Homoj

Carlo Collodi

La 26-a de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1890) de la itala (florenca) verkisto kaj ĵurnalisto Carlo Lorenzini (1826-1890), konata per la pseŭdonimo Carlo Collodi (elp. Karlo Kolodi), kiun li alprenis ekde dal 1856 laŭ la nomo de la loko (Collodi, apud Pescia/ Pistojo) kie naskiĝis lia patrino
eo.wikipedia.org/wiki/Carlo_Collodi
Carlo Collodi estas fama precipe pro la romano “Le Avventure di Pinocchio. Storia di un burattino” (La Aventuroj de Pinokjo. Historio de marioneto), pli konata kiel “Pinocchio” (Pinokjo), tradukita praktike al ĉiuj kulturaj lingvoj, inkluzive de latino kaj Esperanto.
La figuro de Pinokjo (la marioneto, kies nazo kreskas kiam li diras mensogojn) estas konata en la tuta mondo, kun diversaj bildaj adaptoj (unu el la plej famaj interpretoj estas tiu de Walt Disney).
M jam duonparolis trifoje pri Pinokjo:
– la 16-an de julio 2017, koncerne la spektaklon de porifanaj kanzonoj “Lo zecchino d’oro” (La ora zekeno)

Ora zekeno


– la 13-an de junio 2018, koncerne Kardinalon Giacomo Biffi, www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/06/13/giacomo-biffi/
aŭtoro de la eseo “Contro Mastro Ciliegia”, inspirita al la Aventuroj de Pinokjo, kaj tradukita al Esperanto (Kontraŭ Majstro Ĉerizo) de Armando Zecchin
www.ueci.it/eldonoj/verkoj/k_majstro_cxerizo.htm
– la 23-an de julio 2018, en rilato kun la kanzono de Edoardo Bennato “Il Gatto e la Volpe” (La Kato kaj la Vulpo)

Edoardo Bennato


Mi parolis pri Carlo Collodi dufoje:
– nerekte (sen nomi lin), la 29-an de majo 2018, pri la batalo de Curtatone kaj Montanara, kiun Carlo Lorenzini (ankoraù ne Collodi) partoprenis en 1848, kiam li havis 22 jarojn

Adiaŭ belulino


– la 16-an de majo 2017, car en 1875 li tradukis al la itala la Fablojn de Charles Perrault

Charles Perrault


Gravaj etapoj en la vivo de Collodi estis:
– en 1859, la partopreno en la dua itala milito por sendependiĝo, kiel regula piemonta soldato;
– en 1868, la tasko (fare de la ministerio pri Publika Instruado de la novnaskita Regno de Italio) redakti vortaron de la parolata itala lingvo (“Novo vocabolario della lingua italiana secondo l’uso di Firenze” – Nova vortaro de la itala lingvo laŭ la florenca uzo): estas ridige, ke tiu “florenca uzo”, laŭ kiu oni celis unuecigon de la itala lingvo, estis poste superita en la tutlanda komuna uzo;
– en 1877, la publikigo de la porinfana libro “Giannettino”, kaj en 1878 de la porinfana libro “Minuzzolo”;
– la 7-an de julio 1881, la publikigo, en la unua numero de la porinfana gazeto “Giornale per i bambini” (Gazeto por la infanoj), de la unua poparta ero de “Le Avventure di Pinocchio” (La Aventuroj de Pinokjo), kun la titolo “Storia di un burattino” (Historio de marioneto); en 1883, la publikigo en volumo de “Le Avventure di Pinocchio”.
“Pinocchio” estis tradukita dufoje al Esperanto:
– en 1930, de Mirza Marchesi, The Esperanto Publishing Company, London 1930;
– en 2003, de József Horváth (Giuseppe Croatini), FEL
digilander.libero.it/nicolaruggiero/pinokjo/index.html
(Recenzo de Carlo Minnaja en “Monato” 2003-6, p. 20-21).
Pritraktis Pinokjon ankaŭ:
– Radio Roma-Esperanto (en la fruaj kvindekaj jaroj de pasinta jarcento, ĝi elsendis scenigitan sintezon de la romano, interpretitan de la membroj de familio Minnaja (Luigi, Carolina, Nicola, Carlo);
– Sen Rodin (Filippo Franceschi) en “Nu kaj do”, Exit, 2010, p. 81-83 (interalie, Filippo Franceschi, la plej malnova vivanta itala esperantisto, estas nevo de Mirza Marchesi);
– Davide Astori, “La aventuroj de Pinokjo: kiel evoluis Esperanto inter 1930 kaj 2003”.
En aliaj okazoj mi prezentos erojn de “Pinocchio” (kiu tute ne estas “libro por infanoj”, sed en plaĉa maniero disvolvas saĝajn pripensojn).
Mi aldonas la kovrilojn de la versio de “Pinocchio” en latino (“Pinoculus”, 1951) kaj en Esperanto (“La Aventuroj de Pinokjo”, 2003).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *