Homoj

Marino Barreto

La 10-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 1971) de la kuba kantaŭtoro kaj muzikisto Marino Barreto y Rubio, konata per la artista nomo Don Marino Barreto Junior (1925-1971)
it.wikipedia.org/wiki/Don_Marino_Barreto_Junior
Post aventurema junaĝo (interalie, li fuĝis el la hejmo por soldatiĝi en la franca Fremda Legio,
it.wikipedia.org/wiki/Portale:Legione_straniera_francese
kie li partoprenis la muzikistaron en Sidi Bel Abbes), li vizitis la Konservatorion en Madrido (akirante la diplomo pri kontrabaso); en 1949, en la itala (toskana) marurbo Viareggio, dum vespero en kiu li ludis kiel kontrabasisto, li devis anstataŭi la malsanan kantiston, kun tioma sukceso, ke de tiam li dediĉis sin al kanto kiel solkantisto.
Kuriozaĵo: kelkajn jarojn poste, en somero de 1958, simila travivaĵo, sed kun inversaj roloj, estis travivita de Mina Mazzini (pri kiu mi parolis la 25-an de marto 2018)

Mina


Dum ŝi somerumis kun sia familio en Marina di Pietrasanta, proksime de Viareggio, la geamikoj de Mina (kiu jam ŝatis kanti) defie invitis ŝin supreniri la scenejon de la fama dancejo “La Bussola”, kie spektaklis Don Marino Barreto Junior. Senĝene, Mina havigis al si la mikrofonon de Barreto, kaj komencis kanti; en la postaj vesperoj, la mastro de la dancejo penadis, por deteni Mina-n de ripeto de la plenumo (ne konsciante, pri la “trezoro”, kiun li lasis elgliti el siaj manoj).
Revene al Don Marino Barreto Junior, li famiĝis kiel “konfidenca kantisto”, per la kanzonoj “La più bella del mondo”, “Angeli negri” (inspirita al la hispanlingva kanzono “Angelitos Negros” de Manuel Álvarez Rentería/ Maciste, siavice adaptaĵo de la poeziaĵo “Píntame angelitos negros” de la venezuelano Andrés Eloy Blanco Meaño), “Arrivederci”, “Hasta la vista señora”, “Stupidella”.
Mi transskribas:
– la poeziaĵon en la hispana “Píntame angelitos negros” (Pentru al mi negrajn anĝeletojn) de Andrés Eloy Blanco Meaño;
– la kanzonon “Angelitos negros”, en la hispana, en la itala kaj en Esperanto.
En la poeziaĵo (kaj en la kanzono) neblankulo petas de pentristo, ke li bildigu almenaŭ unu negran anĝeleton, kvankam la Virgulino estas blankhaŭta; la intenco de la verkinto de ĉi tiu teksto, memevidente, estis kontraŭbatali ĉian diskriminacion bazitan sur la koloro de la haŭto.
Ĉeokaze, mi tamen devas memorigi, ke ekzistas centoj da bildoj de “Nigra Madono” (la plej konata estas tiu de la Madono de Ĉenstoĥovo (Częstochowa) en Pollando, sed ankaŭ en Italio ili abundas, de Oropa en Piemonto ĝis Loreto en Markio kaj Tindari en Sicilio).
La origino de ĉi tiu “malhela” prezento kuŝas, probable, en ero de la biblia ”Alta Kanto” (1,5-6), kiu en la diversaj lingvoj diras pli-malpli tiel: “Mi estas nigra sed bela”. Ne temas, tamen, pri “negra” (afrika) Madono; en la postaj versikloj, ja, estas klarigite: “Ne atentu mian malhelan haŭton, la suno min bruligis”.
Mi aldonas brazilan poŝtmarkon de 2017, kun anĝelo kiu, se ne negra, minimme aspektas nigra.


PÍNTAME ANGELITOS NEGROS

¡Ah mundo! La negra Juana,
¡la mano que le pasó!
Se le murió su negrito,
sí, señor.

-Ay, compadrito del alma,
¡Tan sano que estaba el negro!
Yo no le acataba el pliegue,
yo no le miraba el hueso;
como yo me enflaquecía,
lo medía con mi cuerpo,
se me iba poniendo flaco
como yo me iba poniendo.
se me murió mi negrito;
dios lo tendría dispuesto;
ya lo tendrá colocao
como angelito de Cielo.

-Desengáñese, comadre,
que no hay angelitos negros.

Pintor de santos de alcoba,
pintor sin tierra en el pecho,
que cuando pintas tus santos
no te acuerdas de tu pueblo,
que cuando pintas tus Vírgenes
pintas angelitos bellos,
pero nunca te acordaste
de pintar un ángel negro.

Pintor nacido en mi tierra,
con el pincel extranjero,
pintor que sigues el rumbo
de tantos pintores viejos,
aunque la Virgen sea blanca,
píntame angelitos negros.

¿No hay un pintor que pintara
angelitos de mi pueblo?
Yo quiero angelitos blancos
con angelitos morenos.
Ángel de buena familia
no basta para mi cielo.

Si queda un pintor de santos,
si queda un pintor de cielos,
que haga el cielo de mi tierra,
con los tonos de mi pueblo,
con su ángel de perla fina,
con su ángel de medio pelo,
con sus ángeles catires,
con sus ángeles morenos,
con sus angelitos blancos,
con sus angelitos indios,
con sus angelitos negro,
que vayan comiendo mango
por las barriadas del cielo.

Andrés Eloy Blanco Meaño

°°°°°
ANGELITOS NEGROS
Andrés Eloy Blanco Meaño
Manuel Álvarez Rentería/ Maciste

Pintor nacido en mi tierra
con el pincel extranjero
pintor que sigues el rumbo
de tantos pintores viejos

aunque la Virgen sea blanca
píntame angelitos negros
que también se van al cielo
todos los negritos buenos.

Pintor, si pintas con amor
por qué desprecias tu color
si sabes que en cielo
también los quiere dios.

Pintor de santos de alcoba
si tienes alma en el cuerpo
por qué al pintar en tus cuadros
te olvidaste de los negros.

Siempre que pintas iglesias
pintas angelitos bellos
pero nunca te acordaste
de pintar un angel negro.

Siempre que pintas iglesias
pintas angelitos bellos
pero nunca te acordaste
de pintar un ángel negro.

°°°°°

ANGELI NEGRI
Andrés Eloy Blanco Meaño
Manuel Álvarez Rentería/ Maciste
trad. Fausto Leali – Mogol (Giulio Rapetti)

Pittore ti voglio parlare
mentre dipingi un altare.
Io sono un povero negro
e d’una cosa ti prego.

Pur se la Vergine è bianca
fammi un angelo negro.
Tutti i bimbi vanno in cielo
anche se son solo negri.

Lo so, dipingi con amor.
Perché disprezzi il mio color?
Se vede bimbi negri
Iddio sorride a loro.

Non sono che un povero negro
ma nel Signore io credo
e so che tiene d’accanto
anche i negri che hanno pianto.

Lo so, dipingi con amor.
Perché disprezzi il mio color?
Se vede bimbi negri
Iddio sorride a loro.

°°°°°

ANĜELETOJ NEGRAJ
Andrés Eloy Blanco Meaño
Manuel Álvarez Rentería/ Maciste
trad. Manŭel (Emanuele Rovere)

Pentristo, paŭzigu l’ laboron,
dum vi pentradas l’altaron.
Mi estas nur povra nigrulo,
venas kun eta postulo:
kvankam la Dipatrino blankas,
pentru anĝeleton negran.
Ĉiuj beboj ĉielen iras,
eĉ se haŭt’ ilia nigras.

Se vi pentradas kun amsento,
la koloro nigra por vi ne estu honto.
Vidante bebojn negrajn,
al ili Dio ridetos.

Mi estas nur negro, pekulo
tamen de Dio fidelulo.
Scias mi, ke Li amas Siajn filiojn,
same negrojn kaj blankulojn.

Kvankam la Madono blankas,
pentru anĝeleton negran.
Ĉiuj beboj ĉielen iras,
eĉ se haŭt’ ilia nigras.

Se vi pentradas kun amsento,
la koloro nigra por vi ne estu honto.
Vidante bebojn negrajn,
al ili Dio ridetos.

Mi estas nur negro, pekulo,
tamen de Dio fidelulo.
Petas mi, ke vi, en anguleton,
pentru negran anĝeleton.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *