Homoj

Vittorio Gassman

La unua de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1922) de la itala (ĝenova) aktoro, reĝisoro kaj verkisto Vittorio Gassman, naskita Gassmann (1922-2000)

eo.wikipedia.org/wiki/Vittorio_Gassman

Aktiva en teatro, en kino kaj en televido, li estas konsiderata unu el la plej grandaj italaj aktoroj; kelkaj liaj esprimoj fariĝis dirmanieroj en la komunuza itala lingvo, samkiel la termino “mattatore”, kiu iam respondis nur al la hispana “matador” (kaj al la unua signifo de la Esperanta ”matadoro”, laŭ PIV: “homo, kies profesio estas mortigi per spado taŭron en taŭrobatalo”), post televida spektaklo de Gassman de 1959 kun tiu titolo estas uzata, en itala lingvo, precipe laŭ la dua signifo de la Esperanta “matadoro” (“homo tre influa, ludanta ĉefan rolon en iu afero”).

Kulture engaĝita, meditema kaj turmentita (kvankam ofte li ludis leĝerajn rolojn), estas konata lia religia suferado (de komenca sendieco al tute persona religiemo).

Mi transskribas unu lian poeziaĵon, en la itala kaj en la traduko al Esperanto de Armando Zecchin, kaj aldonas la italan filatelan folieton de 2010 en la serioItala Kino”, kun la bildoj de Federico Fellini, Vittorio Gassman kaj Alberto Sordi.


A DIO

 

Eri nello spazio impensato

perché scontato.

Eri e Sei – forse ora ho capito – fra le parole

che ho tanto usato e osato:

sempre ci sei stato, eri li,

ci sei ancora e voglio decifrarti,

stanarti, usando le parole ma in modo

diverso e in diverso modo la follia,

il mestiere con cui la parola

mi diventa grafia, mania, modo,

vuoto suono od effetto.

Solo quello so fare, solo lì

c’è speranza che Tu adesso

compaia, perfetto,

se vuoi in rima, rimando con te stesso,

in un metro o in altro.

Tu puoi innalzare al cielo

qualunque prosodia;

purché Tu appaia, le fruste parole si fanno

Parola, e col mio io

sepolto finalmente parlerai,

che mai è stato quello che era forse destinato

ad essere, un io mancato, strangolato.

Parlami a perdifiato.

Ti cedo ogni suono o silenzio; e già Ti vedo

emergere da quella pila di parole

inutilmente sparse nel cassetto,

cancellarne rime e rumore,

facendone linguaggio perfetto.

Cancella anche me,

cambiami, conducimi, ritraducimi,

parla Tu per sempre, Signore.

 

Vittorio Gassman  

 

°°°°°

 

AL DIO

 

Vi estis en la nepensita spaco

ĉar tie senzorge lokita,

Vi Estis kaj Estas – nun eble mi komprenis – inter la vortoj

kiujn mi tiom uzis kaj aŭdacis;

ĉiam Vi estis, tie Vi ĉeestis,

tie ankoraŭ Vi ĉeestas kaj mi nun volas vin deĉifri,

Vin elnestigi pluuzante la vortojn sed laŭ nova maniero

kaj laŭ nova maniero la frenezon,

la metion per kiu la vorto

ĉe mi fariĝas grafio, manio, pasio,

malplena sono aŭ efekto. Nur tion mi sukcesas fari, nur tie

estas espero ke Vi nun

aperu, perfekta,

laŭrime se vi volas, rimigante kun Vi mem,

en laŭvola metro.

Vi povas altigi al la ĉielo iun ajn prozodion:

kondiĉe ke Vi aperu, la trivitaj vortoj fariĝas

Vorto, kaj kun mia mio

sepultita Vi fine parolos,

mia mio kiu neniam estis tio al kio ĝi eble estis destinita

realiĝi, iu mio malsukcesinta, sufokita.

Parolu al mi ĝissenspire.

Mi al Vi cedas ĉiun sonon aŭ silenton; kaj jam mi Vin vidas

emerĝi el tiu stako de vortoj

senutile disaj en tirkesto,

de ili forstreki rimojn kaj rumoron,

ilin farante perfekta,

Forstreku ankaŭ min,

ŝanĝu min, min konduku, min retraduku,

parolu Vi por ĉiam, Sinjoro.

 

Vittorio Gassman, trad. Armando Zecchin (3.7.2010)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *