Homoj

Carlos Drummond de Andrade

La 17-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1987) de la brazila poeto kaj verkisto Carlos Drummond de Andrade (1902-1987) eo.wikipedia.org/wiki/Carlos_Drummond_de_Andrade ​Aparte interesita je la sociaj temoj (krom je la naturo kaj la amo), Drummond de Andrade estas subtenanto de la libereco de la vortoj, kiujn li ofte kreas aŭ vestas per… Legu plu Carlos Drummond de Andrade

Eventoj · Lokoj

Riace

Laŭ la oficiala versio, la 16-an de aŭgusto 1972 juna libertempanta romano, diletanta subplonĝisto, je 10–metra profundo kaj je 230 metroj de la marbordo de Riace Marina (ionia Kalabrio, sud-okcidenta Italio), trovis hazarde du bronzajn statuojn, bilidigantajn nudajn virajn figurojn, altajn proksimume 180 centimetrojn. ​La du statuoj, eksterordinaraj ekzempleroj de la helena arto de la… Legu plu Riace

Eventoj

Aŭgustomeza festotago

Unu el la plej popularaj festotagoj en Italio, observata en plej strikta maniero,estas la aŭgustomeza (15-a) tago, kiu en la itala nomiĝas “ferragosto”, celebrata ekde la jaro 18 a. K, kiam la imperiestro Gaius Iulius Caesar Octavianus Augustus (Kajo Julio Cezaro Oktaviano Aŭgusto) eo.wikipedia.org/wiki/A%C5%ADgusto_Cezaro deklaris festa la tutan monaton, kiu de li alprenis la nomon… Legu plu Aŭgustomeza festotago

Homoj

Bertolt Brecht

La 14-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1956) de la germana dramverkisto, poeto kaj teatra reĝisoro Eugen Berthold Friedrich Brecht, konata kiel Bertolt Brecht (1898-1956) eo.wikipedia.org/wiki/Bertolt_Brecht ​Mi parolis amplekse pri en la datreveno de la naskiĝo www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/02/11/bertolt-brecht/ kaj okaze de Pasko 2018 www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/04/01/bertolt-brecht-pasqua/ Hodiaŭ mi aldonas la referencojn al pliaj tradukoj… Legu plu Bertolt Brecht

Homoj

Valerio Abbondio

La 13-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1958) de la ital-lingva svisa poeto Valerio Abbondio (1891-1958) it.wikipedia.org/wiki/Valerio_Abbondio verdire nekonata en Italio (samkiel la tuta kulturo de ital-lingva Svislando). ​Kvin liaj (mallongaj) poeziaĵoj estis tradukitaj al Esperanto de Kálmán Kalocsay, kaj publikigitaj unue (1939) en la “Svisa Antologio – Tiĉina parto” de… Legu plu Valerio Abbondio

Homoj

George Stephenson

La 12-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1848) de la brita inĝeniero George Stephenson (1781-1848) eo.wikipedia.org/wiki/George_Stephenson fama ĉar li projektis kaj realigis la unuajn fervojajn liniojn sen besta trakcio kaj la unuajn vaporlokomotivojn, aparte (en 1830) tiun nomitan “Rocket” (Raketo). Tri kuriozaĵoj: – unuamomente, la brita Parlamento ne aprobis la konstruon… Legu plu George Stephenson

Homoj

Isabella di Morra

La Literatura Parko “Isabella Morra” de Valsinni (Matero, Bazilikato/ Lukanio, suda Italio) www.parcomorra.it/ organizas, tra ĉiu jaro, plurajn aranĝojn por memorigi la poetinon Isabella di Morra (ĉirkaŭ 1520 – ĉirkaŭ 1548) it.wikipedia.org/wiki/Isabella_di_Morra murditan de la fratoj por venĝi la “malhonoron” de ŝia eksterleĝa amrilato kun edziĝinta viro, la hispana nobelo (li mem poeto) Diego Sandoval… Legu plu Isabella di Morra