Homoj

Valentin Bulgakov

La 22-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1966) de la rusa pacifisto kaj verkisto Valentin Fëdorovič Bulgakov (1886-1966)

it.wikipedia.org/wiki/Valentin_Bulgakov

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),

fama ĉar li estis privata sekretario de Lev Tolstoj (1828-1910)

eo.wikipedia.org/wiki/Lev_Tolstoj

en 1910 (lasta vivojaro de la granda pensulo kaj verkisto).

Li rakontis tiun sperton en la libro “Lev Tolstoj v posliednii god ego zhizni” (Lev Tolstoj en la lasta jaro de sia vivo).

Radikala pacifisto laŭ kristana inspiro, li havis la nekutiman sorton esti enkarcerigita jen de la cara reĝimo jen de tiu soveta; li estis ankaŭ en nazia koncentrejo.

Li mortis en 1966 en Jasnaja Poljana, kie en la lastaj dudek vivojaroj li prizorgis la muzeon dediĉitan al Tolstoj.

Estas eble (sed mankas pruvoj), ke, kiel privata sekretario komisiita interalie pri la prizorgo de la korespondado, ankaŭ Bulgakov havis kontaktojn kun Esperanto, samkiel la antaŭa sekretario Victor Lebrun

eo.wikipedia.org/wiki/Victor_Lebrun

Mi aldonas foton de 1910 kun Bulgakov kaj Tolstoj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *