Homoj

Quintus Horatius Flaccus

La 8-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 65 a. K.) de la itala latinlingva poeto Quintus Horatius Flaccus, en la itala Quinto Orazio Flacco, konata kiel Horatius (en latino), Orazio (en la itala), Horace (en la franca kaj en la angla), Horaz (en la germana), Horacio (en la hispana kaj en Esperanto) (65 a. K.-8 a. K)
eo.wikipedia.org/wiki/Horacio
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio.
Mi listigas (ĉe la fino) la multajn poezaĵojn tradukitajn al Esperanto.
Mi transskribas unu el la plej famaj el ili, “Exegi monumentum aere perennius” (Mi starigis monumenton pli eternan ol bronzo) (Odoj, libro 3-a, 30), kun la fama esprimo “Non omnis moriar” (Ne tute mi mortos): en latino, en mia traduko al la itala, kaj en la malplej konata el la pluraj tradukoj al Esperanto, tiu de Antoni Grabowski, publikigita en “La Revuo” 1912-1913, VII, p. 392 kaj en “El Parnaso de popoloj”, 1913.
En alia okazo mi parolos pri la poeziaĵo en latino de Giovanni Pascoli (1855-1912) titolita “Non omnis moriar”.
Mi aldonas italan poŝtmarkon de 1936, pro la dumiljara datreveno de la naskiĝo de Horacio, kun la orgojla aserto “Non omnis moriar”.


EXEGI MONUMENTUM AERE PERENNIUS

Exegi monumentum aere perennius
regalique situ pyramidum altius,
quod non imber edax, non aquilo impotens
possit diruere aut innumerabilis
annorum series et fuga temporum.

Non omnis moriar multaque pars mei
vitabit Libitinam; usque ego postera
crescam laude recens, dum Capitolium
scandet cum tacita virgine pontifex.

Dicar, qua violens obstrepit Aufidus
et qua pauper aquae Daunus agrestium
regnavit populorum, ex humili potens,
princeps Aeolium carmen ad Italos
deduxisse modos. Sume superbiam
quaesitam meritis et mihi Delphica
lauro cinge volens, Melpomene, comam.

Horatius

°°°°°

HO ERETTO UN MONUMENTO PIÙ ETERNO DEL BRONZO

Ho eretto un monumento più eterno del bronzo
e più alto della regale mole delle piramidi,
che la pioggia devastatrice, che la sfrenata tramontana
non possa distruggere o l’innumerevole
serie degli anni e la fuga dei tempi.

Non morirò del tutto, e molta parte di me
eviterà Libitina; e in futuro crescerò
giovane di lode, finché il pontefice
con la silenziosa vergine salirà il Campidoglio.

Si dirà di me, dove il violento Aufido rumoreggia
e dove Dauno povero di acqua
regnò su popoli agresti, potente da umile,
che per primo ho fatto scendere il carme eolio
fino ai modi italici. Accetta la superbia
dovuta al merito e volentieri cingimi
la chioma con il delfico alloro, o Melpomene.

Horatius (Orazio), trad. Antonio De Salvo

°°°°°

EXEGI MONUMENTUM (AL LA MUZO)

Monumenton, ol bronz’ kreis pli daŭran mi,
Supron de l’ piramid’ alte superas ĝi.
Nek pluvega malsek’, nek plej impeta vent’
Ĝin detruos en kur’ longa de jaroj, nek
Tempo, kiu sen halt’ pasas senfine for.

Ne tutprenos min mort’, mia pli bona part’
Vivos plu, kaj la glor’ kreskos senĉese nur
Tra jarcentoj ĝis temp’, kiam la vestalin’
Kun ĉefpastr’ kapitol’-supron irados plu.

Diros oni ke jen, kie en Daŭno-land’
Tra l’ soifa kampar’ bruas Aŭfid’-river’,
De l’ humila deven’ iĝis potenca mi.

Laŭ eola agord’ liron italan ĉar
El poetoj jen mi ludis unua, do
Kun fier’ laŭ merit’, delfa per laŭro-kron’,
Melpomeno, al mi frunton ornamu vi!

Horatius, trad. Antoni Grabowski
(“El Parnaso de popoloj”, 1913;
“La Revuo”, 1912-1913, VII, p. 392)

°°°°°

Poesie di Orazio tradotte in Esperanto
Poeziaĵoj de Horacio tradukitaj al Esperanto

Brita Esperantisto, Suplemento 1906-5, p. 34
I, II Iam satis, (trad. Daniel Henry Lambert)
Brita Esperantisto Suplemento 1906-11, p. 86
O Venus (Himno al Venero), trad. G. L. Browne

La Revuo 1912-1913, VII, p. 392
Exegi monumentum (Al la Muzo), trad. Antoni Grabowski

El Parnaso de popoloj, 1913
Exegi monumentum (Al la Muzo), trad. Antoni Grabowski

Esperanto UEA 1925-2, p. 22
Odo I, 22 Integer vitae (trad. Friedrich Jahn)

Norda prismo 57/3, p. 113 Exegi monumentum (trad. Kálmán Kalocsay)
literaturo.org/HARLOW-Don/Esperanto/Literaturo/Revuoj/np/np5703/exegi.html

Eterna Bukedo, 1931 (trad. Kálmán Kalocsay), p. 34-36
www.egalite.hu/kalocsay/eterna.htm
Al Chloe p. 34
Al Thaliarcus p. 35
Al Barine p. 36

Tutmonda Sonoro, 1981 (trad. Kálmán Kalocsay), p. 196-212
www.egalite.hu/kalocsay/tutmonda.htm
Beatus ille p. 196-197
Mollis inertia p. 198
Al Thaliarcus p. 198-199
Al Leŭkonoe p. 199
Al Chloe p. 199-200
Al Barine p. 200
Al Postumus p. 201
Al Torquatus p. 202
Al Lydia p. 202-203
Al Lyce p. 203-204
Odo/ Ode I,30 O Venus (Al Venus) p. 204
Odo/ Ode 3,30 Exegi monumentum p. 205
Al Tibullus p. 205
La soldato de Lucullus p. 206
La tro sincera sklavo p. 206-209
Al sia libro p. 210
Ars poetica (Arto poetika) p. 211-212

Antologio Latina (trad. Gerrit Berveling):
Vojaĝo de Romo al Brindizio (versoj 1-49) p 333-335
Pri Priapo kaj sorĉistinoj (versoj 1-50) p. 337

Epodo 11 Kontraŭ frenezamiĝo p. 338-339
Epodo 15 Perfido de amatino p. 339-340

Odo I, 3 Al la ŝipo de Vergilio p. 343-345
Odo 4 Printempa kanto al Sestio p. 345-346
Odo 5 Pri la amo de Pira p. 346-347
Odo 7 Ĉarmas foro p. 347-349
Odo 8 Sibaron p. 349-350
Odo 9 Vintro p. 350351
Odo 11 Al Leŭkonoea p. 352
Odo 19 Enamiĝo je Glicera p. 352-353
Odo 28 Monologo p. 353-355
Odo 30 O Venus (Al Venera) p. 355
Odo 34 Konvertiĝo de Horacio p. 357

Odo III, 8 Festas p. 358-359
Odo 12 Neobula p. 359-360
Odo 22 Al Diana p. 360-361
Odo 26 Al Ĥloa (Chloe) p. 361
Odo 30 Exegi monmentum
Postparolo p. 361-362

Odo IV, 7 Printempa kanto p. 362-364

Romaj odoj
IV,1 Romo p. 367-369
2 La junuloj p. 369-371
3 Justeco p. 371-375
4 La Muzoj p. 375-379
5 Militista braveco p. 379-382
6 Returnen p. 382-385

Carmen saeculare
p. 386-389

Epistoloj, p. 392-393
4 Al Tibulo p. 390-391
3 Al Pizonoj p. 391

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *