Objektoj · Homoj

Giuseppe Verdi – Nabucco

La 10-a de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1813) de la itala (emilia) komponisto Giuseppe Verdi
eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Verdi
fama precipe pro multaj operoj, ankoraŭ nun tre ofte ludataj en la teatroj de la tuta mondo (interalie: “Nabucco”, “I lombardi alla prima crociata”, “Ernani”, “Rigoletto”, “Il trovatore”, “La traviata”, “I vespri siciliani”, “Un ballo in maschera”, “La forza del destino”, “Aida”, “Falstaff”).
Jam plurfoje mi parolis pri li:

Trovatore

Alexandre Dumas filo

Sueza kanalo

Riccardo Muti – Areno de Verono

Caracalla


Hodiaŭ mi limiĝas paroli pri la opero “Nabucco” (elp. Nabukko)
eo.wikipedia.org/wiki/Nabucco
mallongigo de la arkaika itala nomo (Nabuccodonosor) de la Babilona suvereno Nabû-kudurri-uṣur, nuntempe Nabucodonosor, latine Nabuchodonosor, Esperante Nebukadnecar
eo.wikipedia.org/wiki/Nebukadnecar_la_2-a )
laŭ teksto de Temistocle Solera (ne ekzistas pri li vikipedia paĝo en Esperanto)
it.wikipedia.org/wiki/Temistocle_Solera
kiu pritraksas la subpremadon de la judoj deportitaj al Babilono, memorantaj kun nostalgio la perditan patrujon.
Verdi mem, kaj eĉ pli la italoj, vidis en ĉi tiu opero metaforon pri la tiutempa itala situacio, kun la Lando parte (ekzemple Milano, Venecio kaj Triesto, tiam aŭstriaj) sub fremda regado; ankaŭ pro tio la sukceso de la opero estis tuj grandega, aparte kiom koncernas la Koruson “Va’ pensiero” (“Iru penso”)
eo.wikipedia.org/wiki/Va,_pensiero

inspirita je la biblia Psalmo 137 (136):
Apud la riveroj de Babel
ni sidis kaj ploris,
rememorante Cionon.
Sur la salikoj tie
ni pendigis niajn harpojn.
Ĉar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn,
kaj niaj mokantoj ĝojon, dirante:
Kantu al ni el la kantoj de Cion.
Kiel ni kantos sur fremda tero
la kanton de la Eternulo?
(Al la sama biblia teksto inspiriĝis ankaŭ Salvatore Quasimodo, en sia poeziaĵo “Alle fronde dei salici” – Ĉe la branĉoj salikaj, en rilato kun la germana okupado de Italio en 1943-1945:

Salvatore Quasimodo


La aŭstria Registaro alrigardis kun suspekto la operon (des pli, ke la patro de Solera, samkiel Silvio Pellico

Silvio Pellico


estis longtempe enkarcerigita, pro patriota agado, en la misfama fortikaĵo Spielberg, hodiaŭ Špilberk (Brno, Ĉeĥa Respubliko).
Aparte suspektita estis la Koruso, kvankam, por eviti la reagon de la aŭtoritatuloj, en la presado de la teksto unu vorto estis anstataŭigita kompare kun la originalo: en la verso “ove olezzano libere e molli” ( = kie bonodoras liberaj kaj mildaj) la vorto “libere” ( = liberaj) fariĝis “tepide” ( = malvarmetaj); kompense, eĉ pli la patriotoj ŝatis ekkanti la koruson.
Post la dua mondmilito, la Koruso estis adoptita (kun kelkaj tekstaj modifoj) de la italoj forpelitaj el Istrio, Fiume/ Rijeka kaj Dalmatio; kaj pli ĵuse ĝi estas rigardata kvazaŭ “nacia himno” de la norditala separisma movado “Norda Ligo por sendependeco de Padolando”.
Pro sia muzika beleco kaj facilkanteblo, ĝi ankaŭ eniris la repertuaron de modernaj kantistoj, ekzemple Al Bano Carrisi:

Mi transskribas la tekston (en la itala, kaj en pluraj tradukoj al Esperanto) de la Koruso “Va’ pensiero”, kaj aldonas israelan poŝtmarkon de 2013, pro la duajarcenta datreveno de la naskiĝo de Giuseppe Verdi, kun bildo inspirita al la opero “Nabucco”.


VA’ PENSIERO
(dal “Nabucco”: Testo di Temistocle Solera,
musica di Giuseppe Verdi)

Va’, pensiero, sull’ali dorate.
Va’, ti posa sui clivi, sui colli,
ove olezzano tepide e molli
l’aure dolci del suolo natal!

Del Giordano le rive saluta,
di Sionne le torri atterrate.
O mia Patria, sì bella e perduta!
O remembranza sì cara e fatal!

Arpa d’or dei fatidici vati,
perché muta dal salice pendi?
Le memorie del petto riaccendi,
ci favella del tempo che fu!

O simile di Solima ai fati,
traggi un suono di crudo lamento;
o t’ispiri il Signore un concento
che ne infonda al patire virtù.
°°°°°
FLUGU PENSO
(el “Nabucco”)

Flugu penso per ora flugilo
kaj vi ŝvebu sur maro kaj tero
kie molas en dolĉa libero
nia kara patrujo en for’.

Kaj salutu Jordanon invitan
kaj Cionon en ĝia humilo.
Ho, la bela patrujo perdita
ho, malĝoja missorta memor’.

Ora harpo de sorto-poetoj
ne plu muta de arbo vi pendu
la memorojn la niajn defendu
kaj parolu pri inta la hor’.

Lau la diaj destino-dekretoj
vi eligu nun sonan lamenton.
Dio volu koncertan momenton
kuraĝige al nia dolor’.

Teksto de Temistocle Solera,
muziko de Giuseppe Verdi
Trad. Renato Corsetti (el “L’Esperanto” 2002/1)

°°°°°
EL “NABUCCO”
Teksto de Temistocle Solera, muziko de Giuseppe Verdi

Sur flugiloj el oro ekflugu pens’
kaj disterniĝu super montoj, valoj
kie milda kaj friska ekblovas
la zefiro dolĉa de l’ patroland’.

Tie sen ĉes’ murmuras riveroj
kaj sen halt’ kvazaŭ flustras mildan kanton
Tie ĉiam feliĉaj ni estis
ho karega, fatala rememor’.

Diru vi, ora harpo de sorto
kial muta vi pendas sur arbo?
Rememoroj vi veku en koroj
kaj parolu pri la pasintec’.

Malfeliĉo disŝiras la koroj
el la brust’ fontas ĉiam lamentoj.
Kaj apenaux briletas l’espero
ke post nokto venas tag’, hela tag’.

trad. de Giampaolo Bottoni

°°°°°

ĤORO DE LA HEBREAJ SKLAVOJ
Teksto de Temistocle Solera, muziko de Giuseppe Verdi

Flugu rapide, sopiroj de mia anim’,
flugu rapide, al monto kaj al valo,
kien aer’ estas freŝa kaj aromplena,
kien la lando de nia naskiĝ’ memoras nin.

Al la akvoj de Jordano portu salutojn,
al la forlasintaj sanktaj temploj de Ciono,
nia lando, kaj bela kaj aĉa,
niaj memoroj de ĝojego kaj ankaŭ rimors’!

Oraj harpoj profetaj nun diru al ni,
kial vi tiel sidas silente?
Denove kantu pri nia hejmlando bela,
denove kantu pri pasita jar’!

Ĉar ni trinkis el tas’ de afliktoj,
kaj forverŝis larmojn de la rimors’;
nin inspiru, Jehovo, kuraĝe,
por ke ni eterne eltenos ĝis la fin’.

Por ke ni eltenos – ĝis la fin’,
por ke ni eltenos – ĝis la fin’,
eltenos – ĝis la fin’.

trad. Vilĉjo (Bill) Walker

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *