Objektoj

Karuselo de l’Saraceno

La antaŭlastan sabaton de junio kaj la unuan dimanĉon de septembro (ĉi-jare, la unua dimanĉo de septembro estas ĝuste hodiaŭ la 2-a de septembro 2018) okazas en Arezzo/ Areco (Toskanio, centra Italio), en la “Piazza Grande” (Granda Placo), la tradicia “Giostra del Saracino” (Turniro aŭ Karuselo de l’ Saraceno)

it.wikipedia.org/wiki/Giostra_del_Saracino_(Arezzo)

www.ilturista.info/blog/12261-La_Giostra_del_Saracino_ad_Arezzo/

je mezepoka deveno; parolas pri ĝi jam Dante Alighieri en la “Dia Komedio” (Infero 22, 1-9):

 

Io vidi già cavalier muover campo,

   e cominciar stormo a far lor mostra,

   e tal volta partir per loro scampo;

 

corridor vidi per la terra vostra,

   o Aretini, e vidi gir gualdane,

   fedir torneamenti e correr giostra;

 

quando con trombe, e quando con campane,

   con tamburi e con cenni di castella,

   e con cose nostrali e con istrane.

 

°°°

Mi vidis jam rajdantojn militiri,

kaj eki sturmon, kaj paradon fari,

forkuri iafoje por sin savi;

 

vian kamparon per diskur’ invadi,

ho Areccanoj; rotojn kaj turnirojn,

interbatalojn, kaj vetkurojn ankaŭ;

 

jen kun trumpetoj, jen kun sonoriloj,

kun tamburoj kaj signoj de kasteloj,

kaj kun soniloj hejmaj kaj fremdlandaj.

 

(trad. Giovanni Peterlongo)

 

°°°

Vidis mi skadrojn el tendar’ ekiri,

komenci sturmon, fari rajdparadon,

kaj por rifuĝo kure sin retiri,

 

sur via ter’ mi vidis la invadon,

Arezzo, vidis trupojn de gveriloj

fari turnirojn, kuri lancrompadon,

 

laŭ signo de trumpetoj, sonoriloj,

tamburoj, fajroj sur la citadelo,

laŭ iloj de enlanda, fremda stiloj.

 

(trad. Kálmán Kalocsay)

 

°°°

Mi vidis skadrojn rajdi al batalo,

eksturmi, en parado kundefili,

foje sinsave fuĝi post disfalo;

 

en via lando en esploro iri,

ho arezzanoj, predi en diskuro

kaj lukte karuseli aŭ turniri;

 

je sono de trumpeto, de tamburo,

de sonorilo, de ali’ konata

aŭ ne, je signo el kastela muro.

 

(trad. Enrico Dondi)

 

Partoprenas en la Karuselo la kvar kvartaloj de la urbo: Porta Santo Spirito(Pordo Sankta Spirito), Porta Crucifera (Pordo Kruchava), Porta del Foro (Pordo de l’ Forumo) kaj Porta Sant’Andrea (Pordo Sankta Andreo).

La Karuselo estas antaŭita de parado de la flagosvingistoj je la ritmo de klarionoj (trumpetoj) kaj tamburoj, de historia irantaro kun pli ol 300 figurantoj en kostumo, kaj de la ĵeto de sagoj al la ĉielo fare de la arbalestistoj.

La propre dirita Karuselo konsistas en ekzerco de lerteco kaj kuraĝo, kune kun dozo da bonŝanco: la rajdanto devas trafi per lanco la ŝildon de manekeno, kiu reprezentas “Saracenon en la senco “nekristana ekzota persono” (ĝi estas nomata “Buratto” aŭ “Re delle Indie”/ Reĝo de Hindioj), igante ĝin pivoti sur si mem; sed li devas eviti esti siavice trafata de la skurĝilo provizita per lignaj buloj, kiun la manekeno havas en sia dekstra mano, kaj kiu aŭtomate aktiviĝas kiam la manekeno estas trafata.

La biletoj por spekti la manifestiĝon varias de 100 eŭroj (en la ĉefa tribuno) ĝis 10 eŭroj (starlokoj).

Mi transskribas (tamen, sen traduko al la itala, pro ĝia longeco, kaj ĉar ampleksaj sciigoj jam troviĝas en la reto) tekston de Radio Roma-Esperanto sen dato, tamen de la jaroj 1935-1938; tiam, la Turniro evidente okazis en datoj malsamaj ol tiuj nunaj, se konsideri ke la teksto diras: Estas la 6-a de aŭgusto matene”.

Mi aldonas:

partan bildon de la “Granda Placo” de Areco, kun (interalie) la absido de la romanika preĝejo de “Santa Maria della Pieve kaj la baroka Palaco de Tribunalo;

la poŝtmarkon de Respubliko San Marino de 1963 (laŭ skizo de Corrado Mancioli) pri la “Giostra del Saracino di Arezzo” (Turniro de l’ Saraceno de Arezzo/ Areco).


RADIO ROMA – ESPERANTO

AREZZO – LA TURNIRO DE LA “SARACENO”

 

Jen ni en tiu Arezzo, kiu, milde dominante la fruktodonajn valojn de Chiana, de Tibro kaj de Arno, gaje kronita de la palaj montoj de Casentino, konservas perfekte, sub delikata vesto el modesteco, la gloran voĉon de sia pasinteco.

Estas la 6-a de aŭgusto matene: nekutima svarmado estas sur la stratoj, sur la placoj; ĉe la fenestroj, ĉe la balkonoj estas dekoracioj kaj flagoj, multkoloraj drapiraĵoj teksantaj super la mezepoka urbo tonon tre vivan kaj gajan.

Cirkuladas pli da homoj ol kutime; novaj vizaĝoj, de turistoj kaj de fremduloj, kiuj rigardas ĉirkaŭen kaj komentarias kaj neniam laciĝas pro la senĉesa irado; sur la muroj de la domoj afiŝoj kaj defiaj skribaĵoj havas guston antikvan tute specialan kaj rekondukas la vizitanton al kelkaj jarcentoj antaŭe.

Hodiaŭ estas okazonta la karuselo de la “Saraceno”.

La plej antikvaj sciigoj dokumentitaj pri la Karuselo apartenas al la XVI jarcento kaj, poste, la arkivoj de Arezzo transsendis interesajn detalojn pri la Karuseloj de la XVII kaj XVIII jarcentoj ĝis tiu de 1810-a.

La Rajdantoj, tute armitaj, eniras sur la kampon kontraŭ specon de kirasita timigilo konata sub la nomo de “Buratto” kaj per la pompa titolo Re delle Indie”. Tiu aŭtomato, je severa aspekto kaj dikmembra, pivotas ĉe trabo, defendas sian bruston per ŝildo kaj premas en la destra pugno skurĝon el ŝnuro kaj lignaj buloj.

La Rajdantoj devas kuri kontraŭ ĝin kaj, per la lanco fiksita antaŭen, devas bati la ŝildon, klopodante realigi la plej grandan nombron da poentoj, laŭ la bazo de speciala celtabulo, kaj eviti la batojn de la aŭtomato, kiu, pro la puŝo de la lanco, pivotas kaj celas trafi la rajdanton per la skurĝo.

Tiel interbatalas en lukto rapida la armilĉampionoj de la antikvaj urbaj kvartaloj por la akiro de la premio “Ora Lanco” oferdonata de la Komunumo.

Tre riĉa historia irantaro antaŭas la karuselon kaj etendiĝas laŭ la stratoj sub la ordonoj de la Kampomastro kaj de la Adjutanto kaj konsistanta el la turniraj Rajdantoj, el la rajdantoj de la antikvaj familioj de Arezzo, de la Milicanoj, de la Muzikistoj, de la Flagportistoj kaj Familioj de la Kvartaloj, de la Heroldoj, Armiloj, trumpetistoj, muzikistoj kaj pedeloj de la Komunumo.

Ĉu ni volas ĉeesti la belegan manifestaĵon?

(bruo de amaso, kiu,  komence tre mallaŭta, fariĝas ĉiam pli forta kaj venas antaŭen, en unuan planon. Poste ĝi reiras al dua plano dum la tuta dirado de la parolisto)

Hodiaŭ estas festa tago kaj la tuta urbo estas plena de sonoj kaj de kantoj. Tuta plurkolora amaso, kiu ŝajnas malsuprenirinta, pro magia ago, el la verkoj de Piero della Francesca, cirkulas laŭ la vojoj, embarasas la angulojn, aglomeriĝas sur la placoj. Vi rigardas vian nedifinitan veston kaj la koloran kravaton, kiu ĉirkaŭas vian kolon, kaj vi ne povas ne pensi, ke tio estas kostumo tre malbela. Rigardu, kontraŭe, tiun standardiston, kiel li estas luma kaj fiera, tute lazure kaj ore vestita, kontrastanta kontraŭ la griza koloro de la ŝtono de la Preĝejo de S. Maria. Kaj tiuj tamburistoj, kiuj pasas (rulado de tamburoj, kiuj alproksimiĝas kaj perdiĝas) tute flavaj,  ruĝaj kaj verdaj kaj nun haltas ĉirkaŭ la blankega statuo de Giambologna?

Rigardu tiujn armitajn Rajdantojn (trotado de ĉevaloj kaj aplaŭdoj), kiel ili estas belaj en siaj armaĵoj el polurita ŝtalo kaj kiel estas malŝatema ilia rigardo el sur la brila kasko!

(tintado de trumpetoj anonciĝas el maproksime kaj dum la bruo de la amaso antaŭe lautiĝas kaj poste mallaŭtiĝas, la voĉo de la parolisto fariĝos pli laŭta kaj pli ekscitita, kiel ĉe vera radio-kroniko de la manifestaĵo)

Sed jen la irantaro antaŭenvenas. Aŭdu la trumpetajn tintadojn!…. Jen, eniras en Piazza Grande… (rulado de tamburoj). La belegaj kostumoj, la brilaj armaĵoj, la vestoj atlasaj, silkaj kaj veluraj de la sinjorinoj, la ĵokeoj kaj la trumpetistoj donas al tiu irantaro lukson kaj riĉecon mirindajn pro la koloroj, entuziasmigante la amason, kiu kunpremiĝas kaj krias kaj aplaŭdas (aplaŭdoj). Jen la karuselaj Rajdantoj kun la lanco levita, fermitaj en la malhelaj kirasoj, kiuj antaŭenvenas solene, kvazaŭ elirinte el antikva pentraĵo (oni aŭdos la trotadon de la ĉevaloj kaj aliajn trumpetajn tintadojn). Jen la flagportistoj kun la flagoj de la diversaj kvartaloj… Porta S. Andrea, blanka kaj verda, – Porta Crucifera, ruĝa kaj verda – Porta del Foro, flava kaj karmezina – kaj jen Porta S. Spirito kun la flago flava kaj blua… (trotado de ĉevaloj). Antaŭenvenas la antikvaj Familioj de Arezzo; la belegaj vestoj de la Sinjorinoj kaŭzas admirkriojn de la amaso; la tuta irantaro estas tiel solena kaj tiel bela, ke oni restas profunde mirigitaj.

(la bruoj de la ĉevaloj, de la amaso, de la tamburoj, la tintadoj de la trumpetoj daŭras ankoraŭ kelkajn momentojn, poste ĉio silentiĝas kaj restas nur la zumado de la amaso)

Komenciĝas la karuselo! La amaso estas vigle atendanta la ekkuron de la unua rajdanto, kiu kunpuŝiĝos kun la “Saraceno”. La dikmembra “Buratto” ŝajnas rikani dun la atendo, kaj la dekstra brako minace etendita en la aero ŝajnas atendi la momenton por frapi. La ĉevaloj, sur la fundo de la placo, piedfrapas. Jen la ĵokeoj, kiuj levas la arĝentajn trumpetojn (longdaŭraj tintadoj kaj rulado de tamburoj). Jen la Rajdanto de Porta S. Andrea, kiu malsuprentiras la kaskon, metas la lancon fikse kaj rekte antaŭen… li jam ekiris!!! (galopo de alproksimiĝanta ĉevalo; krioj de ekscitanta amaso; oni aŭdas surdan frapon kaj aplaŭdojn). La unua tuŝis la “Saraceno”.n evitante la skurĝobaton!! Jen alia, kiu pretiĝas por ekiri… ek!! (alia rapida galopo de ĉevalo, surda frapo, aplaŭdoj kaj krioj)  La spektaklo fariĝas interesa, la amaso ekscitas kaj krias, ĝi estas entuziasmigita.  Alia Rajdanto ekiris…

(la galopoj de la ĉevaloj fariĝas pli oftaj kaj pli mallongaj, finiĝante al ĝenerala zumado; himno kun tintadoj de trupetoj, kiu poste silentiĝas finante la dissendon).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *