Homoj

Pablo Picasso

La 25-a de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1881) de la hispana pentristo kaj skulptisto Pablo Ruiz y Picasso, konata kiel Pablo Picasso (1881-1973)
eo.wikipedia.org/wiki/Pablo_Picasso
unu el la plej grandaj artistoj de la dudeka jarcento.
Politike engaĝita maldekstre, Picasso estas aparte fama pro la pentraĵo de 1937 “Guernica”, mendita de la Hispana Respubliko
eo.wikipedia.org/wiki/Gerniko_(pentra%C4%B5o)
La pentraĵo, restinta en eksterlando pro volo de Picasso dum la frankisma reĝimo, estas nun elmontrata en Madrido en la Muzeo Reina Sofia; ĝi estas forta denunco de la sendistinga bombado de la 27-a de aprilo 1937, dum la hispana intercivitana milito, per kiu la germana “Legion Kondor” (Legión Cóndor, Legio Kondoro)
eo.wikipedia.org/wiki/Legio_Condor
kaj la itala “Aviazione legionaria” (Aviación Legionaria, Legiana Aviado)
it.wikipedia.org/wiki/Aviazione_Legionaria
komplete detruis tiun vaskan urbeton.
La pentraĵo, pli ĝenerale, estas protesto kontraŭ la kruelaĵoj de ĉiu ajn milito. Pri tio, mi atentigas pri pensiga epizodo. La pentraĵo estas reproduktita en tapiŝo, pendigita sur la muro de la koridoro antaŭ la ĉambrego de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, tial la tapiŝo estas kadrigata sur la dua ebeno kiam okazas oficialaj deklaroj; nu, en la jaroj en kiuj oni diskutis pri eventuala “preventa” milito en Irako, la ĉefoj de UN kovris la tapiŝon pr blua drapo, kun la preteksto, ke la miksaĵo de nigroj, blankoj kaj grizoj ĝenis la televidan filmadon.
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, nur pludirante, kiom koncernas la rilatojn kun Esperanto, ke al Picasso estas dediĉita ampleksa spaco en bela libro en Esperanto de 1935, verko de Antal Hekler (prilaborita de Antal Kampis kaj tradukita de Kálmán Kalocsay), titolita “Arthistorio II”
eo.wikipedia.org/wiki/Arthistorio_(libro)
Por montri, kiel historio havas ĉiam (minimume) du vizaĝojn, depende de tiu, kiu ĝin verkas, kaj de la momento, en kiu ĝi estas verkata, mi transskribas, kun traduko al la itala, eron el la elsendo en Esperanto de Radio Roma (EIAR) de la 17-a de oktobro 1938.
Mi aldonas la ĉeĥoslovakan poŝtmarkon de 1966 pro la 30-a datreveno de la “Internaciaj Brigadoj” (ruĝaj), kiu reproduktas la pentraĵon “Guernica”.


(segue traduzione in italiano)

RADIO ROMA – ESPERANTO, 17.10.1938
Reveno de la italaj legianoj el Hispanujo
Laŭ decido de Generalo Franco, la italaj legianoj, kiuj jam militis dum 18 monatoj en Hispanujo, revenos al la patrolando. Kvar italaj ŝipoj transportos ilin de Cádiz al Italujo.
Grandaj honoroj estas tributataj de la hispana popolo al la legianoj forveturontaj. Generalo Franco salutas ilin per tagordo, en kiu li diras interalie:
“En la momento, en kiu rimarkinda parto de la italaj volontuloj forlasas la hispanan landon, la hispanaj armeoj kun la popolo liveras tributon de admiro kaj de amo al tiuj-ĉi bonmeritaj kamaradoj de la imperia Italujo, kiuj dum du jaroj de malfacila lukto partoprenis al niaj venkoj, oferante netakseblan pruvon de heroeco, de sango, de persisto, de sperteco kaj de fido. Ĉi tiuj estas manifestacioj de solidareco de la itala popolo senkondiĉaj kaj neinteresataj por la nacia Hispanujo, kaj ties celo kreis ligilojn de eterna dankemo kaj de amikeco, kies profundaj radikoj kuŝas en la gloraj restaĵoj de la falintoj, kiuj en la hispana lando ripozas kaj okupas honoran lokon inter niaj karaj mortintoj”.
°°°°°
(traduzione)
RADIO ROMA – ESPERANTO, 17.10.1938
Ritorno dei legionari italiani dalla Spagna
Per decisione del Generale Franco, i legionari italiani, che hanno già combattuto 18 mesi in Spagna, torneranno in patria. Quattro navi italiane li trasporteranno da Cadice in Italia.
Grandi onori sono tributati dal popolo spagnolo ai legionari in partenza. Il Generale Franco li saluta con un ordine del giorno, in cui dice tra l’altro:
“Nel momento in cui una parte considerevole dei volontari italiani lascia la terra spagnola, le forze armate spagnole insieme con il popolo danno un tributo di ammirazione e di amore a questi meritevoli camerati dell’Italia imperiale, che in due anni di difficile lotta hanno preso parte alle nostre vittorie, dando una inestimabile prova di eroismo, di sangue, di tenacia, di esperienza e di fede. Queste sono manifestazioni di solidarietà del popolo italiano incondizionate e disinteressate per la Spagna nazionale, e il loro traguardo ha creato vincoli di eterna gratitudine e amicizia, le cui profonde radici risiedono nelle gloriose spoglie dei caduti, che in terra spagnola riposano ed occupano un posto d’onore tra i nostri cari morti”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *