Homoj

Giovanni Gronchi

La 17-a de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1978) de la itala (toskana) politikisto Giovanni Gronchi (1887-1978)

eo.wikipedia.org/wiki/Giovanni_Gronchi

Magistro pri Beletro ĉe la prestiĝa Scuola Normale Superiore (Supera Normala Altlernejo) de Pizo; Deputito en la fruaj jaroj de faŝismo por la Popola (Kristandemokrata) Partio, li estis eksigita pro la apliko de la tiel diritaj “leggi fascistissime” (faŝistegaj leĝoj)

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/09/25/sandro-pertini/

Kristana kontraŭfaŝista partizano, membro de la Konstituciiga Asembleo, Ministro, Prezidanto de la Deputita Ĉambro, kaj fine Prezidanto de la Itala Respubliko (per 658 voĉoj el 883) de 1955 ĝis 1962.

Gronchi apartenis al la maldekstra alo de la kristandemokrata partio (kune, interalie, kun Giorgio La Pira, pri kiu mi parolos en alia okazo); li kontraŭis la Nordatlantikan Pakton (NATO), petdeziris la reunuigon de Germanio, kaj kiel Prezidanto de la Respubliko klopodis starigi politikon de egaldistanco inter la du blokoj, sed li estis haltigita, ĉar la itala Konstitucio

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/01/costituzione-italiana/

ne rajtigas la Respublikan Prezidanton direkti la nacian politikon,

Li estis la unua itala Prezidanto, kiu vizitis Sudan Amerikon, kie li havis triumfajn akceptojn (aparte, en Argentino kaj Brazilo) fare de la multegaj italoj migrintaj tien.

En tiu okazo, la itala Poŝto eldonis (interalie) rozkoloran poŝtmarkon, kiu estis tuj retirita kaj anstataŭigita, ĉar ĝi enhavis eraron pri la geografiaj landlimoj de Peruo; la malmultegaj ekzempleroj kiuj cirkulis de la erara poŝtmarko (nomata ĵargone “rozkolora Gronchi”) havas hodiaŭ altegajn prezojn, tiom ke probable ĝi estas la plej falsata itala poŝtmarko.

En tiu sama okazo, por komplezi al Brazilo, estis eldonita dekreto, kiu pricipe rajtigis la enkondukon en la italajn lernejojn de la instruo de la portugala lingvo (aldone al la franca, la angla, la germana kaj la hispana); tamen, oni ne havas informon, ke tiu instruo estis efektive starigita.

Koncerne la rilatojn kun Esperanto, Gronchi:

kiel Prezidanto de la Deputita Ĉambro, partoprenis la Honoran Komitaton de du Italaj Kongresoj de Esperanto, la 23-a (Pizo 1951) kaj la 24-a (Bolonjo 1952);

kiel Prezidanto de la Respubliko, havigis sian patronecon al la 30-a Itala Kongreso de Esperanto (Florenco 1959).

Mi aldonas:

la italan poŝtmarkon eldonitan la 22-an de junio 2018 pro la 40-jara datreveno de la morto de Giovanni Gronchi;

la brazilan poŝtmarkon de 1958 pro la vizito de Prezidanto Gronchi, kun la speciala stampo de la 16-a Brazila Kongreso de Esperanto (Salvador de Bahia 1959).

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *