Homoj

Arthur Rimbaud

La 20-a de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1854) de la franca poeto Jean Nicolas Arthur Rimbaud, konata kiel Arthur Rimbaud (1854-1891)

eo.wikipedia.org/wiki/Arthur_Rimbaud

Poète maudit” (Malbenita poeto) kiel Paul Verlaine (1844-1896)

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/08/paul-verlaine/

kun kiu li havis skandalan samseksan rilaton.

Rimbaud malobservis ĉiujn sociajn konvenciojn, atakis ĉion atakeblan (burĝan bonmorecon, Ŝtaton, religion, moralon, artajn kanonojn), kaj mortis je nuraj 37 jaroj.

Preskaŭ nekonata dum la vivo, li poste fariĝis modelo por ĉiuj, kiuj volas opozicii al difinita tipo de socio.

Mi sendas al la ampleksaj paĝoj de Vikipedio pri la vivpriskribaj donitaĵoj kaj la analizo de la verkaro.

Mi transskribas (en la franca, en la itala, kaj en unu el la 5 versioj al Esperanto) la poeziaĵon “Ma Bohème” (Mia Bohemo – La mia Bohème), kiu estas priskribo de vivo mizera kaj vagabonda, tamen ne sena je revoj.

Mi listigas (ĉe la fino) la poeziaĵojn de Arthur Rimbaud tradukitajn al Esperanto.

Mi aldonas belgan poŝtmarkon de 2010, kun la portretoj de Arthur Rimbaud kajPaul Verlaine.

 


MA BOHÈME

www.youtube.com/watch?v=3l_jn4e0P1I

 

Je men allais, les poings dans mes poches crevées;

mon paletot aussi devenait idéal;

jallais sous le ciel, Muse! et jétais ton féal;

oh! là là! que damours splendides jai rêvées!

 

Mon unique culotte avait un large trou.

– Petit-Poucet rêveur, jégrenais dans ma course

des rimes. Mon auberge était à la Grande Ourse.

– Mes étoiles au ciel avaient un doux frou-frou

 

et je les écoutais, assis au bord des routes,

ces bons soirs de septembre où je sentais des gouttes

de rosée à mon front, comme un vin de vigueur;

 

où, rimant au milieu des ombres fantastiques,

comme des lyres, je tirais les élastiques

de mes souliers blessés, un pied près de mon coeur!

 

Arthur Rimbaud

 

°°°°°

 

LA MIA BOHÈME

 

Me ne andavo, i pugni nelle tasche sfondate;

il mio cappotto anche diventava ideale;

andavo sotto il cielo, Musa! ed ero il tuo fedele;

Oh! che amori splendidi ho sognato!

 

I miei unici pantaloni avevano un largo buco.

Pollicino sognatore, sgranavo nella mia corsa

delle rime. La mia locanda era allinsegna dellOrsa Maggiore.

Le mie stelle in cielo avevano un dolce fruscio,

 

ed io le ascoltavo, seduto sul ciglio delle strade,

quelle belle sere di settembre in cui sentivo delle gocce

di rugiada sulla fronte, come un vino corposo;

 

dove, rimando in mezzo ad ombre fantastiche,

come lire, tiravo gli elastici

delle mie scarpe ferite, un piede vicino al cuore!

 

Arthur Rimbaud, trad. Antonio De Salvo

 

°°°°°

 

MIA BOHEMO

 

Iradis mi kun pugnoj en poŝoj tutkrevintaj;

kaj mia palto estis iĝinta nur idea:

mi iris subĉiele, al mia Muz, obea:

ho! Kiel belaj amoj estis en mi revintaj!

 

Mia kuloto nura surhavis larĝan truon.

Revema Fingruleto, sur mia voj mi semis

rimojn. Sub la Granda Ursino mi gastemis

ĉiele miaj steloj faris susuran bruon.

 

Kaj ilin mi aŭskultis, en septembraj vesperoj,

side sur vojorandoj dum falis la roseroj

sur mian frunton, kiel vinbeno de fervoro;

 

kie, rimante spite fantastajn la ombraĉojn,

mi kvazaŭ lirajn kordojn tiris kaŭĉukajn laĉojn

de la vunditaj ŝuoj, piedon ĉe la koro.

 

Arthur Rimbaud, trad. Georges Lagrange

eo.wikisource.org/wiki/Mia_bohemo/Georges_Lagrange

 

°°°°°

Poeziaĵoj de Arthur Rimbaud tradukitaj al Esperanto

Poesie di Arthur Rimbaud tradotte in Esperanto

 

“Les chercheuses de poux” (Le cercatrici di pidocchi – La pedikserĉantinoj), trad. Roger Bernard, “La nica literatura revuo” 1959-4/5 (23), p. 163

eo.wikisource.org/wiki/La_pedikser%C4%89antinoj

“Ma Bohème” (La mia Bohème – Mia Bohemo):

eo.wikisource.org/wiki/Mia_bohemo

trad. Roger Bernard

eo.wikisource.org/wiki/Mia_bohemo/Roger_Bernard

trad. Gaston Waringhien

eo.wikisource.org/wiki/Mia_bohemo/Gaston_Waringhien

trad. Kálmán Kalocsay

eo.wikisource.org/wiki/Mia_bohemo/K%C3%A1lm%C3%A1n_Kalocsay

trad. Kálmán Kalocsay (rev. Gaston Waringhien)

eo.wikisource.org/wiki/Mia_bohemo/K%C3%A1lm%C3%A1n_Kalocsay_GW

trad. Georges Lagrange

eo.wikisource.org/wiki/Mia_bohemo/Georges_Lagrange

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *