Homoj

Martin Luther

La 10-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1483) de la germana teologo Martin Luther, en Esperanto Marteno Lutero (1483-1546)
eo.wikipedia.org/wiki/Marteno_Lutero
iniciatinto de la protestanta Reformacio
eo.wikipedia.org/wiki/Reformacio
Hodiaŭ, tamen, mi ne parolos pri la religia aspekto, sed pri tiu lingvistika, ĉar Lutero povas esti konsiderata la “patro” de la moderna germana lingvo.
Tiutempe, Germanio estis dividita ankaŭ sur la lingva ebeno: paradokse, el la leksika vidpunkto, en la Sudo oni parolis la “Hochdeutsche”, tio estas alt-germana, dum en la Nordo oni parolis la “Plattdeutsche”, tio estas malalt-germana: kiel oni vidas, la konceptoj “alta” kaj “malalta” estas relativaj (io simila okazas ankaŭ pri Alta kaj Malalta Egiptio, respektive je Sudo kaj je Nordo). Krome, en la kadro de ĉi tiuj du grandaj lingvaj areoj, estis granda kvanto da dialektoj.
Ekde 1521 (la jaro post la ekskomuniko), Lutero tradukis la Malnovan kaj la Novan Testamenton,
it.wikipedia.org/wiki/Bibbia_di_Lutero
(ne estas pri ĝi Vikipedia paĝo en Esperanto),
sekvante la hebrean kaj la grekan tekston fiksitan en 1518 de Erasmo de Roterdamo (Gerhard Gerhards, Desiderius Erasmus Roterodamus, Erasmo da Rotterdam, 1466/1469-1536)

Erasmo


La verko estis publikigita en Wittenberg en 1534, kun la titolo «Biblia, das ist die heilige Schrift deutsch» (La Biblio, tio estas la Sankta Skribo en la germana).
La lingvo utiligita de Lutero estis nek la alta nek la malalta germana, sed nova literatura lingvo, kiun oni povas difini “inventita”, kiu estis komprenebla en la tuta germana mondo, ĉar ĝi kunfandis la malnovajn literaturajn tradiciojn de la oficiala lingvaĵo (saksa kaj bohema-luksemburga) kun esprimoj tiritaj el la vivanta parolo de la popolo.
Grandan problemon starigis la tiel diritaj “idiomaĵoj”, nome la dirmanieroj tipaj de la mez-orientaj kulturo kaj kutimoj, tre malproksimaj en la tempo kaj en la spaco de tiuj germanaj. Lutero ofte ŝanceliĝis, ĉu traduki ilin laŭ la litero ol laŭ la senco; jen du ekzemploj:
– je 1 Samuelo 24,3, en manuskripto Lutero skribis tute malkaŝe, ke “Saul eniris por feki”; sed kiam temis pri presado, li korektis laŭ la pli eleganta frazo de la originalo: “Saul ging hinein, seine Füße zu decken” (Saul eniris por kovri al si la piedojn); tamen, enigma esprimo, se oni ne scias, ke la hebrea dirmaniero signifas “por natura bezono”; tiom enigma eĉ por la nuntempaj judoj, ke la Biblio prizorgita de la itala juda komunumo (kun fronta traduko en la itala) diras “per soddisfare una necessità corporale” (por kontentigi korpan bezonon);
– plurfoje (ekzemple, 1 Samuelo 25,22) Lutero lasis la krudan hebrean esprimon “einen, der an die Wand pisset” (iu, kiu pisas kontraŭ muro), anstataŭ la egalvalora signifo “virseksulo”; la moderna “Einheitsübersetzung” (unuecigita traduko),
it.wikipedia.org/wiki/Einheits%C3%BCbersetzung
(ne estas pri ĝi Vikipedia paĝo en Esperanto),
uzata de la germanaj romkatolikoj, sed rifuzita de protestantoj, ĉar laŭbezone ĝi distanciĝas de la strikta fideleco al la biblia originalo, tradukas laŭsence «einen Mann» (unu viro).
Lutero ne faris ĉion tutsole: li havis taŭgajn kunlaborantojn, antaŭ ĉio Filipon Melanktonon (Philippus Melanchthon, Philipp Schwarzerdt, Filippo Melantone, 1497-1560)
eo.wikipedia.org/wiki/Filipo_Melanktono
Kune ili atingis la celon disvastigi la Sanktan Skribon ankaŭ ĉe la pli humilaj socitavoloj de la germana popolo, pere de unueca lingvo komprenebla en ĉiuj germanaj Landoj; samtempe, ili inaŭguris la modernan germanlingvan literaturon.
Mi aldonas:
– la poŝtmarkon de F.R. Germanio de 2017 pro “Die Bibel in der Übersetzung Martin Luthers” (Biblio en la traduko de Marteno Lutero); se esti harfendema, la datreveno de tiu traduko falus en 2034, dum 2017 estas la referenca jaro por la 500-a datreveno de la protestanta Reformacio (1517);
– poŝtkarton de 1933 de la “Deutsches Reich” (Germana Regno), pro la 450-a datreveno de la la naskiĝo de Marteno Lutero.

Unu penso pri “Martin Luther

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *