Homoj

Armand Su

La 19-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1936) de la ĉina poeto Sü Chéngzöng, konata kiel Armand Su (1936-1990) eo.wikipedia.org/wiki/Su_Armand vivinta en la urbo Tien-Tsin (hodiaŭ Tianjin), kie tiuepoke (1901-1943) estis itala koncesio (posedaĵo) it.wikipedia.org/wiki/Tientsin#Concessione_italiana Mi jam parolis pri li la 23-an de septembro 2017, okaze de la datreveno de lia… Legu plu Armand Su

Sen kategorio

Ignacy Jan Paderewski

La 18-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1860) de la pola pianisto, komponisto, politikisto kaj diplomato Ignacy Jan Paderewski (1860-1941) eo.wikipedia.org/wiki/Ignacy_Jan_Paderewski fama en la arta kampo pro sia lerteco kiel pianisto (li estis konsiderata “magiisto de klavaro”, precipe pri la muziko de Fryderyk Chopin) Fryderyk Chopin kaj en tiu politika pro… Legu plu Ignacy Jan Paderewski

Homoj

Salvatore Gambardella

La 17-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1871) de la napola muzikisto Salvatore Gambardella (1871-1911) it.wikipedia.org/wiki/Salvatore_Gambardella (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), aŭtoro de famaj napolaj kanzonoj (el la multaj: ‘O marenariello, Pusilleco addiruso, Comme facette mammeta, Lilì Kangy, Ninì Tirabusciò, Furturella, Quanno tramonta ‘o sole). Tre malriĉa, li… Legu plu Salvatore Gambardella

Homoj

Raymond Peynet

La 16-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1908) de la franca humuristo Raymond Peynet (1908-1999) it.wikipedia.org/wiki/Raymond_Peynet (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto), fama ĉar li kreis, en 1942, la paron da junaj geamantoj konataj kiel “la Geamantoj de Peynet” (Les amoureux de Peynet). En 1976, Peynet realigis desegnaĵon laŭcele… Legu plu Raymond Peynet

Sen kategorio

Aleardo Aleardi

La 14-an de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1812) de la itala poeto Gaetano Maria Aleardi, konata kiel Aleardo Aleardi (1812-1878) it.wikipedia.org/wiki/Aleardo_Aleardi (ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto). Malgraŭ la modesta poezia kvalito de la aŭtoro, en Esperanto ekzistas pluraj tradukoj de liaj verkoj (temas pri nemalofta fenomeno: oni malŝparas… Legu plu Aleardo Aleardi

Homoj

Robert Louis Stevenson

La 13-a de novembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1850) de la skota verkisto kaj poeto Robert Louis Stevenson (1850-1894) eo.wikipedia.org/wiki/Robert_Louis_Stevenson fama precipe pro la romanoj: – “Treasure Island” (Trezorinsulo), libro por knaboj; – “The Strange Case of Dr Jekyll and Mr Hyde” (Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde), bazita sur la disduiĝo de… Legu plu Robert Louis Stevenson