Homoj

Armand Su

La 19-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1936) de la ĉina poeto Sü Chéngzöng, konata kiel Armand Su (1936-1990)
eo.wikipedia.org/wiki/Su_Armand
vivinta en la urbo Tien-Tsin (hodiaŭ Tianjin), kie tiuepoke (1901-1943) estis itala koncesio (posedaĵo)
it.wikipedia.org/wiki/Tientsin#Concessione_italiana
Mi jam parolis pri li la 23-an de septembro 2017, okaze de la datreveno de lia morto:

Armand Su


Nekredeble kapabla mastri multajn lingvojn (krom la ĉina, la italan, Esperanton, la francan kaj la rusan), li verkis originale kaj multe tradukis.
En 1968, Armand Su estis arestita pro kontraŭrevolucia agado (lige kun okcidentemo – li korespondis kun eksterlando kaj ŝatis la muzikon de Beethoven – kaj esperantisteco), kaj kondamnita al pluraj jaroj da karcero. En 1979 li estis liberigita kaj rehonorita.
Mi transskribas (kun traduko al la itala) parton de recenzo de Aldo de’ Giorgi pri lia libro “Poemoj de Armand Su”, kun impresaj vivpriskribaj donitajoj.
Mi aldonas poŝtmarkon de Popola Ĉinio de 1966, kun gejunuloj kiuj svingas la faman “Ruĝan Libreton” de Mao Zedong
eo.wikipedia.org/wiki/Mao_Zedong
(pri kiu mi parolos en alia okazo).


(Segue traduzione in italiano)

Poemoj de Armand Su, Eldonis Ĉina Esperanto-Eldonejo, 160 paĝoj, 17×11 cm.
La ĉino Armand Su estas eksterordinara, eble unika figuro en la vaste bunta mozaiko de la mondo esperantista. Li naskiĝis en Pekino en 1936 kaj jam juna interesiĝis pri literaturo kaj pri okcidentaj kulturo kaj arto. Beethoven fariĝis lia vividolo kaj la italan lingvon li lernis de itala familio. Komence plej kara libro fariĝis por li Cuore de De Amicis. Li konsideris Italion sia dua patrio kaj vaste verkis en la itala. Li ŝanĝis sian originan antaŭnomon al Armand post legado de “La Damo de la kamelioj” de Dumas. Esperanton li lernis aŭtodidakte en 1956 kaj tuj enamiĝis. Liaj poemoj, rakontoj, artikoloj komencis disaperi en pluraj gazetoj kaj lia nomo baldaŭ disfamiĝis en nia komunumo.
Kiam eksplodis la “kultura revolucio”, li estis plurmaniere persekutata: ĉio okcidentema estis rigardata kiel malamika. Unue oni frakasis lian buston de Beethoven, oni detruis ĉiujn neĉinajn librojn kaj lian amatan laborilon: la tajpmaŝinon. Li estis devigata fuĝi kaj dum du jaroj kaŝe vagabondi almozule tra la lando. Ĝis kiam, en 1968, oni arestis kaj enkarcerigis lin. Dek suferajn jarojn en prizono, kie li grave malsaniĝis ĝis paraliziĝo. Li estis liberigita kaj rehonorigita nur en 1978. Malgraŭ la malbonega sanstato li tuj reaktivis en la literatura kampo.
Post longjara turmentado Armand Su forpasis la 23an de septembro 1990. Multegaj liaj amikoj kaj admirantoj lin ploris kaj ankoraŭ bedaŭras tiun perdon.
Por honorigi lian nomon Ĉina Esperanto-Eldonejo decidis kolekti liajn dise lasitajn poemojn kaj publikigi libron, kiu aperis en majo 1992. La malgranda sed ĉarma volumo entenas 178 poemojn de la ĉina poeto, ekde la unuaj, iom naivaj, amdeklaroj, ĝis la lastaj, multe pli maturaj, signifoplenaj kaj kortuŝaj versaĵoj pri diversaj temoj. En ĉiuj liaj verkoj surfaciĝas klare la figuro de granda animo, de poliedra pensulo, de fajne inspirita lirikisto. Legadon de tiu libro mi varme rekomendas; ĉiu povos ricevi el ĝi spiritajn plezurojn kaj instruojn.
Aldo de’ Giorgi (“L’Esperanto” 1992-9, p.9)

°°°°°
(Traduzione):

Poesie di Armand Su, Ed. Ĉina Esperanto-Eldonejo (Editrice Cinese in Esperanto), 160 pagine, 17×11 cm.
Il cinese Armand Su è una figura straordinaria, forse unica nel mosaico molto variegato del mondo esperantista. È nacque a Pechino nel 1936, e già da giovane si interessò di letteratura e di arte e cultura occidentale. Beethoven divenne il suo idolo, e imparò l’italiano da una famiglia italiana. All’inizio il libro più caro fu per lui Cuore di De Amicis. Considerava l’Italia la sua seconda patria, e scrisse ampiamente in italiano. Cambiò il suo nome proprio in Armand dopo aver letto “La Signora delle Camelie” di Dumas. Imparò l’Esperanto da autodidatta nel 1956, e subito se ne innamorò. Sue poesie, racconti, articoli cominciarono ad apparire qua e là in molte riviste, e il suo nome divenne presto famoso nella nostra comunità.
Quando scoppiò la “rivoluzione culturale”, fu perseguitato in diversi modi: tutto ciò che sapeva di occidentale fu visto come ostile. Per prima cosa gli fecero a pezzi il busto di Beethoven, gli distrussero tutti i libri non cinesi e il suo amato strumento di lavoro: la macchina per scrivere. Fu obbligato a fuggire, e per due anni a vagabondare di nascosto per il paese chiedendo l’elemosina. Finché, nel 1968, fu arrestato e messo in prigione. Dieci sofferti anni in prigione, dove si ammalò gravemente fino alla paralisi. Fu liberato e riabilitato solo nel 1978. Malgrado il pessimo stato di salute, tornò subito in attività nel campo letterario.
Dopo lunghe sofferenze, Armand Su è morto il 23 settembre 1990. Moltissimi suoi amici e ammiratori lo hanno pianto, e ancora si rammaricano per questa perdita.
Per onorare il suo nome la Casa Editrice Cinese di Esperanto ha deciso di raccogliere le sue ultime poesie sparse e pubblicare un libro, apparso a maggio 1992. Il piccolo ma grazioso volume contiene 178 poesie del poeta cinese, dalle prime dichiarazioni d’amore un po’ ingenue fino agli ultimi versi, molto più maturi, significativi e commoventi, di argomenti diversi. In tutte le sue opere affiora chiaramente la figura di una grande anima, di un pensatore poliedrico, di un lirico finemente ispirato. Raccomando caldamente la lettura di questo libro; ognuno potrà ricevere da esso piaceri e insegnamenti spirituali.
Aldo de’ Giorgi (“L’Esperanto” 1992-9, p.9)

Unu penso pri “Armand Su

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *