Lokoj

Greka Kafejo

La plej malnova Kafejo de Romo, la historia “Caffè Greco” (Greka Kafejo) je numero 86 de strato Condotti (elp. Kondoti), riskas la fermon, kaj baldaŭ povus fariĝi luksega butiko, aŭ uson-stila rapid-manĝejo.
En la monda klasifiko de malnoveco, la “Greka Kafejo” de Romo okupas la trian lokon, post “Café Le Procope” de Parizo (fondita en 1686 de italo, siciliano eble laŭ greka deveno, migrinta el Acitrezza/ Catania, Francesco Procopio dei Coltelli) kaj “Caffè Florian” de Venecio (fondita en 1720 de la veneciano Floriano Francesconi kun la komenca nomo “Alla Venezia trionfante”, Je triumfanta Venecio, ŝanĝita al la nuna “Florian” kiam, en 1797, Venecio fariĝis aŭstria); tamen, la iama pariza Kafejo estas nun restoracio (en rue de l’Ancienne Comédie), do la roma Kafejo estas la dua en la mondo daŭre funkcianta.
La roma Kafejo nomiĝas “Greka” ĉar gi estis fondita, en la fora 1760, de iu Nicola di Maddalena, kafejemastro veninta al Romo el orientmediteranea Lando; sed probable la Kafejo ekzistis jam pli frue, ĉar Giacomo Casanova

Giacomo Casanova


en siaj “Memuaroj”, mencias, ke en 1743, kiam li deĵoris ĉe Kardinalo, li eniris kun kelkaj amikoj en la “Caffè di strada Condotta” (Kafejon de strato Condotti).
La strato nomigas “(dei) Condotti”, tio estas (de la) Kondukiloj, car tie pasas la akvokondukiloj, kiuj nutras la Fontanon “de Trevi”

La Fontana di Trevi


La Kafejo estis vizitata de multaj elstaruloj de arto, de literaturo, de muziko kaj ĝenerale de kulturo, ne nur italaj, interalie de:
Giacomo Leopardi

Giacomo Leopardi


Gabriele D’Annunzio

Gabriele D’Annunzio

Gabriele D’Annunzio


Mark Twain

Mark Twain


Richard Wagner

Richard Wagner


Cesare Pascarella

Cesare Pascarella


Aldo Palazzeschi

Aldo Palazzeschi


Carlo Levi

Carlo Levi


Sandro Penna

Sandro Penna


Vitaliano Brancati

Vitaliano Brancati


Pier Paolo Pasolini

Pier Paolo Pasolini


Renato Guttuso

Renato Guttuso


Pablo Picasso

Pablo Picasso


Multaj pentristoj postlasis en la Kafejo kelkajn siajn verkojn (preskaŭ 300), kiuj hodiaŭ konsistigas eble la plej originalan privatan kolekton de artverkoj en Romo, kaj povus savi la Kafejon de la fermo (oni petdeziras la intervenon de la Ministerio pri Kulturaj Havaĵoj kaj de la Roma Komunumo, por savi pecon da roma historio).
Renato Guttuso ankaŭ bildigis, en 1976, scenon de la vivo de la Kafejo, en fama pentraĵo je grandaj dimensioj, hodiaŭ konservita en Madrido, Museo Nacional Thyssen-Bornemisza, kiel prepara eseo (186 x 243 cm)
www.museothyssen.org/en/collection/artists/guttuso-renato/caffe-greco
kaj en Köln (Kolonio), Museum Ludwig, kiel definitiva pentraĵo (282 x 333 cm)
www.bildindex.de/document/obj05020102
Kial do la Kafejo riskas la fermon?
Pro tri kialoj:
1- la Kafejo troviĝas plene en la urbocentro, je malmultaj metroj de la mondkonata Ŝtuparego de “Trinità de’ Monti” (v. la aldonitan francan poŝtmarkon de 2002, laŭ skizo de Marc Taraskoff kaj Valérie Besser); por havi ideon pri la nivelo de prestiĝo, sufiĉas diri, ke je kelkaj dekmetroj de la Kafejo, je numero 68 de la sama strato Codotti, estas la sidejo de la Suverena Milita Ordeno de Malto – SMOM)

Ordine di Malta SMOM


La zono havas ankaŭ altan komercan valoron, ĉar neniu turisto lasas Romon ne vidinte la Ŝtuparegon de “Trinità de’ Monti”, kaj tial strato Condotti gastigas multajn butikojn de tre multekostaj objektoj (ekzemple, Bulgari, Valentino, Lancetti);
2- la zono jam perdis la tradiciajn romajn karakterizojn, kaj estis invadita de komercaj aktivecoj (ekzemple, ĉinstilaj restoracioj) tre pli enspezigaj ol tiuj tradiciaj, kiuj do estas pretaj pagi altegajn lu-prezojn;
3- la proprieto de la ejo de la Kafejo (mi ne scias, tra kiuj vojoj, eble testamenta postlasaĵo) apartenas al la Roma Juda Hospitalo, kiu troviĝas en financaj malfacilaĵoj, kaj do bezonas eltiri el la luado monsumon pli altan ol la nunan (18.000 eŭroj monate), aŭ prefere vendi. Aliflanke, ne estus facile por la Kafejo pagi pli altan luprezon, kaj verŝajne estus neeble aĉeti, ĉar jam nun taseto da kafo kostas tie 7 eŭrojn, kaj do oni ne povus plialtigi la prezojn.
La Greka Kafejo estas ankaŭ ligita al la “historio” de la roma esperantista movado, ĉar, minimume de 1926 gis 1942, la romaj esperantistoj kunvenis ĝuste tie, ĵaŭde, de 21.30 ĝis la 23-a horo; tion atestas la aldonita postkarto, sendita la 16-an de aŭgusto 1932 de la fama lingvisto Bruno Migliorini (1896-1975), esperantisto,
eo.wikipedia.org/wiki/Bruno_Migliorini
simple adresita: “Gruppo Esperantista – via Condotti – Caffè Greco”.
(Mi aldonas, ke, eble pro la alta kosto de la trinkaĵoj ĉe la Greka Kafejo, la romaj esperantistoj kutimis kunveni, en la posttagmezaj horoj de la unua kaj tria dimanĉo de ĉiu monato, ankaŭ ĉe Kafejo “La Breccia” (La Breĉo), en strato 20-a de septembro, proksime de Pordo Pia).
Fine, kiam oni parolas pri kafo, Kafejoj kaj kafejmastroj en Romo, estas preskaŭ devige transskribi faman soneton de la romdialekta poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863)

Giuseppe Gioachino Belli


“Er caffettiere filosofo” (La kafej-mastro filozofo); tion mi faras, en la roma dialekto, kaj en la traduko al Esperanto de Gaudenzio Pisoni.


ER CAFFETTIERE FILOSOFO

L’ommini de sto Monno so’ ll’istessoche vvaghi de caffè nner mascinino:c’uno prima, uno doppo, e un antro appresso,tutti cuanti però vvanno a un distino.

Spesso muteno sito, e ccaccia spessoer vago grosso er vago piccinino,e ss’incarzeno tutti in zu l’ingressoder ferro che li sfraggne in porverino.

E ll’ommini accusì vviveno ar Monnomisticati pe mmano de la sorteche sse li ggira tutti in tonno in tonno;

e mmovennose oggnuno, o ppiano, o fforte,senza capillo mai caleno a ffonnope ccascà nne la gola de la Morte.

Giuseppe Gioachino Belli

°°°°°

LA KAFEJ-MASTRO FILOZOFO

La homoj en la mondo agas same
kiel kafgrajnoj en la muelilo,
ĉar unu post alia, rekte, lame
aliras ĉiuj al destin-similo.

Okazas lokoŝangoj ofte drame,
malgrandan ŝovas granda kun facilo,
sed ĉiuj amasiĝas laŭprograme,
ĉe pulvoriga, dispremanta ilo.

Tiele vivas homoj en ĉi-mondo
intermiksitaj fare de la sorto,
kaj kirle laŭ rutina, ronda rondo.

Moviĝas ili lace aŭ kun forto,
sed ja sen scio, laŭ alfunda ondo,
por fali en la faŭkon de la morto.

Giuseppe Gioachino Belli, trad. Gaudenzio Pisoni
(“Elektitaj sonetoj de G.G. Belli”, COEDES/ FEI, Milano 1982)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *