Homoj

Dun Karm

La 13-a de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1961) de la malta katolika pastro (Monsinjoro), poeto, verkisto kaj lingvisto Karmel (Carmelo) Psaila, konata kiel Dun Karm ( = Pastro Karmelo) (1871-1961)
eo.wikipedia.org/wiki/Dun_Karm
fama precipe kiel aŭtoro de la vortoj de la malta nacia Himno (L-Innu Malti) eo.wikipedia.org/wiki/L-Innu_Malti
Dun Karm konis perfekte la italan lingvon: li publikigis plurajn poemkolektojn en la itala (“Foglie di alloro” – Laŭraj folioj, “Versi” – Versoj, ktp); kaj tradukis al la malta la poemon “I Sepolcri” (Pri la Tomboj) de Ugo Foscolo

Ugo Foscolo


Probable, Dun Karm estus pli konata se li estus daŭre utiliginta la italan (kiu tiutempe regis la maltan kulturan vivon), aŭ se li estus verkinta en la angla (pri kiu li estis profesoro) kiam Malto eniris la britan kulturan medion; kontraŭe, ekde 1912 li verkis nur en la malta, altigante al la digno de lingvo tiun, kiu estis rigardata kiel dialekto, kaj publikigante (inter 1947 kaj 1955) maltan vortaron en tri volumoj.
Dun Karm konis ankaŭ Esperanton
www.esperokatolika.org/ek19611965/ek1965_01.htm#4
kvankam li ne partoprenis la agadojn de la esperantista movado. Atestas tion lia poeziaĵo en Esperanto “Penso printempa”, de la 1-a de aprilo 1901, publikigita en “Espero katolika” 1965-1:
www.esperokatolika.org/ek19611965/ek1965_01.htm#5
Du liaj longaj poeziaĵoj (“La Muzea Pralampo” kaj “La Mio kaj Lia Pretero”) estis tradukitaj al Esperanto de Carmel Mallia
eo.wikipedia.org/wiki/Carmel_Mallia
kaj publikigitaj en 1985 en la volumo “Antologio de Maltaj Poetoj” (recenzo de Francesco Pignatelli en “L’Esperanto” 1988-3/4, p. 17); “La Mio kaj Lia Pretero” estis jam aperinta en aparta volumo en 1973.
En 2003 Carmel Mallia prelegis pri Dun Karm dum la ekumena kongreso de la katolikaj kaj evangelianaj esperantistoj (IKUE-KELI) de Rimini (v. “Espero katolika” 2003-5/6 p. 101); kaj, same en 2003, li publikigis la eseon “Du Ĝemelaj Voĉoj: L.L. Zamenhof kaj Dun Karm” en la volumo “Klaro kaj elasto” zorge de Reinhard Haupenthal, Iltis.
Mi transskribas la maltan nacian Himnon, en la malta, en la itala, kaj en du versioj al Esperanto.
Mi aldonas la maltan poŝtmarkon de 1971, laŭ skizo de Anthony Agius, pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Dun Karm.


L-INNU MALTI

Lil din l-art ħelwa, l-Omm li tatna isimha,
ħares, mulej, kif dejjem int ħarist:
ftakar li lilha bl-oħla dawl libbist.

Agħti, kbir Alla, id-dehen lil min jaħkimha,
rodd il-ħniena lis-sid, saħħa ‘l-ħaddiem:
seddaq il-għaqda fil-Maltin u s-sliem.

Dun Karm

°°°°°

INNO NAZIONALE DI MALTA

Questa dolce terra, la Madre che ci ha dato il proprio nome,
proteggi, Signore, come l’hai sempre protetta:
ricordati che Tu della luce più dolce l’hai rivestita.

Concedi, o grande Dio, la saggezza ai governanti,
dona la bontà ai padroni, la forza ai lavoratori:
assicura l’unione e la pace tra i maltesi.

Dun Karm, trad. Antonio De Salvo

°°°°°

MALTA NACIA HIMNO

Ĉi tiun landon dolĉan, la patrinon, kiu donis al ni sian nomon,
gardu, Sinjoro, kiel ĉiam vi gardis;
memoru ke ĝin per la plej dolĉa lumo vi vestis.

Donu, Granda Dio, al gvidantoj saĝecon;
transdonu bonkorecon al la dungantoj, forton al la laboristoj;
konfirmu la unuecon kaj la pacon, inter la maltanoj.

Dun Karm, trad. Reno M. Caruana
(“Espero Katolika” 1/1965)
www.esperokatolika.org/ek19611965/ek1965_01.htm#12

°°°°°

MALTA NACIA HIMNO

Ĉi landon, kies nomon ni honoras,
kiel pasinte gardu nun, Sinjoro;
de ĝia belo estas vi l’ aŭtoro.

Gvidu, Di’ granda, ĝian registaron;
bonkoru l’ mastroj; fortu l’ proletaro;
firmigu l’ pacon ĉe la maltanaro.

Dun Karm, trad. Carmel Mallia

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *