Homoj

Rudolf Carnap

La 14-a de septembro estas la datreveno de la morto (nel 1970) de la germana filozofo, civitanigita usonano, Rudolf Carnap (1891-1970)

eo.wikipedia.org/wiki/Rudolf_Carnap

unu el la plej gravaj elstaruloj de filozofio de logiko kaj de filozofio de sciencoj de la 20-a jarcento (aparte: teorio de kono; logiko kaj filozofio de lingvaĵo); fundamenta, pri tio, lia verko de 1934 “Logische Syntax der Sprache” (Logika sintakso de lingvo).

Privata docento ĉe la Universitato de Vieno, poste Profesoro (1931-1935) pri Naturfilozofio ĉe la germanlingva Universitato de Prago, en 1936 li migris al Usono por eskapi el la naziaj persekutoj, facile antaŭvideblaj pro liaj socialistaj kaj pacifistaj pozicioj; li instruis filozofion (1936-1952) ĉe la Universitato de Ĉikago (evoluigante demandojn pri semantiko kaj pri teorio de probablecoj, kaj metante la bazojn de la teorio de eblaj mondoj); li estis ĉe la Universitato de Princetono de 1952 ĝis 1954; ĉe la Universitato de Kalifornio (Los-Anĝeleso) ekde 1954.

Kuriozaĵo: forkurinte el Germanio pro siaj maldekstraj ideoj, Carnap spertis similajn malfacilaĵojn ankaŭ en Usono, kiam, en 1953, li devis rifuzi la nomumon ĉe la Universitato de Kalifornio por ne subskribi la ĵuron de fideleco en la erao de la tiel dirita Makartiismo

eo.wikipedia.org/wiki/

Carnap lernis Esperanton kiam li havis 14 jarojn; li partoprenis en
la Universalaj Kongresoj de 1908 (Dresdeno), 1922 (Helsingfors/
Helsinki), Vieno (1924) kaj Ĝenevo (1925); uzis praktike la lingvon;
eldiris tre pozitivan juĝon pri la lingvo kaj pri la spirito de humaneco
de ĝiaj adeptoj.

Mi transskribas kelkajn pecojn el lia “Intelekta Aŭtobiografio” (Carnap, Rudolf.“Intellectual Autobiography”, en: The Philosophy of Rudolf Carnap, eld. Paul Arthur Schilpp (La Salle, IL: Open Court, 1963; 3-84), Section 11, Language Planning, pp. 67-71. Esperanto translation by R. Dumain. (Sekcio 11, “Lingvoplanado” de “Intelekta Aŭtobiografio” de Rudolf Carnap en La Filozofio de Rudolf Carnap [Karnap]. Tradukis Ralph Dumain):

www.autodidactproject.org/other/carnap2.html

“Proksimume 14-jar-aĝe mi hazarde trovis broŝuron La Mondlingvo Esperanto. Min tuj fascinis la regulareco kaj inĝenia konstruo de la lingvo, kaj mi avide lernis ĝin. Kiam post kelkaj jaroj mi partoprenis internacian Esperanto-kongreson, estis kvazaŭ miraklo la facileco kun kio mi komprenis la prelegojn kaj diskutojn en grandaj publikaj kunsidoj kaj poste interparolis private kun homoj el multaj aliaj landoj, dum ke mi ne kapablis konversacii en tiuj fremdaj lingvoj kiujn mi studis lerneje dum multaj jaroj. Unu kulminpunkto de la kongreso estis prezento de Iphigenie de Goethe en Esperanto-traduko. Estis emociiga kaj edifa sperto aŭskulti ĉi tiun dramon, kiun inspiris idealo de unu homaro, esprimita per nova komunikilo kiu ebligis je miloj da spektantoj el multaj landoj ĝin kompreni kaj spirite unuiĝi.

Post la unua mondmilito, mi kaptis okazojn observi la praktikadon de Esperanto. Mia plej ampleksa sperto estis en 1922, en ligo kun la Esperanto-Kongreso en Helsingfors, Finnlando. Tie mi konatiĝis kun bulgara studento; dum kvar semajnoj ni estis preskaŭ konstante kunaj kaj fariĝis varmaj amikoj. Post la kongreso ni veturis kaj piedvagis tra Finnlando kaj la novaj baltaj respublikoj Estonio, Latvio, kaj Litovio. Ni tranoktis ĉe gastamaj Esperantistoj kaj kontaktiĝis kun multaj homoj en tiuj landoj. Ni diskutis ĉiajn problemojn en publika kaj persona vivo, ĉiam, kompreneble, en Esperanto. Por ni ĉi tiu lingvo ne estis sistemo de reguloj sed simple vivanta lingvo. Post ĉi tiaj spertoj, mi ne povas akcepti la malseriozajn argumentojn de tiuj kiuj asertas ke internacia helplingvo eble taŭgus por komercaj aferoj kaj eble naturscienco sed ne povus funkcii kiel adekvata komunikilo en personaj aferoj, por diskutoj en la sociaj kaj homaj sciencoj, des pli ne por fikcio aŭ dramo. Mi trovis ke mankas je tiuj, kiuj tiel asertas, praktika sperto de tia lingvo”.

 

Mi aldonas foton de la filozofo.

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *