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 1906) de la florencano Luigi Guglielmo grafo de Cambray-Digny (1820-1906)
it.wikipedia.org/wiki/Luigi_Guglielmo_Cambray-Digny
ekonomikisto, studulo pri agrikulturo kaj politikisto (li estis, interalie, la unua Urbestro de Florenco post la itala unuiĝo en 1861, kaj ministro pri Financoj de la nova Regno).
Krom pro la enkonduko de la “imposto super farunaĵoj”, malŝatinda mondepreno kiu trafis precipe la pli malriĉajn sociajn tavolojn (kaj kiu naskis popolajn ribelojn kun centoj da mortintoj kaj vunditoj), Cambray-Digny estas memorigata, sur pli frivola ebeno, pro soneto, kiun li verkis por priskribi variaĵon de la ŝaka insido nomata “Matigo de Légal” aŭ “Matigo de Blackburne”,
it.wikipedia.org/wiki/Matto_di_L%C3%A9gal
laŭ la nomo de la du ŝakistoj, kiuj lanĉis ĝin, la franca nobelo De Kermur, sinjoro de Légal (1702-1792), kaj la brita ŝakisto Joseph Henry Blackburne (1841–1924).
Mi transskribas la soneton, en la itala kaj en la traduko al Esperanto de Carlo Minnaja.
Mi aldonas:
– la bildon de paĝo 31 de “La Kancerkliniko” 2017-12 (oktobro-decembro 2017), kun la versio en Esperanto de la soneto;
– la maksimum-karton kun la itala poŝtmarko de 1981 dediĉita al tradicia manifestiĝo de la venetia urbo Marostica (provinco de Viĉenco), la “Ŝakludado” per vivantaj personoj (pli ol 600 figurantoj en kostumo), kiu disvolviĝas la duan semajnfinon de la paraj jaroj (la venonta okazo estos la 11-a, 12,-a 13-a de septembro 2020)
it.wikipedia.org/wiki/Piazza_degli_Scacchi


Scacchisti udite, un’immortal tenzone
in brevi tratti il verso mio dipinge.
Inoltra il Re dei Bianchi il suo pedone,
quel del Re Nero incontro a lui si stringe.

L’assalta il Cavalier, ma a lui s’oppone
quel della Donna e i colpi suoi respinge.
Alla quarta d’alfier l’Alfier si pone,
la Donna il suo pedon d’un passo spinge,

l’altro Cavallo accorre. Al primo è sopra
l’Alfiere, e il preme; egli il pedone uccide
benché al nemico acciar la Donna scopra.

Ed essa muor, ma non indarno; in fallo
cadde il duce dei Neri; ei non previde
scacco d’Alfiere e matto di Cavallo.

Luigi Guglielmo conte di Cambray-Digny

°°°°°

Ŝakistoj, aŭdu! Brilan ŝakpartion
per etaj trajtoj pentras verso mia.
Unua, laŭkutime, Blanko movas
kaj Reĝ’ duĉele la peonon ŝovas;

tiu de l’ Nigra Reĝ’ al ĝi sin stringas.
Ĝin atakas Ĉeval’; sin kontraŭsvingas
tiu de l’ Dam’ kaj pikojn ĝi reĵetas.
En kvaran ĉelon Kurier’ sin metas,

la Dam’ je unu paŝ’ peonon sian
antaŭenigas; la Ĉeval’ alia
alkuras. Kurier’ premas l’ unuan;

tiu peonon manĝas per mov’ spita
lasante sian Damon nekovrita.
Ŝi mortas, sed ne vane, ĉar insidis

eraro l’ estron Nigran: li ne vidis
ke l’ Kurier’ kondukos lin al falo:
ŝakigo, kaj matigo per Ĉevalo.

Luigi Guglielmo di Cambray-Digny
trad. Carlo Minnaja
(“La kancerkliniko”2017-12, p. 31)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *