Homoj

Ernest Renan

La 2-a de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1892) de la franca verkisto, filologo, filozofo kaj historiisto Enest Renan (1823-1892)
eo.wikipedia.org/wiki/Ernest_Renan
fama pro:
– multaj verkoj pri historio de religioj, en la kadro de iu “Histoire des origines du christianisme” (Historio de la originoj de kristanismo), kies unua parto (“Vie de Jésus” – Vivo de Jesuo), havigis al li la meton je la Indekso de la libroj malpermesitaj de la katolika Eklezio, ĉar gi evoluigis la tezon pri la pure homa naturo de Jesuo Kristo;
– multaj verkoj pri semida filologio (Renan estis profesoro pri hebrea lingvo);
– la verko “Souvenirs d’enfance et de jeunesse” (Memoroj pri infanaĝo kaj junaĝo), kiu multe influis la modernan eŭropan literaturon;
– la ideo pri “nacio” (esprimita en prelego titolita “Qu’est-ce qu’une nation?”, Kio estas nacio?, la 11-a de marto 1882 en la pariza Universitato Sorbonne): ĝi ne baziĝu sur dinastio, raso, etna grupo (popolo), komuna lingvo, religio, teritorio, sed nur sur la komuneco de gloroj kaj foroferoj kaj sur la volo vivi kune. Tiu ideo plaĉis al la svisa esperantisto Edmond Privat (1889-1962)
eo.wikipedia.org/wiki/Edmond_Privat
kiu aplikis ĝin al la esperantistaro. Ĝi estis ankaŭ kundividita de la Esperanta Civito
www.esperantio.net/
En Esperanto aperis:
– “Vivo de Jesuo” (Vie de Jésus), trad. Emilo (Émile) Gasse, Havro (Le Havre) 1907
eo.wikipedia.org/wiki/Emile_Gasse
Recenzo en “Lingvo Internacia” 1907-12, p. 569 kaj “Brita Esperantisto” 1908-37, p. 9. Reklamo en “Lingvo Internacia”1908-3, kovrilpaĝo;
– Preĝo sur l’ Akropolo (Prière sur l’Acropole), trad. Victor Dufeutrel, “Lingvo Internacia” 1906-5, p.129-133.
Mi transskribas (kun traduko al la itala) artikolon aperintan en “Literatura Mondo” 1923-2, p. 39, kaj aldonas francan poŝtmarkon de 1973, laŭ skizo de Jacques Gauthier, pro la 150-a datreveno de la naskiĝo de Renan.


ERNESTO RENAN
La franca kulturmondo festos je la 27-a de februaro la centjaran datrevenon de la naskiĝo de Renan. Ĉi tiu festo estos ne nur la festo de l’ scienco, sed ankaŭ tiu de la arto. Apud la memorparolado, kiun Sir James Frazer, la verkinto de la potencaj volumoj de l’ “Golden Bough”, faros en la nomo de la ”scienco de la tuta mondo”, famaj artistoj de Parizo prezentos partojn el la verkoj de Renan. Ja Renan faris provojn ankaŭ en la filozofia dramo, kaj en la “Vivo de Jesuo” kaj aliaj sciencaj verkoj de Renan estas multaj paĝoj kiuj estas tre taŭgaj por la artista interpreto.
Renan estas unu el la grandaj majstroj de la franca lingvo, per sia plumo li sciis desegni kaj vidigi perfekte pejzaĝojn, revivigi aeron de malnovaj epokoj, pentri delikatajn portretojn, kaj li restis artisto ankaŭ en la priskribo de siaj sciencaj rezultatoj.
Kiel ajn oni pensas pri la rezultatoj de Renan, rigardante ilin el la vidpunkto de la teza religio, oni devas rekoni la allogan artecon, la revivigan forton en lia verkaro kaj tiun profundan konvinkigon, kies forto kuntrenas la scienculon kaj kvazaŭ devigas lin spiti kun mizero, kun malestimo de l’ samtempuloj, ĉar por li la rekonita vero estas pli kara ol la vivo. Kaj oni devas rekoni en liaj verkoj la bonan homon, ĉi tu boneco faris lin kapabla pentri tiel admirindan bildon pri la plejsupro de l’ tuta tera bono, pri Kristo la homo.
(“Literatura Mondo”1923-2, p. 39)

°°°°°
(traduzione)

ERNESTO RENAN
Il mondo culturale francese festeggerà il 27 febbraio il centenario della nascita di Renan. Questa festa non sarà soltanto la festa della scienza, ma anche quella dell’arte. Accanto al discorso commemorativo che Sir James Frazer, l’autore dei potenti volumi del “Golden Bough”, farà a nome della “scienza di tutto il mondo”, artisti famosi di Parigi presenteranno brani delle opere di Renan. Infatti Renan ha provato anche il dramma filosofico, e nella “Vita di Gesù” ed altre opere scientifiche di Renan ci sono molte pagine che sono adattissime per l’interpretazione artistica.
Renan è uno dei grandi maestri della lingua francese, con la sua penna ha saputo disegnare e far vedere perfettamente paesaggi, rievocare l’aria di epoche antiche, dipingere delicati ritratti, ed è rimasto artista anche nella descrizione di suoi risultati scientifici.
Qualunque cosa si pensi dei risultati di Renan, guardandoli dal punto di vista della religione dogmatica, si deve riconoscere l’arte attraente, la forza rievocativa nelle sue opere, e quella profonda convinzione, la cui forza coinvolge lo scienziato, e quasi lo costringe a infischiarsi della miseria, del disprezzo dei contemporanei, perché per lui il vero riconosciuto è più chiaro della vita. E si deve riconoscere nelle sue opere l’uomo buono, questa bontà lo ha reso capace di dipingere una così ammirevole immagine del culmine di tutto il bene terreno, di Cristo uomo.
(“Literatura Mondo”1923-2, p. 39)
The Golden Bough:
en.wikipedia.org/wiki/The_Golden_Bough
it.wikipedia.org/wiki/Il_ramo_d%27oro

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *