Eventoj · Objektoj

Maria Dolens

Kiam mi estis knabo, oni festis kun fiereco la 4-an de novembro, “Festotago de la Venko” en la unua mondmilito. En la lernejoj, oni lernis parkere la lastan militan bultenon, kiu estis nomata “Bollettino della Vittoria” (Bulteno de la Venko),
it.wikipedia.org/wiki/Bollettino_della_Vittoria
(ne ekzistas pri ĝi Vikipedia paĝo en Esperanto),
kies teksto estas gravurita en la marmoro de la roma monumento al la Nekonata Soldato, en marmortaj tabuloj en la italaj Urbodomoj, kaj, en bronzaj tabuloj, sur la muroj de multaj italaj kazernoj; aparte impresa estis la lasta frazo:
“I resti di quello che fu uno dei più potenti eserciti del mondo risalgono in disordine e senza speranza le valli che avevano discese con orgogliosa sicurezza”.
(La restaĵoj de tiu, kiu estis unu el la plej potencaj armeoj en la mondo, resupreniras en malordo kaj sen espero la valojn, kiujn ili estis subirintaj kun orgojla sekureco).
En tiu “ebriiĝo”, oni ne pripensis, ke la milito estis kaŭzinta milionojn da mortintoj kaj vunditoj kaj amasajn detruojn; kaj, koncerne la italajn militintojn, oni memorigis nur tiujn, kiuj batalis en la italaj armitaj fortoj, tute forgesante pri la dekmiloj da aliaj “italoj” kiuj, pro civitaneco aŭ pro elekto, batalis en la “malamika” tendaro (sudtirolanoj, trentolandanoj, goricanoj, triestanoj, istrianoj, dalmatianoj).
Nur en 2015, unu jarcenton post la eniro de Italio en la unuan mondmiliton, oni komencis revizii tiun sintenon: tial, la kalendaro 2015 de la Itala Armeo aperigis kavalirecam artikoleton kaj foton pri Sepp Innerkofer
it.wikipedia.org/wiki/Sepp_Innerkofler
de.wikipedia.org/wiki/Sepp_Innerkofler
(ne ekzistas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
kaj en 2017 la Trentolanda Provinco (nordorienta Italio) eldonis leĝon, kun pluraj iniciatoj por memorigi la ambaŭflankajn trentolandajn falintojn

“Nel cuore nessuna croce manca”: le iniziative per il 14 ottobre


laŭ devizo (“nel cuore nessuna croce manca” – en la koro neniu kruco mankas ) tirita el poeziaĵo de Giuseppe Ungaretti

Giuseppe Ungaretti

SAN MARTINO DEL CARSO

Di queste case
non è rimasto
che qualche
brandello di muro

Di tanti
che mi corrispondevano
non è rimasto
neppure tanto

Ma nel cuore
nessuna croce manca

È il mio cuore
il paese più straziato

SANKTA MARTENO DE L’ KARSO

El tiuj domoj
neni’ postrestis
krom kelka
murfalintaĵo

El multaj
kun mi amkorespondaj
eĉ ne postrestis
tia malmulto

Enkore tamen
nenia kruco mankas

Ĉi koro estas
la land’ plej turmentita.

Giuseppe Ungaretti, trad. Gaudenzio Pisoni
(“Enlumas min senlimo”, 1990, p. 119)

Hodiaŭ, mi memorigos tiun 4-an de novembro 1918 (antaŭ precize unu jarcento) en aparta maniero, kiel finon (por Italio) de la mondmilito kaj tagon de reakirita paco, dediĉendan al la petdeziro, ke ne plu okazu milito.
Post la unua mondmilito, laŭ iniciato de pastro Antonio Rossaro, per la bronzo de kanonoj de la diversaj militintaj Landoj, oni fandis sonorilegon (unu el la plej grandaj en la mondo), lokitan en Rovereto (Trentolando), kiu sonoru memore al la militfalintoj de tiu milito (nuntempe, ĝi sonoras memore al la falintoj en ĉiuj militoj, ne nur al tiuj mortintaj en la unua modmilito)
La paĝo de Vikipedio ekzistas nur en la itala kaj en la germana:
it.wikipedia.org/wiki/Campana_dei_Caduti
de.wikipedia.org/wiki/Gefallenenglocke_(Rovereto)
Esperanta versio estus dezirinda.
Al la sonorilego

oni donis la latinan nomon “Maria dolens” (Maria dolora), iamaniere en rilato kun la mezepoka latina sekvenco “Stabat mater”
it.wikipedia.org/wiki/Stabat_Mater
(ne ekzistas pri ĝi Vikipedia paĝo en Esperanto)
La sonorilego spertis multajn malfavorajn travivaĵojn (oni devis refandi ĝin plurfoje: tiu nuna estas la kvara). Ĝi daŭre manifestas sopiron al la paco; prizorgas ĝian mastrumadon tiucela senprofita instanco, kiu celas kunlabori por la eduko de la novaj generacioj al la paco kaj al la respekto de la homaj rajtoj.
La “Itala Esperanta Revuo” (poste, “L’Esperanto”) raportis trifoje pri la sonorilego (respektive en numeroj 1926-11, p. 208-210; 1927-7, p. 8; 1988-1, p. 9). Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton el la longa artikolo de 1926 (oni rimarku la mencion pri Aŭstrio kiel “jarcenta malamiko”; pri tio, v.

Franz Jonas


Mi aldonas:
– bildkarton pri la sonorilo;
– italan poŝtmarkon de 1958, laŭ skizo de Giovanni Savini kaj Mario Colombati, pro la 50-jara datreveno de la Venko, kun la bildo de la sonorilo “Maria dolens”;
– eltondaĵon el la kalendaro 2015 de la Itala Armeo, kun memoriga artikoleto kaj foto pri Sepp Innerkofler.


(Segue traduzione in italiano)

LA SONORILEGO DE LA MILITMORTINTOJ EN ROVERETO

Maria Dolens estas la nomo. Farita per amo kaj pieco, ĝi kolektas en si la sopirojn, la larmojn, la malĝojecon de multaj patrinoj, vidvinoj kaj militorfoj. Ĝi portas ĉiuvespere kisojn kaj preĝojn al ĉiuj militmortintoj enterigitaj en la malgrandaj milittombejoj, dissemitaj sur la sangaj batalkampoj, disperditaj sur la montoj, en la maroj, sur la glaciejoj, ĉiuloke kie pasis batalo.
La sonorilego havas propran statuton formitan el 8 artikoloj.
La tri unuaj estas la plej gravaj :
I. ….la sonorilego de militmortintoj estas ekskluzive dediĉita al ĉiuj mortintoj pro la granda milito, kaj nur por ili ĝi devas soni; tial ke estas absolute malpermesata la uzado per kia ajn alia cirkonstanco.
II. La sonorilego estas sonata ĉiuvespere je la nokta horo, antikva kaj ĝentila itala moro destinata al la ĉiutaga kulto de la mortintoj.
III. Unujarfoje ĝia sono, post la kutima sono, rememorigos plie ĉiujn mortintojn, tiujn de iu speciala nacio.
Jen la datoj:
9 Januaro — Turkujo: fino de la sanga batalo de Dardaneloj, 1916;
22 Marto — Rusujo: falo de la fortikaĵo de Przemyśl, 1916;
9 Aprilo — Portugalujo: sanga batalo di Lys, 1918;
30 Majo — Usono: tago por la rememorigo de mortintoj de Usono;
15 Junio — Ĉeĥoslovakujo: sanga batalo ĉe Piave, 1918.
27 Junio — Montenegro: eniro al Scutari post kruelaj bataloj, 1915;
22 Aŭgusto — Germanio: tago por la rememorigo de mortintoj de Germanio;
30 Aŭgusto — Aŭstrujo: sanga batalo de Lwów kaj Komarów, 1914;
11 Septembro — Francujo: sanga batalo de Marne, 1914;
15 Septembro — Serbujo: rompado de la Salonika fronto, 1918;
22 Oktobro — Belgujo: sanga batalo de Ysère, 1914;
29 Oktobro — Anglujo: sanga batalo ĉe Piave, 1918;
4 Novembro— Italujo: venko de la itala armeo kontraŭ la jarcenta malamiko;
7 Novembro — Japanujo: dato politike grava por Japanujo;
27 Novembro — Bulgarujo: pactraktato 1919;
1 Decembro — Rumanujo: sanga batalo de Argesh, 1916.
Antaŭe sur la supera parto de la sonorilo belega bildo de Ecce Homo rememorigas la oferojn de l’ homaro dum la granda milito. Sur la sonorilego estas gravuritaj la jenaj vortoj: «Dormite in umbra noctis, laetamini in lumine Christi, dum aere jungo populos et vestras laudes celebro» — Dormu en la nokta mallumo, ĝojegu en la Krista lumo, dum mi per la voĉo de la bronzo kunfratigas la gentojn kaj celebras viajn laŭdojn.
…….
Giulio Matuella
(“Itala Esperanta Revuo” 1926-11, p. 208-210)

°°°°°

(traduzione):
LA CAMPANA DEI CADUTI A ROVERETO

Maria Dolens è il suo nome. Fatta con amore e pietà, raccoglie i sospiri le lacrime, la tristezza di molte madri, vedove e orfani di guerra. Porta ogni sera baci e preghiere a tutti i caduti in guerra, sepolti nei piccoli cimiteri militari sparsi sui sanguinosi campi di battaglia, dispersi si monti nei mari, sui ghiacciai, dovunque sia passata la battaglia.
La campana ha un proprio statuto, composto di 8 articoli.
I primi tre sono i più importanti:
….la campana dei caduti in guerra sé dedicata esclusivamente a tutti i morti nella grande guerra, e solo per loro deve suonare; ne è quindi assolutamente vietato l’uso per qualunque altra circostanza;
La campana è suonata ogni sera all’ora di notte, antico e gentile costume italiano destinato al culto quotidiano dei defunti;
Una volta l’anno il suo suono, dopo quello abituale, ricorderà inoltre tutti i morti di una particolare nazione.
Queste sono le date:
9 gennaio — Turchia: fine della sanguinosa battaglia dei Dardanelli, 1916;
22 marzo — Russia: caduta della fortezza di Przemyśl, 1916;
9 aprile — Portogallo: sanguinosa battaglia di Lys, 1918;
30 maggio — Stati Uniti d’America: giornata di commemorazione dei caduti degli USA;
15 giugno — Cecoslovacchia: sanguinosa battaglia del Piave, 1918.
27 giugno — Montenegro: ingresso a Scutari dopo aspre battaglie, 1915;
22 agosto — Germanio: giornata di commemorazione dei caduti della Germania;
30 agosto — Austria: sanguinosa battaglia di Lwów e Komarów, 1914;
11 settembre — Francia: sanguinosa battaglia della Marna, 1914;
15 settembre — Serbia: sfondamento del fronte di Salonicco, 1918;
22 ottobre — Belgio: sanguinosa battaglia di Ysère, 1914;
29 ottobre — Inghilterra: sanguinosa battaglia del Piave, 1918;
4 novembre— Italia: vittoria dell’esercito italiano contro il secolare nemico;
7 novembre — Giappone: data politicamente importante per il Giappone;
27 novembre — Bulgaria: trattato di pace 1919;
1 dicembre — Romania: sanguinosa battaglia dell’Argesh, 1916.
Sul davanti della campana, in alto, una bellissima immagine di “Ecce Homo” ricorda i sacrifici dell’umanità durante la grande guerra. Sulla campana sono incise queste parole in latino: «Dormite in umbra noctis, laetamini in lumine Christi, dum aere jungo populos et vestras laudes celebro» — Dormite nell’oscurità della notte, rallegratevi nella luce di Cristo, mentre con il bronzo unisco i popoli e celebro le vostre lodi.
…….
Giulio Matuella
(“Itala Esperanta Revuo” 1926-11, p. 208-210)

2 pensoj pri “Maria Dolens

  1. Pri la aserto “En tiu ebriiĝo, oni ne pripensis, ke la milito estis kaŭzinta milionojn da mortintoj kaj vunditoj kaj amasajn detruojn” veras ke tia estis la sinteno de la plimulto. Sed ne de ĉiuj.

    Mi volas mencii la romanon “Mors tua” de Matilde Serao (1926), kie la verkistino montras unue la etoson de la militkomenco, kiam la junuloj lasas siajn domojn certaj pri facila venko, kaj laste la etoson de la reveno, post doloraj spertoj. Fine unu el la ĉefroluloj vojaĝas al Aŭstrio por redoni al la familianoj de iu aŭstria militisto, kiun li vidis morti, aĵon de la mortinta (mi nun mi ne memoras ĉu medalon aŭ alian aferon) kaj novaĵoj pri lia morto.

    Mi trafis tiun romanon antaŭ pluraj jaroj en la biblioteko de Albano, do ĝi ne estis tute forgesata. Sed nur lastatempe ĝi estis reeldonita kaj ekhavis novan atenton.

    Legu ekzemple: http://www.gliamantideilibri.it/mors-tua-matilde-serao/

    1. Certamente, qualcuno che non la pensava come i “trionfalisti” c’era; ma si trattava di una piccola minoranza. La retorica nazionalita non consentiva di pensare a parlare diversamente; l’atteggiamento generale era quello della popolare “Canzone del Piave”:
      Sendube, iu kiu ne samopiniis kun la “triumfistoj” ekzistis; sed temis pri malgranda minoritato. La naciisma retoriko ne ebligis pensi kaj paroli alie; la ĝenerala sinteno estis tiu de la populara “Kanzono de l’ Piave”:

      “Indietreggiò il nemico
      fino a Trieste, fino a Trento,
      e la Vittoria sciolse le ali del vento!”
      (traduko:
      retretis la malamiko
      ĝis Triesto, ĝis Trento,
      kaj la Venko malligis sian hararon al la vento!”

Lasi respondon al Raffaele Del Re Nuligi respondon

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *