Homoj

Lorenzo Ghiberti

La 1-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 1455) de la itala (florenca) oraĵisto, skulptisto, pentristo kaj verkisto Lorenzo Ghiberti (elp. Giberti) (1378-1455)
eo.wikipedia.org/wiki/Lorenzo_Ghiberti
fama precipe pro la oraj skulptaĵoj de la pordo de la Baptejo de Florenco origine konceptita kiel norda pordo, sed poste muntita oriente (vid-al-vide al la Katedralo de Sankta Maria de l’ Floro); la pordo estas tiel bela, ke Mikelanĝelo kiel unua nomis ĝin “la Pordo de l’ Paradizo”.
Je la tempo de Ghiberti, la oraĵista arto estis floranta en Florenco; sufiĉas pensi, ke sin dediĉis al ĝi, interalie, Donatello, Luca della Robbia kaj Filippo Brunelleschi

Filippo Brunelleschi


En 1401, estis lanĉita konkurso por la realigo de la pordo; estis klasifitaj unuaj, egalmerite, Ghiberti kaj Brunelleschi (tamen Ghiberti, mensogante, skribis poste, ke li gajnis tutsole kaj unuanime); Brunelleschi rifuzis labori duope, tial la tasko estis konfidita al Ghiberti.
La Pordo, kiu postulis 22 jarojn da laboro (kun neeviteblaj ŝanĝoj de stilo), entenas 28 platojn, kun scenoj de la Nova Testamento.
Multajn jarojn poste (inter 1430 kaj1436), Ghiberti denove havis aferon kun Brunelleschi, pro la problemo de la kupolo de Santka Maria de l’ Floro; kvankam la ideoj kaj la realigoj estis esence de Brunelleschi, Ghiberti (kiu, evidente, havis apartan karakteron) sukcesis havigi al si la saman pagon kiel la kolego. Brunelleschi “repagis” sian rivalon per malŝato kaj mokado.
Ghiberti estas aŭtoro ankaŭ de alia pordo de la Baptejo, enhavanta 10 platojn kun scenoj de la Malnova Testamento.
Kuriozaĵo: la plano de la bildoj ŝuldiĝas al Ambrogio Traversari (1386-1439), generalo de Kamaldulanoj

Camaldoli


kiu – afero tre malofta en tiuj tempoj – konis la malnovgrekan lingvon, kaj en Okcidento estis la ununura kapabla interpreti la malnovajn tekstojn (en la mezepokaj manuskriptoj, kaj ĝis la falo de Konstantinopolo en 1453, kun la konsekvenca migrado al Okcidento de greklingvaj kleruloj, laŭbezone estis metata la latinlingva noto: “Graecum est, non legitur”, tio estas, “ĝi estas greka, ne legeblas”; kaj en itala lingvo restis la esprimo: “ĉu mi parolas greke?”, kiam la interparolanto ŝajnigas ne kompreni).
La samtempuloj de Ghiberti, kaj la tuj postaj artistoj, havis ne ĉiam pozitivan opinion pri lia valoro, kaj atribuis grandan parton el liaj verkoj al la agado de kunlaborantoj; kontraŭe, Michelangelo Buonarroti (1475-1564)

La memportreto de Mikelanĝelo

Vittoria Colonna – Michelangelo Buonarroti


Benvenuto Cellini (1500-1571)

Benvenuto Cellini


kaj Giorgio Vasari (1511-1574)

Giorgio Vasari


laŭdegis lin.
Mi transskribas (kun traduko al la itala) artikolon de Radio Roma-Esperanto de la 24-a de decembro 1978, kaj aldonas bildon pri la Pordo de l’ Paradizo”.


(segue traduzione in italiano)

FLORENCO CELEBRAS ELSTARAN ARTISTON
Teksto de Velia Corsini, traduko de Antonio De Salvo

Ĉirkaŭ unu jaron post la aranĝoj por memorigi la renesancan arkitekton Filippo Brunelleschi, ankaŭ la granda kontraŭulo, Lorenzo Ghiberti, estis digne celebrita.
La vivo de Ghiberti disvolviĝis trankvile, samkiel ĉe ĉiu alia bonhava florenca negocisto de la dekkvina jarcento. Li naskiĝis, verŝajne, en 1378-a; li lernis ĉe la oraĵisto Bartolo di Michele, kaj iĝis sperta en la manipulado de metaloj kaj (probable) en pentroarto.
Dum dudek jaroj, Ghiberti estis la ĉefa skulptisto en Florenco, kaj kolektis ĉirkaŭ si multajn sekvantojn. Ankoraŭ oni konservas dokumentojn, kiuj listigas nomojn kaj salajrojn de liaj disĉiploj, inter kiuj troviĝas ankaŭ elstaraj nomoj, kiaj Masolino kaj Donatello. Unu el la helpknaboj de Ghiberti estis Paolo Uccello, kiu (antaŭ ol iĝi fama) ricevis nur tre modestan salajron.
La sesjarcenta datreveno de la naskiĝo de Ghiberti kunigis en Florencon artistojn kaj studulojn, kaj estis okazo por tri ekspozicioj. Tiel oni esperas pli bone koni ĉi tiun homon, kiu daŭre restas “mistera”, kvankam li mem verkis siajn memoraĵojn (kiuj, pretere dirite, igas lin ankaŭ la unua arthistoriisto). Tute nekonataj, ja, estas la fruaj tempoj de lia formiĝo.
Kunveno, malfermita de la Direktoro de la “Metropolitana Muzeo” de Novjorko, alfrontis ne nur la diversajn aspektojn de la arta agado de la majstro, sed ankaŭ la pli ĝeneralajn problemojn de la medio, en kiu li vivis kaj laboris. Dum kvar tagoj oni analizis la florencan socion de tiu tempo, en kiu formiĝis la personeco de ĉi tiu artisto, kiu estis samtempe oraĵisto, arkitekto kaj verkisto.
La ekspozicioj klare prezentis, interalie, la kulturan kontraston, kiu en la epoko de Ghiberti ekzistis inter la malfru-gotika gusto kaj la nova renesanca stilo. La plej elstaraj subtenantoj de la nova arto estis ĝuste Ghiberti kaj Brunelleschi, kiuj en 1401-a partoprenis konkurson por realigi bronzan pordon de la florenca Baptejo: la konkurson gajnis Ghiberti (kiu kreis la “Pordon de l’ Paradizo”), sed pli poste Brunelleschi “venĝis” sin per la konstruo de la mirinda kupolo de la florenca katedralo.
Radio Roma – Esperanto, 24.12.1978

°°°°°
(traduzione)

FIRENZE CELEBRA UN EMINENTE ARTSTA
Testo di Velia Corsini

Circa un anno dopo le manifestazioni per commemorare l’architetto rinascimentale Filippo Brunelleschi, anche il grande rivale, Lorenzo Ghiberti, è stato degnamente celebrato.
La vita di Ghiberti si svolse tranquilla, come quella di qualunque altro fiorentino benestante del quindicesimo secolo. Nacque, verosimilmente, nel 1378; imparò dall’orafo Bartolo di Michele, e divenne esperto nella manipolazione dei metalli e (probabilmente) nella pittura.
Per vent’anni, Ghiberti fu il principale scultore di Firenze, e radunò intorno a sé molti seguaci. Si conservano ancora documenti che elencano nomi e salari dei suoi discepoli, tra i quali si trovano anche nomi eccellenti, come Masolino e Donatello. Uno dei giovani aiutanti di Ghiberti fu Paolo Uccello, il quale (prima di diventare famoso) riceveva un modestissimo salario.
Il seicentesimo anniversario della nascita di Ghiberti ha radunato a Firenze artisti e studiosi, ed è stata occasione di tre mostre. In questo modo si spera di conoscere meglio quest’uomo che rimane “misterioso”, sebbene lui stesso abbia scritto le sue memorie (che, detto di passaggio, lo rendono anche il primo storico d’arte). Assolutamente sconosciuti, infatti, sono i primi tempi della sua formazione.
Un convegno, aperto dal Direttore del “Metropolitan Museum” di New York, ha affrontato non solo i diversi aspetti dell’attività artistica del maestro, ma anche i problemi più generali dell’ambiente in cui visse ed operò. Per quattro giorni è stata analizzata la società fiorentina del tempo in cui si formò la personalità di questo artista, che fu insiene orafo, architetto e scrittore.
Le mostre hanno presentato, tra l’altro, il contrasto culturale che all’epoca esisteva tra il gusto tardo-gotico e il nuovo stile rinascimentale. I maggiori sostenitori della nuova arte furono proprio Ghiberti e Brunelleschi, che nel 1401 parteciparono ad un concorso per realizzare la porta di bronzo del Battistero fiorentino: il concorso fu vinto da Ghiberti (che creò la “Porta del Paradiso”), ma più tardi Brunelleschi “si vendicò” con la costruzione della mirabile cupola del Duomo di Firenze.
Radio Roma – Esperanto, 24.12.1978

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *