Homoj

Leopold Sédar Senghor

La 9-a de oktobro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1906) de la franclingva senegala poeto kaj politikisto Léopold Sédar Senghor (1906-2001)

eo.wikipedia.org/wiki/L%C3%A9opold_S%C3%A9dar_Senghor
Deputito (1946) ce la Franca Nacia Asembleo, unua Prezidanto de sendependa Senegalio (de 1960 ĝis 1980: kun granda sentiveco, li demisiis por ebligi ŝanĝon post tiom multe da jaroj), magistro pri Beletro ĉe la Universitato “Sorbonne” (Sorbono) de Parizo, profesoro pri franca lingvo, konanto kaj apoganto de latino kaj de la Roma civilizo, unua afrikano membro de la “Académie française” (Franca Akademio), honora magistro (1987) pri Modernaj Lingvoj kaj Kulturoj ĉe la Universitato de Bolonjo.
Senghor estis unu el la kreintoj (kune kun la martinikano Aimé Césaire)
eo.wikipedia.org/wiki/Aim%C3%A9_C%C3%A9saire
de la kultura, literatura, arta kaj politika movado “Négritude” (Nigruleco)
eo.wikipedia.org/wiki/N%C3%A9gritude
kiu celis depostuli la dignon de la afrika kulturo, per ĝia remalkovro kaj valorigo, kaj ĝia sendpendiĝo disde la eŭropa kulturo, siatempe altrudita de la koloniintoj.
Tiu movado ne pledis por apartiĝo de la afrika kulturo, sed por rekono de la kontribuo, kiun Afriko havigis al la tutmonda civilizo, kaj por reciprokaj intersanĝoj inter la afrika kulturo kaj tiu eŭropa; sur la politika ebeno, Sengor (katoliko, en Lando 95% muzulmana) estis apoganto de humanisma kaj kristana socialismo, favoranto de la kunlaboro inter Senegalio kaj Okcidento (precipe Francio, tiom ke liaj kontraŭloj akuzis lin pri “favorado de franca novkoloniismo), kaj pli ĝenerale pledanto por universala humanismo, en la paco kaj en la libero.
Senghor estis nomumita honora civitano de Romo (li ŝatis ripeti kun fiereco la latinan frazon “Civis romanus sum” – Mi estas roma civitano): tute prave, ĉar – dum Italio forigadis latinon el la italaj mezgradaj lernejoj – Senghor enkondukis en la senegalajn lernejojn la devigan studon de latino (kaj tiun libervolan de la itala).
Kiam, en 1973, Prezidanto Senghor vizitis Italion, Radio Roma-Esperanto komentis tiel en sia elsendo de la 1-a de aprilo 1973:
>«Prezidanto Senghor vizitis Italujon precipe por firmigi la jam ekzistantajn rilatojn inter Senegalio kaj Italujo, ĉu en la ekonomia, ĉu en la kultura kampo. Oni devas memori, pri tio, ke Prezidanto Senghor, kiu estas valora poeto kaj kultura eminentulo, estas vaste konata en Italujo, precipe pro sia konvinkita subteno de la valoro de iu “negra civilizo”».
Mi transskribas (en la franca, kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto) spritan kaj pensigan poeziaĵon de Senghor.
Mi aldonas la francan poŝtmarkon de 2002, laŭ skizo de Marc Taraskoff (surbaze de foto de Mychèle Daniau), memore al Léopold Sédar Senghor.


À MON FRÈRE BLANC

Cher frère blanc,
quand je suis né, j’étais noir,
quand j’ai grandi, j’étais noir,
quand je suis au soleil, je suis noir,
quand je suis malade, je suis noir,
quand je mourrai, je serai noir.

Tandis que toi, homme blanc,
quand tu es né, tu étais rose,
quand tu as grandi, tu étais blanc,
quand tu vas au soleil, tu es rouge,
quand tu as froid, tu es bleu,
quand tu as peur, tu es vert,
quand tu es malade, tu es jaune,
quand tu mourras, tu seras gris.

Alors, de nous deux,
qui est l’homme de couleur?

Léopold Sédar Senghor

°°°°°

A MIO FRATELLO BIANCO

Caro fratello bianco,
quando sono nato, ero nero,
quando sono cresciuto, ero nero,
quando sto al sole, sono nero,
quando sono malato, sono nero,
quando io morirò, sarò nero.

Mentre tu, uomo bianco,
quando sei nato, eri rosa,
quando sei cresciuto, eri bianco,
quando vai al sole, sei rosso,
quando hai freddo, sei blu,
quando hai paura, sei verde,
quando sei malato, sei giallo,
quando morirai, sarai grigio.

Allora, di noi due,
chi è l’uomo di colore?

Léopold Sédar Senghor, trad. Antonio De Salvo

°°°°°

AL MIA BLANKA FRATO

Kara blanka frato,
kiam mi naskigis, mi estis nigra,
kiam mi grandigis, mi estis nigra,
kiam mi estas sub la suno, mi estas nigra,
kiam mi estas malsana, mi estas nigra,
kiam mi mortos, mi estos nigra.

Dum vi, blankulo,
kiam vi naskiĝis, vi estis rozkolora,
kiam vi grandiĝis, vi estis blanka,
kiam vi estas sub la suno, vi estas ruĝa,
kiam vi sentas malvarmon, vi estas blua,
kiam vi timas, vi estas verda,
kiam vi estas malsana, vi estas flava,
kiam vi mortos, vi estos griza.

Nu, el ni du,
kiu estas la kolorhaŭtulo?

Léopold Sédar Senghor, trad. Antonio De Salvo

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *