Sen kategorio

Ignacy Jan Paderewski

La 18-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1860) de la pola pianisto, komponisto, politikisto kaj diplomato Ignacy Jan Paderewski (1860-1941)
eo.wikipedia.org/wiki/Ignacy_Jan_Paderewski
fama en la arta kampo pro sia lerteco kiel pianisto (li estis konsiderata “magiisto de klavaro”, precipe pri la muziko de Fryderyk Chopin)

Fryderyk Chopin


kaj en tiu politika pro siaj kontribuoj al la pola afero:
– tranlokiĝinte en 1913 al Usono, dum la unua mondmilito li estis la parolportanto de la pola nacia Komitato en Parizo;
– post la fino de la milito, lia publika alparolo en Poznań (tiutempe, Posen) de la 27-a de decembro 1918 havis la efikon instigi la polajn loĝantojn ribeli kontraŭ Germanio;
– en 1919, en Pollando de antaŭ nelonge sendependa, li iĝis Ĉefministro kaj ministro pri Eksterlandaj Aferoj, kaj reprezentis sian Landon en la Packonferenco de Parizo, subskribante la Pactraktaton de Versajlo de la 28-a de junio 1919
eo.wikipedia.org/wiki/Traktato_de_Versajlo
– la 4-an de decembro 1919 li eksiĝis, kaj fariĝis pola ambasadoro ĉe la Ligo de Nacioj;
– en 1922 li retiriĝis el la aktiva politiko, revenante al muziko; sed en 1926, post la ŝtatrenverso de Marŝalo Józef Piłsudski
eo.wikipedia.org/wiki/J%C3%B3zef_Pi%C5%82sudski
(pri kiu mi parolos en alia okazo),
li fariĝis aktiva membro de la opozicio en sia svisa restadejo de Morges;
– post la germana invado de Pollando en 1939, li revenis al la publika vivo, malgraŭ sia granda aĝo, kaj en 1940 fariĝis Estro de la pola Parlamento en ekzilo en Londono.
Li mortis abrupte en Novjorko la 29-an de junio 1941, dum turneo; en 1992, liaj restaĵoj estis translokitaj al Varsovio en la Katedralo de Sankta Johano.
La populareco de Paderewski en Usono klare aperas el ĉi tiu artikoleto, publikigita en “La Revuo” 1913-1914, VIII, p. 323, subskribite de Herbert M. Scott:
“Paderewski estas denove inter ni. Li faros koncertan vojaĝon de okdek koncertoj, por kiuj, oni diras, ke li ricevos pli ol 200.000 Sm (*). Li komencis sian prezentaron ĉe Trenton (New Jersey), najbare de Nov-Jorko, sed malsaniĝis tuj post la koncerto kaj devis malplenumi sian ludpromeson por proksima urbo Jersey City. Feliĉe li baldaŭ resaniĝis”.
(*) Spesmilo: konvencia monunuo, ĉirkaŭ duondolaro, do 200.000 spesmiloj = ĉirkaŭ 100.000 dolaroj:
eo.wikipedia.org/wiki/Spesmilo
Mi aldonas la polan poŝtmarkon de 1960 pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Paderewski, kun la speciala stampo de la eldona tago.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *