Sen kategorio

Giuseppe Zoppi

La 18-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1952) de la itallingva svisa poeto, verkisto kaj literatura kritikisto Giuseppe Zoppi (1896-1952)

de.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Zoppi

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).

Profesoro (ekde 1931) pri itala lingvo kaj literaturo ĉe la Federacia Politekniko (ETH) de Zuriko, sur la katedro kiu estis de Francesco De Sanctis

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/03/28/francesco-de-sanctis/

li konigis en Svislando la trezorojn de la itala literaturo; aliflanke, kiel vera kultura peranto, per siaj tradukoj li konigis, al la italoj kaj en la itallingva Svislando, svisajn aŭtorojn laŭ franca lingvo (ekzemple, Charles-Ferdinand Ramuz, 1878-1947

eo.wikipedia.org/wiki/Charles-Ferdinand_Ramuz )

kaj laŭ germana lingvo (ekzemple, Conrad Ferdinand Meyer, 1825 -1898

eo.wikipedia.org/wiki/Conrad_Ferdinand_Meyer

kaj Gottfried Keller (1819-1890)

eo.wikipedia.org/wiki/Gottfried_Keller )

Inter la du mondmilitoj, Zoppi ĝuis en Svislando ioman konatecon, ankaŭ ĉar liaj verkoj estis publikigitaj en la lernejaj antologioj, danke al la klara stilo, al la allogaj priskriboj de la pejzaĝo kaj al foresto de socia engaĝiteco. Tiuj samaj karakterizoj (aparte, iu sukerdolĉa vido de la vivo) poste, en la mondo de la konsumisma civilizo, velkigis la aprezon de la publiko; nuntempe, tamen, okazas revalorigo, sampaŝe kun la remalkovro de la kamparana civilizo.

Ekzistas la traduko al Esperanto de ĉi tiuj eroj de Giuseppe Zoppi:

– “La letteratura della Svizzera di lingua italiana” (La literaturo de itallingva Svislando”, Svisa Antologio, 1939;

– “Leggenda del pastore”, el “Il libro dell’alpe”- (Legendo de paŝtisto, el La libro de l’ alpo), Svisa Antologio, 1939;

“Notte dolce” (Dolĉa nokto), trad. Kálmán Kalocsay, Svisa Antologio, 1939; Tutmonda sonoro, 1981, p. 537;

“Gabbiani” (Mevoj), trad. Kálmán Kalocsay, Svisa Antologio, 1939; Literatura Mondo 1947-1/2, p. 27; Tutmonda sonoro, 1981, p. 538;

“Per la morte della madre” (Pri l’ morto de l’ patrino), trad. Kálmán Kalocsay, Svisa Antologio, 1939; Tutmonda sonoro, 1981, p. 538-539;

Il frutto spinoso” (La dornfrukto), trad. Kálmán Kalocsay, Svisa Antologio, 1939; Tutmonda sonoro, 1981, p. 539-540.

Mi transskribas, en la Esperanta versio, “Mevoj” (Gabbiani), kaj aldonas la bildon de la kovrilo de la “Svisa Antologio”, zorge de Arthur Baur, 1939.


MEVOJ

 

Halti, lacega, meze de la ponto

de l’ fremda urb’, demandi per okuloj

al la river’, transsalti al la krio

kaj raspa flugo de la bankaj mevoj.

 

Ĝoj’ de flugiloj inter domoj pezaj!

Miro de ondoj, mir’ de horizontoj.

Susur’ de spacoj kaj trapas’ de ventoj.

Descendis teren la ĉiel’ vortice.

 

Giuseppe Zoppi, trad. Kálmán Kalocsay

Svisa Antologio, 1939

Literatura Mondo, 1947-1/2, p. 27

Tutmonda sonoro, 1981, p. 538

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *