Homoj

Bruno Lauzi

La 24-ande oktobro estas la datreveno de la morto (en 2006) de la itala kantaŭtoro (de juda deveno laŭ patrina flanko) Bruno Lauzi (1937-2006)
it.wikipedia.org/wiki/Bruno_Lauzi
(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),
naskiĝinta en la tiam itala Eritreo sed vivinta longatempe en Ĝenovo (tiel ke li estas konsiderata unu el la elstaruloj de la tiel dirita “skolo de Ĝenovo” de kantaŭtoroj: Fabrizio De André, Luigi Tenco, Gino Paoli, Umberto Bindi, Sergio Endrigo).
Mi jam parolis pri li la 23-an de majo 2017, ĉar li tradukis al la itala la kanzonon de Georges Moustaki “Le métèque” (La Fremdulo)

Georges Moustaki


Mi transskribas la tekston en la itala kaj la tradukon al Esperanto (de Giuseppe Castelli) de la kanzono de Bruno Lauzi “Il poeta” (La poeto), atentigante pri tri kuriozaĵoj:
– oni diris ke la kanzono estas inspirita je la sinmortigo (en 1967) de la kantaŭtoro Luigi Tenco (1938-1967; pri li mi parolos en alia okazo)
it.wikipedia.org/wiki/Luigi_Tenco
estinta benkokamarado de Lauzi en la lernejo; en realo, la kanzono estis verkita kelkajn jarojn pli frue (en 1963), sed restis longatempe nepublikigita, ĉar la (tiam ekzistanta) cenzuro ne aprobis ĝin, tial ke ĝi parolis pri sinmortigo:
– persone, la melodio (en formo de balado) ŝajnas al mi tre simila (kvankam ne sama) al tiu de la popola protesta kanzono de la italaj batalintoj en la unua mondmilito “O Gorizia tu sei maledetta” (tradukita al Esperanto de Renato Corsetti kun la titolo “Ho Gorico vi tre malbeninda”):

Caporetto-Kobarid


– krom en la itala, la kanzono estis interpretita de Lauzi ankaŭ en “marilenghe”, tio estas, en la friula (mari-lenghe = patrina lingvo):
eo.wikipedia.org/wiki/Friula_lingvo
(la paĝo en Esperanto estas mizere malriĉa).
Mi aldonas italan poŝtmarkon de 2016, laŭ skizo de Antonio Ciaburro, kiu bildigas Placon de Ferrari en Ĝenovo, kun la bronza fontano de arkitekto Giuseppe Crosa di Vergagni, kaj la fasadoj de la Palacoj de la Banko “Credito Italiano” kaj de la Regiono Ligurio.


IL POETA
Bruno Lauzi

Alla sera al caffè con gli amici
si parlava di donne e motori
si diceva “son gioie e dolori”
lui piangeva e parlava di te

Se si andava in provincia a ballare
si cercava di aver le più belle,
lui restava a contare le stelle
sospirava e parlava di te

Alle carte era un vero campione
lo chiamavano “il ras del quartiere”
ma una sera giocando a scopone
perse un punto parlando di te

Ed infine una notte si uccise
per la gran confusione mentale
fu un peccato perché era speciale
proprio come parlava di te

Ora dicono fosse un poeta
e sapesse parlare d’amore
Cosa importa se in fondo uno muore
e non può più parlare di te.

°°°°°

LA POETO
Bruno Lauzi, trad. Giuseppe Castelli

Dum kafeja vesper’ kun amikoj,
babilante pri in’ aŭ motoroj,
oni diris: “jen ĝoj’, jen doloroj”.
Li plorante parolis pri vi.

Se ni iris vilaĝen por danci,
ni alcelis la inojn plej belajn;
li kalkulis la stelojn ĉielajn
kaj suspire parolis pri vi.

Pri kartludoj li estis grandulo:
ni lin nomis “la ĉef’ de l’ kvartalo”.
Nur vesperon fuŝiĝis kalkulo
ĉar li estis diranta pri vi.

Fine, nokton, li do sin mortigis:
lia menso ne estis bonfarta.
Bedaŭrinde: li estis aparta
kiel liaj paroloj pri vi.

Onidire li estis poeto
kaj parolis pri amo tre lerte;
sed ĉu gravas? Li mortis, kaj certe
ne plu povas paroli pri vi.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *