Homoj

Paŭlo la 6-a

La katolika Eklezio kaj tiu ortodoksa kutimas festi Sanktul(in)on en la tago de lia/ ŝia morto, kiu por kredanto estas la tago de vera naskiĝo (al nova vivo).

            Ĝis antaŭ nelonge, oni faris nur du esceptojn: por Maria (kiun oni festas la 8-an de septembro je naskiĝo, kaj la 15-an de aŭgusto je Ĉielenpreno – aŭ Endormiĝo por la ortodoksuloj); kaj por Johano la Baptisto (kiun oni festas la 24-an de junio je naskiĝo, kaj la 29-an de aŭgusto je morto per senkapigo).

            Sed nun estas formiĝanta alia kutimo: la liturgiaj festotagoj de kelkaj modernaj Papoj deklaritaj Sanktaj estis fiksitaj je alia tago ol tiu de la morto:

            – Pio la 10-a: mortis la 20-an de aŭgusto, festotago la 21-a de aŭgusto;

            – Johano la 23-a: mortis la 3-an de junio, festotago la 11-an de oktobro;

– Johano Paŭlo la 2-a: mortis la 2-an de aprilo, festotago la 22-an de oktobro.

            Hodiaŭ, la 26-an de septembro 2018, prezentiĝas unikajo: la dato de la liturgia memorigo de Sankta Papo Paŭlo la 6-a (Giovanni Battista Montini) (1897-1978)

eo.wikipedia.org/wiki/Pa%C5%ADlo_la_6-a

estos fiksita je la 26-a de septembro, datreveno de lia surtera naskiĝo; sed la sanktulproklamo okazos nur la venontan 14-an de oktobro 2018, do hodiaŭ li formale ankoraŭ ne estas deklarita “Sanktulo”, kaj ne estus festenda kiel tia; ne havas problemojn la fideluloj de la Diocezo de Milano, kiuj pro malnovega tradicio havas propran riton (“Ambrozanan”) kaj propran liurgian kalendaron, kaj festos la Sanktulon la 30-an de majo, en la datreveno de lia unua Meso en 1920.

            Paŭlo la 6-a estis longatempe, kaj iamaniere estas ankoraŭ nun, Papo forgesita kaj nekomprenita, brulstampita kiel malfortika, nerezoluta, problemeca, nesocietema, ne sampaŝa kun la tempoj; kontraŭe, la katolika Eklezio ŝuldas ĝuste al li la reforman sezonon, kiun ni travivas nun. Estis li tiu, kiu, fermante la Duan Vatikanan Ekumenan Koncilion, petdeziris Eklezion «samarianan», «servantinon de la homaro», pli eman al «kuraĝigantaj rimedoj» ol al «deprimaj diagnozoj», al «mesaĝoj de konfido» pli ol al «mornaj aŭguroj».

            Malfeliĉe por li, Paŭlo la 6-a estis dispremita de du grandaj personecoj: Johano la 23-a Roncalli (la “bona Papo”) antaŭ li, kaj Johano Paŭlo la 2-a Wojtyla (la “granda komunikanto”) post li.

            Alia malfeliĉo por li estas la fakto, ke Paŭlo la 6-a kuraĝis paroli malkaŝe (tute alie ol “malfortike” kaj “nerezolute”!) pri la sociaj malegalecoj, tre pli frue ol la maldekstraj sesdekokaj movadoj: datiĝas de la 26-a de marto 1967, antaŭ pli ol duonjarcento, la aktualega encikliko “Populorum progressio” (La progreso de la popoloj), per kiu li denuncis «la skandalon de okulfrapaj malegalecoj», aldonante akravide: «La popoloj de malsato alpremas hodiaŭ en drama maniero la popolojn de abundego», kaj ne interveni signifos alfronti «la koleron de la malriĉuloj». Sed oni preferis ignori tion kaj silentigi sian konsciencon.

            Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj pli ĝenerale al la vastega tiutema esearo; koncerne la tekstojn en Esperanto, mi mencias la multenombrajn artikolojn en “Espero katolika”, aparte tiujn rete alireblajn ĉe www.esperokatolika.org/ ekzemple:

www.esperokatolika.org/ek19661970/ek1966_10.htm#1

www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1977_08.htm#7

www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1977_08.htm#2

www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1978_09.htm#1

www.ikue.org/papoj/paulovi/testamento.html

www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1979_1011.htm#9

Pri la rilatoj inter Paŭlo la 6-a kaj Esperanto, mi aparte memorigas:

– kiel Ĉefepiskopo de Milano, Giovanni Battista Montini plurfoje kuraĝigis, vorte kaj konkrete, la agadon de la milana esperantista pastro Ferdinando Longoni

eo.wikipedia.org/wiki/Ferdinando_Longoni

– la 19-an de majo 1964, Paŭlo la 6-a Paolo akceptis en privata aŭdienco reprezentantaron de IKUE (Internacia katolika Unuiĝo esperantista):

www.esperokatolika.org/ek19611965/ek1964_06.htm#3

la Prezidanton Pastron Alfons Beckers

eo.wikipedia.org/wiki/Alfons_Beckers

la Vicprezidanton Pastron Ferdinando Longoni

la kasistinon Elza Champy

www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1984_05.htm#22

la dominikanan Patron Giacinto Jacobitti

eo.wikipedia.org/wiki/Giacinto_Jacobitti

            Profesorinon Adelaide Antonelli Kohler

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/01/06/sermone-delle-nazioni/

            Profesorinon Rosa Maudente

www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1984_0102.htm#6

kaj ŝian fratinon.

Laŭ la atestoj de la ĉeestintoj

www.facebook.com/263471327120529/photos/historia-angulo-de-ikuenia-fervora-bolonja-cecr-anino-prof-ino-maudente-raportas/821122414688748/

la Papo tre interesiĝis pri la katolika esperantista movado, rekonis la neceson kaj la utilon de Esperanto, diris ke li apogos lingvon kiu ebligas la interkompreniĝon de la popoloj, akcelante harmonion kaj pacon; li ankaŭ rekonis, ke en epoko de ekumena movado Esperanto povas esti tre utila al la Eklezio;

– la 21-an de aprilo 1966, Paŭlo la 6-a rajtigis la unuan tekston por la celebrado de la Meso en Esperanto; sekvis multaj aliaj uuopaj rajtigoj;

– la Encikliko de Paŭlo la 6-a “Populorum progressio” (La progreso de la popoloj) de la 26-a de marto 1967 estis tradukita al Esperanto, kaj publikigita libroforme kaj en “Espero katolika” 1967-7/8

www.ikue.org/papoj/paulovi/1967/enciklikopp.html

– okaze de la 36-a Internacia Kongreso de la katolikaj esperantistoj en Romo (aŭgusto 1975), estis permesite al la Helpa Episkopo de Varsovio (Pollando), Władysław Miziołek

eo.wikipedia.org/wiki/W%C5%82adys%C5%82aw_Mizio%C5%82ek

celebri Mesojn en Esperanto por la kongresanoj en la ĉefaj romaj Bazilikoj, inkluzive de Sankta Petro;

– la 13-an de aŭgusto 1975, dum la ĝenerala aŭdienco en placo Sankta Petro en la kadro de la Sankta Jaro, Paŭlo la 6-a adresis (en itala lingvo) varman saluton al la partoprenantoj en la 36-a Internacia Kongreso de la katolikaj esperantistoj. Kiel raportite de la vatikana gazeto “L’Osservatore romano” de la 15-a de aŭgusto 1975, la Papo diris (sekvas traduko):

“Un altro gruppo internazionale che saluteremo presto con una parola speciale è quello dei partecipanti al Congresso internazionale degli esperantisti cattolici. Vedete, hanno la bandiera verde, che è simbolo di speranza, sono gli esperantisti…

… Non vogliamo concludere questa parte dell’udienza senza rivolgere il nostro saluto e il nostro augurio ai partecipanti al 36° Congresso Internazionale dei Cattolici esperantisti. Ai vostri particolari interessi culturali avete inteso aggiungere una nota squisitamente religioso, inserendovi nello spirito del Giubileo, che a tutti gli uomini di buona volontà parla di rinnovamento, conversione, ritrovato contatto con Dio che ama e perdona. Questo spirito vi guidi nella promozione della fratellanza e della comprensione tra i diversi popoli di lingue differenti, che vi sforzare di favorire secondo il programma che vi distingue; ecco il nostro sincero augurio, che avvaloriamo con la nostra Benedizione Apostolica, pegno dei doni del Signore”;

(traduko):

“Alia internacia grupo kiun ni salutos baldaŭ per aparta parolo estas tiu de la partoprenantoj en la internacia Kongreso de la katolikaj esperantistoj. Vidu, ili havas la verdan flagon, kiu estas simbolo de espero, ili estas la esperantistoj.”

….Ni ne volas fini ĉi tiun parton de la aŭdienco sen adresi nian saluton kaj nian bondeziron al la partoprenantoj en la 36-a internacia kongreso de la katolikaj esperantistoj. Al viaj apartaj kulturaj celoj vi volis aldoni noton delikatege religian eniĝante en la spiriton de la jubileo kiu al ĉiuj bonavolaj homoj parolas pri renoviĝo, pri konvertiĝo, pri retrovita kontakto kun Dio, kiu amas kaj pardonas. Ĉi tiu spirito gvidu vin en la instigo al frateco kaj interkompreniĝo inter la diversaj popoloj el malsamaj lingvoj, kiujn vi klopodas favori laŭ la programo kiu vin distingas. Tio estas nia sincera bondeziro, kiun ni plivalorigas per nia apostola beno, favoranta la donacojn de la Sinjoro”;

– laŭ rekomendo de la tiama katolika Ĉefepiskopo de Ateno (Greklando) Nikolaos Foskolos (Νικόλαος Φώσκολος)

en.wikipedia.org/wiki/Nikolaos_Foskolos

dum la papado de Paŭlo la 6-a, en la nokto inter la 17-a kaj la 18-a de aprilo 1976 komencigis la elsendoj en Esperanto de Vatikana Radio,

www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1976_06.htm#10

kiuj daŭras seninterrompe de tiam

www.radiovaticana.va/esp/

– okaze de la 37-a internacia Kongreso de la katolikaj esperantistoj (Ĉenstoĥovo, Pollando, 1977), Paŭlo la 6-a (laŭ rekomendo de la slovaka Episkopo Pavol Hnilica it.wikipedia.org/wiki/Pavol_Hnilica

tiam en ekzilo en Romo) rajtigis la tiaman Metropoliton de Krakovo, Karol Wojtyła, celebri la Meson en Esperanto, superante la portempan haltigon de la antaŭaj rajtigoj, deciditan de la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto.

            Mi aldonas:

            – la leteron de la 26-a de aprilo 1966, per kiu Mons. Annibale Bugnini komunikis la unua rajtigon al la uzo de Esperanto en la katolika liturgio, laŭ peto de la Episkopo de Salcburgo (Aŭstrio) Eduard Macheiner

eo.wikipedia.org/wiki/Eduard_Macheiner

– la foton de la aŭdienco de la 19-a de majo 1966;

– la telegramon en latino de Kardinalo Jean-Marie Villot, kiu komunikis al Karol Wojtyła la papan rajtigon je la celebrado en Esperanto dum la Kongreso de Ĉenstoĥovo (en kiu, tamen, lastmomente Wojtyła ne povis partopreni; la Meso estis kuncelebrita de aliaj).

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *