Homoj

Guillaume Apollinaire

La 9-a de novembro estas probable la datreveno de la morto (en 1918) de la poeto, verkisto kaj artkritikisto Wilhelm Albert Włodzimierz Apollinaris de Wąż-Kostrowicki (aŭ Guillaume-Apollinaris-Albertus de Kostrowitsky), konata kiel Guillaume Apollinaire (1880-1918)
eo.wikipedia.org/wiki/Guillaume_Apollinaire
Naskiĝinta en Romo, ekstergeedza filo de Grizona sviso (kiu ne rekonis lin) kaj de polino, tial siatempe civitano de la Rusa Imperio, ŝtatanigita franco kaj vivinta en Francio (en kies armeo li militis), Apollinaire estas konsiderata franco laŭ kulturo.
Mi diris “probable la datreveno de la morto”, ĉar reale oni ne scias precize, kiam li mortis: trovis lin mortinta en lia hejmo de Parizo, la 9-an de novembro 1918, lia amiko Giuseppe Ungaretti

Giuseppe Ungaretti


irinta viziti lin por komuniki al li la finon de la unua mondmilito.
La paradokso estas, ke Apollinaire mortis banale pro hispana gripo, je nuraj 38 jaroj, superinte, kvankam je kosto de delikata kirurgia operacio, seriozan vundon ĉe tempio, trasuferitan en 1916, en tiu milito, por kiu li estis rekrutiĝinta volontule, deklarante ĝin (kiel sekvanto de futurismo de Filippo Tommaso Marinetti)
it.wikipedia.org/wiki/Filippo_Tommaso_Marinetti
“un grand spectacle” (granda spektaklo).
En sia mallonga vivo, Apollinaire havis grandan influon en literaturo kaj en artoj, precipe koncerne simbolismon (kun aparta atento al la sugestia valoro de la asociiĝoj de vortoj), kubismon kaj surealismon.
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, limiĝante transskribi (en la franca, en mia traduko al la itala, kaj en la traduko al Esperanto de Roland Platteau), la poeziaĵon “Mai” (Maggio – Majo).
N.B.: Apollinaire ne uzis interpunkcion.
Mi aldonas francan poŝtmarkon de 1961, laŭ skizo de Charles Mazelin, honore al Apollinaire (konsiderata “mort pour la France”, tio estas, militmortinto por Francio). Sur la unua ebeno, la portreto de la verkisto; sur la fono, borita kasko (aludo al la dummilita vundo), kelkaj libroj (“Alcools” kaj “Calligrammes”), afrika masko (kiu referencas la artkritikan verkon “Sculptures d’Afrique et d’Océanie” – Skulptaĵoj de Afriko kaj de Oceanio).


MAI

Le mai le joli mai en barque sur le Rhin
Des dames regardaient du haut de la montagne
Vous êtes si jolies mais la barque s’éloigne
Qui donc a fait pleurer les saules riverains?

Or des vergers fleuris se figeaient en arrière
Les pétales tombés des cerisiers de mai
Sont les ongles de celle que j’ai tant aimée
Les pétales flétris sont comme ses paupières

Sur le chemin du bord du fleuve lentement
Un ours un singe un chien menés par des tziganes
Suivaient une roulotte traînée par un âne
Tandis que s’éloignait dans les vignes rhénanes
Sur un fifre lointain un air de régiment

Le mai le joli mai a paré les ruines
De lierre de vigne vierge et de rosiers
Le vent du Rhin secoue sur le bord les osiers
Et les roseaux jaseurs et les fleurs nues des vignes

Guillaume Apollinaire

°°°°°

MAGGIO

Maggio il bel maggio in barca sul Reno
Signore guardavano dall’alto della montagna
Siete così belle ma la barca s’allontana
Chi mai ha fatto piangere i salici della riva

Ora frutteti fioriti si irrigidivano alle spalle
I petali caduti dai ciliegi di maggio
Sono le unghie di quella che ho tanto amato
I petali appassiti sono come le sue palpebre

Sul sentiero in riva al fiume lentamente
Un orso una scimmia un cane condotti da gitani
Seguivano un carrozzone trainato da un asino
Mentre s’allontanava nelle vigne renane
Su un piffero lontano un’aria da reggimento

Maggio il bel maggio ha adornato le rovine
D’edera di vigna verde e di roseti
Il vento del Reno agita sulla riva i vimini
E le canne ciarliere e i fiori nudi delle vigne

Guillaume Apollinaire, trad. Antonio De Salvo

°°°°°

MAJO

Majo rida majo sur Rejn’ en boato
Belaj sinjorinoj rigardis de monto
Tiome belas vi boato glitas for
Kial je l’salikoj venis tioma plor’

Senmoviĝis foren fruktarboj florantaj
Petaloj falintaj el la arboj majaj
De ŝi kiun amis mi jen estas ungoj
Petaloj velkintaj de ŝi la palpebroj

Malrapide sur voj’ paŝis laŭlonge river’
Urso hundo simi’ en ciganirantantar’
Azenotiritan ruldomon sekvantaj
Dum flue foriris en vitkampoj Rejn-aj
Surfifre luditaj arioj armeaj

Majo rida majo ornamis ruinojn
Per heder’ per rozuj’ per floroj abunde
Agitas vimenojn Rejn-a vent’ surborde
Parolemajn junkojn kaj vitflorojn nudajn

Guillaume Apollinaire, trad. Roland Platteau
(Wikipedia/ Vikipedio)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *