Homoj

Udo Jürgen

La 30-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1934) de la aŭstra kantisto, muzikisto kaj aktoro Udo Jürgen Bockelmann, konata kiel Udo Jürgens (1934-2014)
eo.wikipedia.org/wiki/Udo_J%C3%BCrgens
Tre populara en la germanlingvaj landoj (Aŭstrio, Germanio, Svislando), li estis konata kaj ŝatata ankaŭ aliloke (inkluzive de Italio), jen pro siaj interpretoj en la germana kaj en aliaj lingvoj, jen ĉar multaj liaj kanzonoj, tradukitaj al la angla, estis kantitaj de famaj artistoj (interalie: Shirley Bassey, Sammy Davis Jr., Bing Crosby).
Jürgens reprezentis trifoje Aŭstrion en la “Eurovision Song Contest” (Eŭrovida Kantokonkurso), gajnante en la eldono de 1966; en Italio, li partoprenis dufoje la Festivalon de Sanremo, en 1965 kaj en 1968.
Multaj liaj kanzonoj alfrontis sociajn temojn: konsumismo, malpuriĝo de la medio, vetarmado, misuzo de drogoj, integriĝo de fremduloj.
Ĉirkaŭ 1970, Ludwig Pickel
eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Pickel
lanĉis la projekton, ke Udo Jürgens surdiskigu du kanzonojn en Esperanto, “Mi kredas” (Ich glaube) kaj “Mi trovas vorton ne…”, tradukitajn de Joachim Giessner.
eo.wikipedia.org/wiki/Joachim_Gie%C3%9Fner
Estis eldonita mendilo, kiu havis sur la kovrilo la foton de Udo Jürgens kaj lian saluton en Esperanto: “Mi deziras al Esperanto multe da sukceso, via Udo Jürgens”.
Parolis pri tio, interalie, la “Germana Esperanto-Revuo” 1971-3, p. 30, kaj Radio Roma-Esperanto en la dissendo de la 23-a de majo 1971.
Bedaŭrinde, tamen, la projekto ne estis realigita, ĉar oni ne atingis la minimuman nombron de 2.000 mendoj; ne mirige, ĉar la reklamo de la iniciato ne estis adekvata (ekzemple, la itala revuo “L’Esperanto” ne menciis ĝin).
Mi transkribas la tekston de la radia dissendo, (kun traduko al la itala), kaj aldonas:
– la kovrilon de la mendilo;
– la aŭstran poŝtmarkon de 2014 memore al Udo Jürgens.


Segue traduzione in italiano

RADIO ROMA – ESPERANTO, 23.5.1971
KURIERO DE ESPERANTO
LASTAJ EVOLUOJ DE LA AFERO “UDO JÜRGENS”.
Eldonejo Ludwig Pickel, el Nürnberg, ĵus aperigis mendilojn por la baldaŭ aperonta esperanto-disko de konata kantisto Udo Jürgens. La mendilo prezentas bildon de Jürgens kun la esperanto-teksto “mi deziras al Esperanto multe da sukceso, via Udo Jŭrgens”.
Dum ĉi tiuj tagoj okazas la surdiskigo de la du elektitaj kantoj en Esperanto, nome “Mi kredas” kaj “Mi trovas vorton ne…”, ambaŭ tradukitaj el la germana de Joachim Giessner.

°°°°°
(traduzione)
RADIO ROMA – ESPERANTO, 23.5.1971
CORRIERE DELL’ESPERANTO
ULTIMI SVILUPPI DELLA QUESTIONE “UDO JÜRGENS”.
L’Editrice Ludwig Pickel di Norimberga ha appena pubblicato una scheda di prenotazione per il disco di prossima uscita in Esperanto del noto cantante Udo Jürgens. La scheda presenta un’immagine di Jürgens con il testo in Esperanto “mi deziras al Esperanto multe da sukceso, via Udo Jŭrgens” (auguro all’Esperanto molto successo, vostro Udo Jŭrgens).
In questi giorni ha luogo l’incisione di due scelte canzoni in Esperanto, cioè “Mi kredas” kaj “Mi trovas vorton ne…”, entrambe tradotte dal tedesco da Joachim Giessner.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *