Homoj

Guido Cavalcanti

La 29-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1300) de la itala (florenca) poeto kaj pensulo Guido Cavalcanti (1258-1300)

eo.wikipedia.org/wiki/Guido_Cavalcanti

Krom pro lia poezio (aparte, la poeziaĵo La Ballata dell’esilio” – La balado de l’ ekzilo), li estas memorigata ĉar li estas citita:

de Dante Alighieri en la “Divina Commedia” – Dia Komedio (Infero 10, 61-69 kaj Purgatorio 11, 97-99), en la “Rime” – Rimoj (soneto Guido, i’ vorrei che tu e Lapo ed io” – Guido, mi volus ke vi kaj Lapo kaj mi) kaj en “De Vulgari Eloquentia”;

de Giovanni Boccaccio/ Johano Bokaĉo en la Commento alla Divina Commedia (Komento pri la Dia Komedio) kaj en la naŭa novelo de la sesa tago de “Decamerone” – Dekamerono;

de Franco Sacchetti en la 68-a novelo de Trecentonovelle” (Tricent noveloj)

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/07/10/franco-sacchetti/

Krome, kvankam al ni restis de li neniu flozofia verko, li estas memorigata pro lia amo al la filozofio kaj al la sciado; laŭ tio, kion skribas Boccaccio, “egli fu un de’ miglior loici che avesse il mondo e ottimo filosofo naturale (li estis unu el la plej bonaj pensuloj en la mondo kaj bonega naturfilozofo), proksima al la penso de Epikuro (pri kiu mi parolos en alia okazo).

Hodiaŭ mi transskribas la “Baladon de l’ ekzilo, en la itala kaj en la traduko al Esperanto de Giordano Azzi.

Mi aldonas la bildon (el malnova karto) de la Katedralo de la urbeto Sarzana (Ligurio), kie Cavalcanti pasigis kelkajn monatojn da politika ekzilo el Florenco (de la 24-a de junio ĝis la 19-a de aŭgusto 1300); la ekzilo estis revokita pro lia malbona sanstato; pro ironio de la sorto, li ja revenis al Toskanio, male ol supozite en la balado, sed post dek tagoj li mortis.


LA BALLATA DELL’ESILIO

 

Perch’i’ no spero di tornar giammai,

ballatetta, in Toscana,

va’ tu, leggera e piana,

dritt’a la donna mia,

che per sua cortesia

ti farà molto onore.

 

Tu porterai novelle di sospiri

piene di doglia e di molta paura;

ma guarda che persona non ti miri

che sia nemica di gentil natura:

ché certo per la mia disavventura

tu saresti contesa,

tanto dal lei ripresa

che mi sarebbe angoscia;

dopo la morte, poscia,

pianto e novel dolore.

 

Tu senti, ballatetta, che la morte

mi stringe sì, che vita m’abbandona;

e senti come ‘l cor si sbatte forte

per quel che ciascun spirito ragiona.

Tanto è distrutta già la mia persona,

ch’i’ non posso soffrire:

se tu mi vuoi servire,

mena l’anima teco

(molto di ciò ti preco)

quando uscirà del core.

 

Deh, ballatetta mia, a la tu’ amistate

quest’anima che trema raccomando:

menala teco, nella sua pietate,

a quella bella donna a cu’ ti mando.

Deh, ballatetta, dille sospirando,

quando le se’ presente:

– Questa vostra servente

vien per istar con voi,

partita da colui

che fu servo d’Amore – .

 

Tu, voce sbigottita e deboletta

ch’esci piangendo de lo cor dolente,

coll’anima e con questa ballatetta

va’ ragionando della strutta mente.

 

Voi troverete una donna piacente,

di sì dolce intelletto

che vi sarà diletto

starle davanti ognora.

Anim’, e tu l’adora

sempre, nel su’ valore.

Guido Cavalcanti

 

°°°°°

 

LA BALADO DE L’ EKZILO

 

Ĉar ne esperas mi reveni iam,

hejmlanden, baladeto,

vi flugu for, kun preto,

rekte al ino mia;

ŝi per ĝentilo sia

akceptos vin honore.

 

Vi portos pri sopiroj la sciigon,

pri dolor’ mia kaj pri multa timo;

sed gardu vin de iu ajn intrigo

de homo malĝentila en l’ animo;

ĉar certe, pro malŝanca la destino,

vi estus malhelpata,

kaj tiom riproĉata,

ke mi angorus forte,

tiel, ke eĉ postmorte,

mi plorus plendolore.

 

Vi sentas, baladet’, ke tiel Morto

sieĝas min, ke l’ vivo min forlasas;

vi sentas, kiel batas kor’ kun forto,

ĉar spiritan barakton mi trapasas.

Tiom la korpovelko min atakas,

ke mi eĉ ne suferas;

se helpon vi oferas,

gvidu mian animon,

jen mia petesprimo,

dum ŝprucos ĝi elkore.

 

Ho! baladet’, al amikeco via,

mi ĉi animon treman rekomendas:

vi gvidu ĝin, kun plendoloro ĝia,

al belulin’, al kiu mi vin sendas.

Ho! baladet’, dum vi ĉe ŝi atendas,

diru al ŝi sopire:

“Jen mi, servant’, dezire

por kunestado venas,

el tiu kiu penas

je l’ serv’ de Am’ fervore”.

 

Vi, voĉo konsternita, malforteta,

plorelire el kor’ dolordensa,

kun la anim’ kaj kanto baladeta

iru dirante pri la velko mensa.

 

Vi trovos inon je plaĉo intensa

je tia komprenemo,

ke sentos vi ĝojplenon

kunesti ĉiun horon.

Ŝatu ŝian valoron,

animo, vi, adore.

Guido Cavalcanti, trad. Giordano Azzi

(“Itala antologio” 1987, p. 34-35)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *