Homoj

Hviezdoslav

La 8-a de novembro estas la datreveno de la morto (en 1921) de la slovaka poeto, verkisto kaj tradukisto Pavol Országh, konata per la pseŭdonimoj Hviezdoslav kaj Jozef Zbranský (1849-1921)
eo.wikipedia.org/wiki/Pavol_Orsz%C3%A1gh_Hviezdoslav
Li estas konsiderata la plej granda slovaka poeto; defendanto de la slovaka identeco, li estis Prezidanto de la slovaka kultura institucio “Matica slovenská,
eo.wikipedia.org/wiki/Matica_slovensk%C3%A1
restarigita en 1919 post kiam la Regno de Hungario ĝin forigis en 1875.
La itala revuo “L’Esperanto” 1922-1, p. 13, tile raportis la sciigon de lia morto, reproduktante ĝin el la periodaĵo “Progreso” de novembro 1921:
>La plej bona slovaka poeto.
>Hviezdozlav (Pavol Országh) mortis la 8-an de novembro en Dolný Kubín kie li naskiĝis la 2-an de februaro 1849.
>Liaj multnombraj verkoj rilatas ĉefe la vivon de la slovakoj. por kies kultura kaj politika leviĝo li ĉiam energie batalis. Li estis enterigita je ŝtataj kostoj en ĉeesto de l’ ministro de nacia kulturo, de Prezidanto de l’ Parlamento kaj de reprezentanto de la Prezidanto de la Respubliko.
N.B.: La verkisto naskiĝis kaj mortis en du lokoj kun parte malsamaj nomoj (respektive, Vyšný Kubín kaj Dolný Kubín), kvankam (kio mi komprenas) temas pri la sama loko (Kubín), kun la specifaj aldonoj “supra” kaj “malsupra”.
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, pludirante, ke jenaj liaj poeziaĵoj estis tradukitaj al Esperanto:
– “Kain”, trad. Miloš Lukáš (“Ĉeĥoslovaka Antologio – Československá antologie”)
– “Kondiĉoj de vivo feliĉa”, trad. Miloš Lukáš (“Ĉeĥoslovaka Antologio – Československá antologie”)
– Alaŭdkanto, trad. Ján Valašťan Dolinský (“Ĉeĥoslovaka Antologio – Československá antologie”)
– fragmento el la “Krvavé sonety” (Sangaj sonetoj), trad. Eduard Vladimír Tvarožek (“Slovaka Antologio”, SPN, 1980).
Mi transskribas la Esperantan version de la fragmento el la “Krvavé sonety” (Sangaj sonetoj), kontraŭ la unua mondmilito, kaj aldonas la ĉeĥoslovakan poŝtmarkon de 1969 honore al la verkisto.


KRVAVÉ SONETY
(SANGAJ SONETOJ – SONETTI DI SANGUE)

Poezio

Homaro! Homoj! Ho, kiel fore
estas vi nun de l’ leĝo de sinjoro:
amu la kunhomojn! – per tuta koro
kaj sen escepto, plene kaj fervore!

Kial Li venis, vivis sur la Tero,
mortis pro granda al homar’ kompato,
se hom’ preparas al sia frato
morton, ŝanĝante Teron je infero?

Sciencoj viaj senvaloraj estas,
se blindigas kaj regas vin pasioj
kaj vi agas laŭ maniero besta;

ornamu vin per ĉielstrioj –
tamen vi punpagos por la malhonesta
senckripligo de la evangelio!

Pavol Országh Hviezdoslav, trad. Eduard Vladimír Tvarožek
(“Slovaka Antologio”, SPN, 1980)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *