Homoj

Michel de Montaigne

La 13-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1592) de la franca filozofo, verkisto kaj politikisto Michel Eyquem de Montaigne, simple konata kiel Michel de Montaigne (1533-1592)

eo.wikipedia.org/wiki/Michel_de_Montaigne

fama precipe pro tri volumoj da “Essais” (Eseoj), enhavantaj liajn filozofiajn meditojn pri la homa animo kaj kontraŭ ĉia dogmemo, egale ĉu ĝi estas religia aŭ ligita kun la tromemfido pri la absoluta valoro de racio, kun vidmaniero, stoika, skeptika kaj relativisma, kiu havigis al li la meton en la Indekson de la libroj malpermesitaj de la katolika Eklezio de 1676 ĝis 1966.

De junio al 1580 ĝis novembro 1581 Montaigne vojaĝis tra Francio,  Svislando, Germanio kaj Italio, kie li verkis la Journal de voyage en Italie” (Ĵurnalo de Vojaĝo en Italio), publikigitan postmorte en 1774, parte redaktitan en itala lingvo (Montaigne konis perfekte grekan, latinan kaj italan; aparte, li legis en la originala lingvo Plutarkon, Senekon, Franciskon Petrarkon, Nikolaon Makjavelon, FranciskoGuicciardini, Ludovikon Ariosto, Torkvaton Tasso).

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj transskribas, kun traduko al la itala, la komencan pecon de la elsendo de Radio Roma-Esperanto de la 25-a de julio 1971, dediĉita al la famaj vizitintoj de Italio dum pasintaj jarcentoj; mi ankaŭ transskribas tri citaĵojn el Montaigne, en la franca, en la itala, kaj en la versio al Esperanto aperinta en kelkaj revuoj.

Mi aldonas la francan poŝtmarkon de 1943, laŭ skizo de Gabriel-Antoine Barlanguecon, pro la 350-a datreveno de la morto de Montaigne.


Segue traduzione in italiano

 

RADIO ROMA – ESPERANTO, 25.7.1971

FAMAJ VIZITINTOJ DE ITALUJO DUM PASINTAJ JARCENTOJ

 

La unua eksterlandano, kiu venis serĉi ion en Italujo, estis, kiel konate, Eneo, fuĝinte el Trojo. Sed ni ne serĉos la kialojn, kiuj puŝis ĉi tien amasojn da invadistoj kaj liberigantoj, poetoj, reĝoj, pentristoj, aventuristoj, pastroj, komercistoj. Ne multe interesas nin tiuj kialoj, ĝenerale tute hazardaj; kontraŭe, ni parolas pri tiu sezono de la eŭropa kulturo, dum kiu vojaĝo al Italujo fariĝis unika spirita aventuro, morala devo por ĉiu homo havanta sentemon kaj bonguston.

Temas pri tiu epoko de vojaĝantaj artistoj kaj verkistoj, kies plej perfekta reprezentanto estas la arkeologo Johann Joachim Winckelmann; epoko, dum kiu naskiĝas la sento de Italujo konsiderata kiel “la vera patrolando”, inspiranta superajn anim-statojn.

Certe, ankaŭ pli frue ol 1750-a oni veturis al Italujo, sed nur pro deziro de erudicio, por vidi surloke la klasikajn monumentojn, kiujn oni jam konis el la libroj. Ekzemple, apartenas al tiu kategorio de erudiciuloj Michel de Montaigne, kiu lasis al ni detalajn kaj inteligentajn priskribojn de sagaca observanto, sed kies vojaĝrakonto limiĝas, esence, al longa aro da anekdotoj pri la politika kaj aristokrata vivo, kun intervalo de longaj listoj de viditaj antikvaĵoj, tute ŝablone prijuĝitaj. Nur pli poste vekiĝis tiu sentemo, kiu alvokas personajn spertojn, kaj igas vojaĝon parto de propra vivo, kiu renovigas, pliriĉigas, pliintensigas ekziston.

 

°°°°°

 

RADIO ROMA – ESPERANTO, 25.7.1971

FAMOSI VISITATORI D’ITALIA NEI SECOLI PASSATI

Il primo forestiero che venne a cercare qualcosa in Italia fu, com’è noto, Enea, profugo da Troia. Ma noi non cercheremo i motivi che hanno spinto qui folle di invasori e liberatori, poeti, re, pittori, avventurieri, sacerdoti, commercianti. Non ci interessano molto quei motivi, in genere del tutto casuali; invece, parliamo di quella stagione della cultura europea in cui il viaggio in Italia diventò un’avventura spirituale unica, un dovere morale per chiunque avesse sensibilità e buon gusto.

Si tratta di quell’epoca di artisti e scrittori viaggiatori, il cui perfetto rappresentante è l’archeologo Johann Joachim Winckelmann; un’epoca in cui nasce il sentimento di un’Italia considerata come “la vera patria”, che ispira sublimi stati d’animo.

Certo, anche prima del 1750 si viaggiava in Italia, ma solo per desiderio di erudizione, per vedere sul posto i monumenti classici che già si conoscevano dai libri. Ad esempio, appartiene a questa categoria di eruditi Michel de Montaigne, che ci ha lasciato dettagliate e intelligenti descrizioni di un sagace osservatore, ma il cui racconto di viaggio si limita, in sostanza, a una lunga serie di aneddoti sulla vita politica e aristocratica, con l’intervallo di lunghi elenchi di antichità viste, giudicate in modo del tutto stereotipato. Solo in seguito si destò quella sensibilità che invoca esperienze personali, che rende il viaggio parte della propria vita, che rinnova, arricchisce, intensifica l’esistenza.

°°°°°

La vieillesse nous attache plus de rides en l’esprit qu’au visage (Montaigne, Essais, III, 29)

La vecchiaia ci fa più rughe nello spirito che sul viso.

Maljunaĝo faras pli da faltoj en la spirito ol sur la vizaĝo (“Espero Katolika” 1985-6)

www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_06.htm#9

 

°°°°°

La vraie liberté est pouvoir toute chose sur soi (Montaigne, Essais, III, 12).

La vera libertà è avere il pieno dominio di se stessi.

Vera libereco estas tuta regpovo super si mem (“Espero Katolika” 1991-2/3)

www.esperokatolika.org/ek19911995/ek1991_0203.htm#15

 

°°°°°

Il n’est pas un homme de bien qui, s’il mettait à l’épreuve des lois toutes ses actions et pensées, n’eût merité d’être pendu dix fois au cours de sa vie (Montaigne, “Essais”, III, 141)

Non c’è un uomo perbene che, se mettesse alla prova delle leggi tutte le sue azioni e tutti i suoi pensieri, non avrebbe meritato di essere impiccato dieci volte nel corso della sua vita.

Ankaŭ la plej honesta homo, precize esplorinte laŭ la leĝoj siajn agojn kaj pensojn, trovos, ke li en sia vivo minimume dekfoje meritis esti pendigata (“Literatura Mondo” 1932-6, p. 133)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *