Homoj

Auguste Rodin

La 12-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1840) de la franca skulptisto kaj grafikisto François-Auguste-René Rodin, konata kiel Auguste Rodin (1840-1917)
eo.wikipedia.org/wiki/Auguste_Rodin
unu el la plej gravaj skulptistoj de la moderna epoko (kvankam li estis tre kritikata de la “spertuloj” pro sia nekonformismo): unu tuta Muzeo en Parizo estas dediĉita al li, kaj gastigas pli ol 6.000 skulptaĵojn kaj 7.000 grafikaĵojn, interalie: “Le Penseur” (La Pensanto), “Le baiser” (La kiso), “La main de Dieu” (La mano de Dio), L’Âge d’airain (La bronzepoko).
Tri kuriozaĵoj:
– malgraŭ tri provoj, Rodin ne superis la ekzamenon por la allaso al la “École des beaux-arts” (Belarta Lernejo);
– la prestiĝa “Salon de Paris” rifuzis ekspozicii unu lian verkon, kiun ĝi taksis netaŭga;
– ĉar Rodin ne starigis limon por fandado de siaj verkoj surbaze de la originaloj, ekzistas miloj da replikoj; kompreneble, tiuj prizorgitaj rekte de Rodin havas tre pli altan valoron, sed ĝuste pro tio prosperas la merkato de falsaj atestoj pri aŭtentikeco.
Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de longa artikolo de Pál Varsány publikigita en la revuo “Literatura Mondo” 1924-1, p. 12-14; kaj mi mencias, ke en “Esperanto de UEA” 1919-6, p. 97, estas la traduko al Esperanto (de Georges Stroele) de la skribaĵo de Rodin “Aux jeunes artistes” (Al la junaj artistoj).
Mi aldonas:
– bildon de la statuo “Le Penseur” (La Pensanto); temas pri konvencia titolo pro ĝia meditema teniĝo, sed (kiel okazas ankaŭ ĉe aliaj verkoj de Rodin) oni ne scias precize, kion ĝi prezentas: inter la diversaj hipotezoj, Dante Alighieri, Adamo, Prometeo, Rodin mem;
– vatikanan poŝtmarkon de 1964, laŭ skizo de Casimira (Kazimiera) Dąbrowska kaj Vittorio Nicastro, kun la bildo de Profeto Jeremia de Michelangelo Buonarroti en la Siksta Kapelo en Vatikano: facile oni rimarkas, de kie Rodin ĉerpis la inspiron por sia verko.


(Segue traduzione in italiano)
AUGUSTE RODIN
Li naskiĝis en 1840, en Parizo, en malriĉa familio. La unuajn lernejojn li finis en Beauvais kie lia infanaĝo pasis tra grandaj animaj transformiĝoj kaj ondadoj de sentimento kiuj postlasis en li profundajn postsignojn. Li estis timema, silentema, meditema knabo, kiun parte lia malriĉeco, parte lia delikateco retenis de liaj petolaj kunuloj kaj igis enfermiĝema. Li serĉis la solecon; tie li transdonis sin al siaj revoj, kiuj portis lian sopireman animon al novaj kaj nekonataj celoj per la rapidaj flugiloj de l’ fantazio. En lia dormetanta animo vekiĝis grandaj deziregoj kaj grandaj voloj, kies ekflagranta fajro lumigis la misterojn de novaj kaj ĝis nun ne konataj mondoj.
En sia 14-a jaro, kun granda decido en animo, li revenis en sian naskiĝurbon, Parizon, kie li atingis la revon de sia sopiro: li enskribiĝis al la “École de Dessin“. Tie li komencis diligentan, seriozan laboron kaj kun persista pacienco li desegnadis la gipsmodelojn, kvankam liaj inklinoj tiris lin prefere al la libera naturo. De mateno ĝis tagmezo li knedis kaj formis argilon ŝvitante; dum la posttagmezoj li vizitis la antikvajn skulptaĵojn de l’ Louvre; dum vesperoj li foliumis siajn librojn kaj fianĉigis sin al la spirito de Michelangelo. Intertempe ankaŭ la zorgoj de l’ ĉiutaga vivteno peziĝis sur li kaj okupis la plej grandan parton de lia forto. Sed siajn libertempojn li ĉiam bone fruktuzis: dum ili li ĵetis sin febre en la laboron kaj naturstudadon. Tiel pasis malrapide la jaroj.
En 1864, en sia 24-a jaro li pretigis sian unuan verkon dediĉitan al la publiko: “Homkapo kun frakasita nazo”, – sed la Salon rifuzis ĝin. Poste venis provadoj daŭrantaj preskaŭ 15 jarojn en plena enfermiĝo kaj soleco. La mistero de l’ vivo levis antaŭ li sian vualon kaj li divenis, kiamaniere modelis la grekoj, kiel kaptis la vivon Michelangelo. Post la 1871-a milito li iris al Bruxelles, kie li faris la kariatidojn de l’ “Palais de Bourse” kaj la frisojn de l’ “Palais d’Académies”. Per la mono ĉi tie akirita li vojaĝis al Italio por studi tie la artajn memoraĵojn de l’ antikvo kaj de l’ renesanco. De tie li revenis al Bruxelles kun fortaj impresoj kaj komencis modeli la skulptaĵon “Bronzepoko”. Li laboris 8 monatojn nur sur ĝia kapo, kun persista fervoro kaj zorgema enprofundiĝo. Kiam ĝi pretiĝis, la kritiko akre atakis lin kaj suspektis, ke lia skulptaĵo estas gipsfandaĵo farita sur vivanta korpo. Kelkaj eminentaj spiritoj, inter ili la iama publicisto de “L’Aurore”: Ĉefministro Clémenceau, tuj ekkonis lian genion kaj en la necesa momento rapidis helpi lin.
En 1877 li faris en sia patrujo pli longajn studvojaĝojn kaj vizitis la monumentojn de l’ grandaj Katedraloj. Li reveturis kun grandaj impresoj al Parizo kaj modelis la skulptaĵon de “St. Johano Baptanto”. Poste sekvis majstroverkoj unu post la alia, sed la naskiĝo de ĉiu estigis skandalojn, ĉar ĉiu estis neado de la laŭskemaj akademiaj formoj. La konstantaj mokoj de l’ kritiko ne povis aflikti lin, kun ĉiam pli fortiĝanta fido li laboris plu. Kaj venis: “Evo”, “La Pordego de l’ Infero”, “Ugolin”, “Bellona” kaj “La Pensanto”, “Victor Hugo”, “Honoré de Balzac”, la “Burĝoj de Calais” kaj ankoraŭ multaj aliaj…
La arto de Rodin havas sian radikon profunde en la ŝanĝiĝa eterna vivo, kies simplajn simptomojn lia grandega artista individueco sciis pilintensigi ĝis drame forta efekto. Li dronis profunde en la studado de l’ homa animo, en la misteroj de la dormetantaj sopiroj, ribelantaj afekcioj kaj tremantaj pasioj, kies streĉitecon sur la ekstera supraĵo, en la svingiĝo en movon de la potenciala energio de l’ ripozanta korpo, li povis figuri kun neniam superita forto.
La pulsadon de l’ vivo kaŝiĝanta sub la ekstera supraĵo eksentis Rodin ankaŭ en formoj ŝajne ripozantaj. Per tio li venis pli proksimen al la kompreno pri la greka skulptarto ol liaj samtempuloj, kiuj vidis en ĝi nur belajn pozojn kaj senenhavajn formojn. Grandiozan ekzemplon de liaj artaj principoj donas la skulptaĵo “Pensanto”, por kies pretigo “Jeremio”, bildo de Michelangelo, donis al li la impulson.
“La eksteraj detalaĵoj de la homa korpo – diras Taine en “La idealo en la arto” – estas trezorejo por la pentristo kaj por la skulptisto, kiel la internaj detalaĵoj de l’ homa animo estas trezorejo por la dram- kaj romanverkisto”. Kaj vere, ĉiuj ĉi trezoroj estas aplikitaj de Rodin en ĉi tiu statuo. Ĉiuj muskoloj, ĉiuj artikoj, ĉiuj ostoj, unuvorte ĉiuj detalaĵoj de l’ fizika homo sin volvas tordas, klinas, streĉas en la servo de unu celo, de unueca, granda laboro. Ĉi tiu sidanta homa figuro kliniĝas pro la sarĝo de la streĉita pensado, kaj liaj muskoloj ŝajnas preskaŭ diskrevi pro la streĉantaj fortoj de l’ internaj emocioj. Ni sentas efektive, kia baraktado okazas sub la supraĵo, inter kiaj doloroj naskiĝas la savanta Penso.
Pál Varsány (“Literatura Mondo” 1924-1, p. 12-14)

°°°°°
(Traduzione)
AUGUSTE RODIN
Nacque nel 1840, a Parigi, in una famiglia povera. Finì le scuole elementari a Beauvais, dove la sua infanzia trascorse tra grandi trasformazioni spirituali e ondate di sentimento, che lasciarono in lui tracce profonde. Era un ragazzo timido, silenzioso, pensoso, che in parte la sua povertà, in parte la sua delicatezza, trattenevano dai suoi vivaci compagni, e divenne di carattere chiuso. Cercava la solitudine; in essa si abbandonava ai sogni, che portavano il suo animo desideroso verso nuovi e ignoti traguardi, sulle ali veloci della fantasia. Nel suo animo assonnato si destarono grandi brame e grandi volontà, il cui fuoco scoppiettante illuminò i misteri di mondi nuovi e fono allora sconosciuti.
A 14 anni, con grande determinazione nell’animo, tornò nella città natale, Parigi, dove coronò il suo sogno: si iscrisse alla “École de Dessin” (Scuola di Disegno). Lì dette inizio a un lavoro diligente, serio, e con tenace pazienza disegnava i modelli di gesso, sebbene la sua inclinazione lo portasse piuttosto alla natura libera. Da mattina a sera modellava l’argilla e le dava forma sudando; il pomeriggio faceva visite alle antiche sculture del Louvre; la sera sfogliava i suoi libri e si univa allo spirito di Michelangelo. Nel frattempo, anche gravavano su di lui le preoccupazioni del mantenimento quotidiano, che davano fondo alla maggior parte delle sue forze. Ma il suo tempo libero lo metteva sempre a frutto: in esso si gettava febbrilmente nel lavoro e nello studio della natura. Così passarono lentamente gli anni.
Nel 1864, a 24 anni, allestì la sua prima opera destinata al pubblico: “L’Homme au nez cassé” (L’Uomo dal naso rotto), ma il “Salon” lo rifiutò. Poi vennero prove durate quasi 15 anni, in piena chiusura e solitudine. Il mistero della vita sollevò davanti a lui il suo velo, e indovinò come modellavano i greci, come catturava la vita Michelangelo. Dopo la guerra del 1871 andò a Bruxelles, dove fece le Cariatidi del “Palais de Bourse” (Palazzo della Borsa) e i fregi del “Palais d’Académies” (Palazzo delle Accademie). Con il denaro guadagnato lì viaggiò in Italia per studiarvi le memorie dell’antichità e del Rinascimento. Tornò di là a Bruxelles con forti impressioni e iniziò a modellare la scultura “L’Âge d’airain” (L’età del bronzo). Lavorò 8 mesi soltanto al capo, con tenace fervore e scrupoloso approfondimento. Quando l’opera fu pronta, la critica lo attaccò aspramente, sospettando che la sua scultura fosse un calco fatto su un corpo vivente. Alcuni animi elevati, tra cui l’ex pubblicista de “L’Aurore”: Primo ministro Clémenceau, riconobbero subito il suo genio, e quando fu necessario si affrettarono ad aiutarlo.
Nel 1877 fece in patria più lunghi viaggi di studio, e visitò i monumenti delle grandi Cattedrali. Fece ritorno a Parigi con grandi interessi, e modellò la scultura del “San Giovanni Battista”. Poi seguirono capolavori uno dopo l’altro, ma la nascita di ognuno fu uno scandalo, perché ognuno era la negazione delle forme accademiche codificate. Le costanti derisioni della critica non riuscirono ad affliggerlo, continuava a lavorare con fede sempre maggiore fede. E vennero: “Eva”, “La Porte de l’Enfer” (La Porta dell’Inferno), “Ugolin” (Ugolino), “Bellona”, “Le Penseur” (Il Pensatore), “Victor Hugo”, “Honoré de Balzac”, “Les Bourgeois de Calais” (I Borghesi di Calais), e molte altre ancora…
L’arte di Rodin ha profonde radici nella vita eternamente mutevole, i cui semplici sintomi la sua grandissima individualità artistica sapeva intensificare fino ad effetti fortemente drammatici. Si calava profondamente nello studio dell’animo umano, nei misteri delle aspirazioni sopite, degli affetti ribelli e delle trepide passioni, la cui tensione sulla superficie esterna, nell’agitazione in movimento dell’energia potenziale del corpo in riposo, riusciva a raffigurare con forza mai superata.
Il pulsare della vita che si cela sotto la superficie esterna era sentito da Rodin anche nelle forme apparentemente in riposo. Con questo arrivò ad una comprensione della scultura greca maggiore dei suoi contemporanei, che vedevano in essa soltanto belle forme e pose senza contenuto. Un grandioso esempio dei suoi criteri artistici è dato dalla scultura “Le Penseur” (Il Pensatore), per la cui esecuzione l’impulso gli fu dato dalla figura di “Geremia” di Michelangelo.
“I particolari esterni del corpo umano – dice Hippolyte Taine in “De l’ideal dans l’art” (L’ideale nell’arte) – sono un tesoro per il pittore e per lo scultore, come i particolari interni dell’animo umano sono un tesoro per il drammaturgo e il romanziere”. E in verità, tutti questi tesori sono applicati da Rodin in questa statua. Tutti i muscoli, tutte le articolazioni, tutte le ossa, in una parola tutti i particolari dell’uomo fisico si avvolgono, torcono, piegano, tendono a servizio di uno scopo, di un grande lavoro unitario. Questa figura di uomo seduto si piega sotto il peso del pensiero teso, e i suoi muscoli sembrano quasi scoppiare per le forze in tensione delle emozioni interne. Sentiamo effettivamente quale agitazione ha luogo sotto la superficie, tra quali dolori nasce il Pensiero che salva.
Pál Varsány (“Literatura Mondo” 1924-1, p. 12-14), trad. Antonio De Salvo

Auguste Rodin

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *