Eventoj

Sankta Ambrozio

Oni scias, ke kutime la katolika Eklezio solenas siajn Sanktulojn en la tago de ilia surtera morto, kiu por la kredantoj estas la tago de la naskiĝo al nova vivo; nur kelkaj esceptoj estas faritaj, laste por kelkaj Papoj de la moderna epoko, ekzemple Paŭlo la 6-a Montini

Paŭlo la 6-a


Ankaŭ en pasinteco, tamen, okazis, ke la liturgia festo falas en tago, kiu havas rilaton nek kun la naskiĝo nek kun la morto; ĉi tiu estas la kazo de Sankta Ambrosius (en la itala, Ambrogio; en Esperanto, Ambrozio)
eo.wikipedia.org/wiki/Ambrozio_de_Milano
kiu estas solenata la 7-an de decembro, ĉar en tiu tago de 374 li estis nomumita Episkopo de Milano “pro insista popola postulo”, kvankam li eĉ ne estis baptita (en la daŭro de unu semajno, li estis baptita, ordinita diakono, kaj ordinita Episkopo: nekredebla ekzemplo de rapida “kariero”).
Sankta Ambrozio estas dirita “de Milano” pro sia ofico kiel Episkopo de tiu urbo, sed pli prave li devus nomiĝi “Ambrozio de Treviro”, ĉar li naskiĝis en tiu urbo, hodiaŭ germana (“Trier”), dum kelka tempo franca (“Trèves), en la epoko de Ambrozio, romia (“Augusta Treverorum”)
eo.wikipedia.org/wiki/Treviro
La fenomeno ne estas izolita: ankaŭ Sankta Antonio estas dirita “de Padovo”, kvankam li naskiĝis en Lisbono:

Sankta Antono el Padovo


Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj transskribas (en la itala, kaj en la traduko al Esperanto de Umberto Broccatelli) poeziaĵon famegan en Italio, de la toskana poeto Giuseppe Giusti (1809-1850)

Giuseppe Giusti


titolitan “Sant’Ambrogio” (Sankta Ambrozio), kiu estis sugestita de sperto en la milana baziliko hodiaŭ dirita “de Sankta Ambrozio” (kie kuŝas liaj restajoj), sed kiu origine estis dediĉita al Sanktaj Ĝervazo kaj Protazo.
Ambrozio reformis la liturgian ordon en sia diocezo: ankoraŭ hodiaŭ, en la ĉefdiocezo de Milano (kun 5 milionoj da baptitoj) estas aplikataj aparta liturgia kalendaro, apartaj liturgiaj tekstoj, kaj eĉ aparta maniero sonorigi la sonorilojn, laŭ rito (dirita “ambroziana” laŭ la nomo de la sankta Episkopo), kiu transvivis la ĝeneralajn liturgiajn reformojn de la Koncilio de Trento (1545-1563) kaj de la dua Vatikana Koncilio (1962-1965).
Ambrozio ankaŭ verkis (vortoj – memkompreneble, en latino – kaj melodio) multajn liturgiajn himnojn: interalie (kvankam la afero ne estas certa) estas atribuita al li la tre konata “Te Deum laudamus” (Tedeumo).
Kuriozaĵo: la opersezono de la mondkonata Teatro “Alla Scala” de Milano (pri kiu mi parolos en alia okazo) inaŭguriĝas, tradicie, ĝuste en la festotago de Sankta Ambrozio, la 7-an de decembro.
Mi aldonas bildon de la “Porta Nigra” (Nigra Pordo) de Treviro, romi-epoka, el “Universo, Internacia Revuo por la Belo” I, 1909-5, p. 129; rimarkinda la alta kvalito de la ilustraĵo, de antaŭ pli ol unu jarcento.


SANT’AMBROGIO

Vostra Eccellenza che mi sta in cagnesco
per que’ pochi scherzucci di dozzina,
e mi gabella per anti-tedesco
perché metto le birbe alla berlina,
o senta il caso avvenuto di fresco
a me, che girellando una mattina,
capito in Sant’Ambrogio di Milano,
in quello vecchio, là, fuori di mano.

M’era compagno il figlio giovinetto
d’un di que’ capi un po’ pericolosi,
di quel tal Sandro, autor d’un romanzetto,
ove si tratta di Promessi Sposi…
Che fa il nesci Eccellenza? O non l’ha letto?
Ah, intendo; il suo cervel, Dio lo riposi,
in tutt’altre faccende affaccendato,
a questa roba è morto e sotterrato.

Entro, e ti trovo un pieno di soldati,
di que’ soldati settentrïonali,
come sarebbe Boemi e Croati,
messi qui nella vigna a far da pali:
difatti se ne stavano impalati,
come sogliono in faccia a’ Generali,
co’ baffi di capecchio e con que’ musi,
davanti a Dio diritti come fusi.

Mi tenni indietro; ché, piovuto in mezzo
di quella maramaglia, io non lo nego
d’aver provato un senso di ribrezzo
che lei non prova in grazia dell’impiego.
Sentiva un’afa, un alito di lezzo:
scusi, Eccellenza, mi parean di sego,
in quella bella casa del Signore
fin le candele dell’altar maggiore.

Ma in quella che s’appresta il sacerdote
a consacrar la mistica vivanda,
di subita dolcezza mi percuote
su, di verso l’altare, un suon di banda.
Dalle trombe di guerra uscian le note
come di voce che si raccomanda,
d’una gente che gema in duri stenti
e de’ perduti beni si rammenti.

Era un coro del Verdi; il coro a Dio
là de’ Lombardi miseri, assetati;
quello: “O Signore, dal tetto natio”,
che tanti petti ha scossi e inebriati.
Qui cominciai a non esser più io;
e come se que’ cosi doventati
fossero gente della nostra gente,
entrai nel branco involontariamente.

Che vuol ella, Eccellenza, il pezzo è bello,
poi nostro, e poi suonato come va;
e coll’arte di mezzo, e col cervello
dato all’arte, l’ubbie si buttan là.
Ma cessato che fu, dentro, bel bello
io ritornava a star, come la sa;
quand’eccoti, per farmi un altro tiro,
da quelle bocche, che parean di ghiro,

un cantico tedesco lento lento
per l’aer sacro a Dio mosse le penne.
Era preghiera e mi parea lamento,
d’un suono grave, flebile, solenne
tal, che sempre nell’anima lo sento:
e mi stupisco che in quelle cotenne,
in quei fantocci esotici di legno,
potesse l’armonia fino a quel segno.

Sentìa nell’inno la dolcezza amara
de’ canti uditi da fanciullo: il core,
che da voce domestica gl’impara,
ce li ripete i giorni del dolore:
un pensier mesto della madre cara,
un desiderio di pace e d’amore,
uno sgomento di lontano esilio,
che mi faceva andare in visibilio.

E quando tacque, mi lasciò pensoso
di pensieri più forti e più soavi.
Costor, dicea tra me, Re pauroso,
degl’italici moti e degli slavi,
strappa a’ lor tetti, e qua, senza riposo
schiavi gli spinge per tenerci schiavi;
gli spinge di Croazia e di Boemme,
come mandre a svernar nelle Maremme.

A dura vita, a dura disciplina,
muti, derisi, solitari stanno
strumenti ciechi d’occhiuta rapina
che lor non tocca e che forse non sanno;
e quest’odio che mai non avvicina
il popolo lombardo all’alemanno,
giova a chi regna dividendo, e teme
popoli avversi affratellati insieme.

Povera gente! Lontana da’ suoi,
in un paese qui che le vuol male,
chi sa che in fondo all’anima, po’ poi
non mandi a quel paese il principale!
Gioco che l’hanno in tasca come noi.
Qui, se non fuggo, abbraccio un caporale,
colla su’ brava mazza di nocciolo,
duro e piantato lì come un piolo.

Giuseppe Giusti

°°°°°

SANT’AMBROGIO (1)

Ho Via Moŝto (2), kiu min malŝatas
pro malmultaj ŝercetoj bagatelaj
kaj, ĉar per mokoj mi friponojn batas,
akuzas min je sentoj tro ribelaj,
aŭskultu nun fakteton (ĝi freŝdatas),
okazintan al mi, kiun sencelaj
paŝoj kondukis en promen’ fruhora
al “Sant’Ambrogio”, la malnova, fora.

Estis kun mi la juna fil’ de iu
el tiuj tipoj, kiujn Vi suspektas,
de la aŭtor’ de romanet’, en kiu
pri Gefianĉoj li rakonton plektas… (3)
ĉu eblas ja, ke Via Moŝt’ ne sciu?
Ha, mi komprenas: Via cerb’ direktas
sin al celoj aliaj, kaj ĝi vere
por tiaj temoj kuŝas jam subtere.

Eniris mi: jen pleno da soldatoj,
tiuj soldatoj de la nordaj landoj,
kiel ekzemple Ĉeĥoj aŭ Kroatoj, (4)
en la vitej’ ĉe ni subtenostangoj:
aspektis fakte kvazaŭ komandatoj
antaŭ generalaro tiuj bandoj:
malmolvizaĝaj, kun stupaj lipharoj,
palis-rigidaj antaŭ Di-altaroj.

Mi retropaŝis kun spiradopaŭzo,
ĉe la subita vido malagrabla,
ĉar preskaŭ trafis min sento de naŭzo
al tiu fiularo malafabla;
dum tion Vi ne sentas ja pro kaŭzo
ofica kaj precipe manĝotabla.
En la bela preĝej’ eĉ kandelaro
sebon odoris sur la ĉefaltaro.

Sed kiam sacerdoto jam pretiĝis
konsekri la nutraĵon de l’ mistiko,
de subita dolĉeco mi frapiĝis
pro, de apud l’ altaro, bandmuziko.
El trumpetoj militaj son’ eliĝis
de voĉo leviĝanta kun supliko, (5)
de homoj, kiuj ĝemas kaj doloras
kaj pri l’ perditaj bonoj rememoras.

Estis ĥoro de Verdi, ĥor’ al Dio
de l’ Lombardoj mizeraj, soifantaj,
la “O Signore, dal tetto natio”;(6)
ĝi multajn brustojn igis ekflamantaj!
Nun en mi mem jam ekŝanĝiĝis io,
kaj, kvazaŭ tiuj aĵoj fariĝantaj
estus gentanoj nun de ĉi popolo,
en la gregon eniris mi sen volo.

Estas bela, ‘scelenco, tiu peco,
kaj nia, kaj ludata kun valor’
kaj kun arto, talento kaj lerteco.
La antaŭjuĝojn oni ĵetas for!
Sed kiam ĉesis ĝi, al kutimeco
de l’ sentoj ekrevenis mi en kor’,
sed por petoli min per nova puŝo
el ĉi tiu glira-ŝajna buŝo

leviĝis kanto de l’ germana gento,
en la preĝej’ ŝvebante malrapida:
ĝi estis preĝo, ŝajnis ĝi lamento,
kun ton’ solena, basa kaj malrida;
ankoraŭ min kortuŝas tiu sento:
kaj min mirigas, ke en tiu frida
ligna pupar’ malmola ekzotika,
tiom potencas harmoni’ muzika.

En ĝi reeĥis la dolĉec’ amara
de l’ infanaĝaj kantoj, kiujn koro,
ellerninte de voĉ’ familiara,
ripetas en la tagoj de l’ doloro:
malgaja penso pri l’ patrino kara,
dezir’ de am’, de paco, kaj angoro
pro l’ ekzil’ malproksima tiel spasma,
ke ĝi min igis tuj entuziasma.

Ĉe l’ silentiĝo restis mi pensema
pro pensoj pli mildkoraj kaj pli pravaj.
Ilin, meditis mi, la Reĝ’ timema
pri ribeloj italaj kaj pri slavaj
el hejmoj ŝiras tien ĉi sub prema
servado: sklavojn por nin teni sklavaj,
kaj pelas for Kroatojn kaj Bohemojn,
kiel brutojn travintre en Maremojn. (7)

En dura viv’, en disciplin’ rigida,
mutaj, mokataj kaj solecaj staras,
blindaj periloj de rabad’ klarvida,
ili nesciaj ne por si ĝin faras.
Kaj helpas tiu ĉi malam’ divida,
kiu Lombardon de Germano baras,
al tiu, kiu regnas per disigo
kaj timas de l’ popoloj la fratigon.

Kompatinduloj! Ĉi en malproksimo
de l’ hejmo, rigardataj malfavore,
versajne ili, funde de l’ animo,
inferen sendas jam la ĉefon kore,
samkiel ni: privetas mi sen timo!
Se mi ne fuĝas, brakas mi fervore
nun kaporalon, kun komandbastono,
fikse starantan kvazaŭ pordkolono.

Giuseppe Giusti, trad. Umberto Broccatelli
(“Itala Antologio”, 1987, p. 364-367)

Notoj

(1) Pron. Santambroĝo (nomo de milana preĝejo)
(2) Li sin turnas al la ĉefo de la polico de la aŭstra registaro en Lombardio.
(3) Li aludas al Manzoni, aŭtoro de la romano “La gefianĉoj”.
(4) Ĉeĥoj kaj kroatoj vivis tiam, kiel la lombardoj, sub regado de la aŭstra imperio.
(5) Supliko: petego; neologismo ne entenata en PIV.
(6) Verdi verkis operon “La lombardoj en la unua krucmilito”, en kiu famiĝis la ĥoro “O Signore dal tetto natio” (Ho Sinjoro, el la naskiĝa hejmo).
(7) Maremo (itallingve Maremma): teritorio laŭlonge de la maro, en Toskanio, kie oni bredis ĉevalojn kaj bubalojn.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *