Movadoj, ideologioj, religioj, filozofioj

Homaj rajtoj

La 26-an de aŭgusto estas la datreveno de la aprobo (en 1789) de la “Déclaration des droits de l’homme et du citoyen” (Deklaro pri la Rajtoj de la homo kaj de la civitanohodiaŭ oni preferas diri “Homaj kaj Civitanaj Rajtoj, por eviti la masklisman nuancon devenantan el la fakto, ke en pluraj lingvoj estas leksika koincido inter “homo” kiel homa estulo kaj “viro”), fundamenta akto de la Franca Revolucio

eo.wikipedia.org/wiki/Deklaracio_pri_Homaj_kaj_Civitanaj_Rajtoj

Malgraŭ plurflankaj kritikoj (ekzemple, marksistoj plendis ke ĝi havas “burĝan” karakteron pro la defendo de la rajto je proprieto; virinoj protestis pro supozata “vireca” karaktero de la agnoskitaj rajtoj; aliaj plendis, ke laŭ ilia opinio temas pri teksto “troĝenerala”), la Deklaro konsistigis decidan antaŭenpaŝon en la homa historio, des pli ke ĝi inspiris multajn postajn similajn Deklarojn en la tuta mondo, inkluzive de la “Convention européenne des droits de l’homme” (Eŭropa Konvencio pri homaj rajtoj), subskribita en Romo la 4-an de novembro 1950

fr.wikipedia.org/wiki/Convention_europ%C3%A9enne_des_droits_de_l%27homme

(nekredeble: ne ekzistas pri ĝi Vikipedia paĝo en Esperanto).

Ankoraŭ nuntempe, en Francio la Deklaro de 1789 havas juran valoron, ĉar ĝi estas menciita en la Konstitucio. Tamen, pliaj rajtoj estis agnoskitaj post tiu dato: egalrajteco inter viroj kaj virinoj, rajto je azilo por persekutitoj, rajto je laboro, rajto je sindikata agado, rajto je striko, rajto je sufiĉaj vivrimendoj, rajto je vivo en ekvilibra medio respektema de la sano.

La franca teksto de la Deklaro estas legebla ĉe

fr.wikisource.org/wiki/D%C3%A9claration_des_Droits_de_l%E2%80%99Homme_et_du_Citoyen

Mi transskribas ĝian tradukon al Esperanto, el la Esperantlingva paĝo de Vikipedio, kaj aldonas la italan poŝtmarkon (laŭ skizo de Franco Maria Ricci) eldonitan en 1979 pro la ducentjara datreveno de la Franca Revolucio.


 

eo.wikipedia.org/wiki/Deklaracio_pri_Homaj_kaj_Civitanaj_Rajtoj#Esperantigita_teksto

Antaŭparolo

 

La Reprezentantoj de la Franca Popolo, kuniĝintaj en Nacia Asembleo; konsiderante, ke la malagnosko, la forgeso aŭ la malrespekto de la homaj rajtoj estas la solaj kaŭzoj de la publikaj malfeliĉoj kaj de la registara korupto; decidis elmeti en solena Deklaracio la naturajn, necedeblajn kaj sanktajn rajtojn de la homo, por ke tiu Deklaracio — konstante antaŭ la membroj de la socia korpo — senĉese memorigu al ili iliajn rajtojn kaj devojn; por ke la aktoj de la leĝfara povo kaj tiuj de la plenuma povo — povantaj esti ĉiumomente komparataj kun la celo de ĉia politika institucio — estu pli observataj; por ke la petoj de la civitanoj — de nun bazitaj sur simplaj kaj nekontesteblaj principoj — ĉiam celu la vivtenon de la Konstitucio kaj ĉies feliĉon.

Konsekvence la Nacia Asembleo agnoskas kaj deklaras, kun la ĉeesto kaj sub la egido de la Supra Estulo, la jenajn homajn kaj civitanajn rajtojn.

 

Artikolo 1

La homoj denaske estas liberaj kaj egalaj laŭ rajtoj. La sociaj diferencigoj povas baziĝi nur sur la komuna utilo.

 

Artikolo 2

La celo de ĉia politika asocio estas la konservo de la naturaj kaj neperdeblaj homaj rajtoj. Tiuj rajtoj estas libereco, proprieto, sekureco kaj rezisto kontraŭ subpremo.

Artikolo 3

La principo de ĉia suvereneco esence kuŝas en la nacio. Nenia popolparto, nenia individuo povas plenumi aŭtoritaton, kiu ne venas de ĝi.

 

Artikolo 4

Libereco estas la rajto fari ĉion, kio ne malutilas al aliulo: tiel la plenumo de la naturaj rajtoj de ĉiu homo havas la nurajn limojn, kiuj garantias al la aliaj socianoj la ĝuon de tiuj samaj rajtoj. Tiujn limojn povas determini nur la leĝo.

 

Artikolo 5

La leĝo rajtas malpermesi nur la agojn malutilajn al la socio. Oni ne rajtas malhelpi tion, kion la leĝo ne malpermesas; kaj oni ne rajtas devigi iun fari tion, kion ĝi ne ordonas.

 

Artikolo 6

La leĝo estas la esprimo de la ĝenerala volo. Ĉiuj civitanoj rajtas mem aŭ per siaj reprezentantoj partopreni ĝian faron. Ĝi estu sama por ĉiuj, ĉu por protekti ĉu por puni. Egalaj laŭ ĝi, ĉiuj civitanoj ankaŭ estas akcepteblaj por ĉiaj publikaj oficoj, postenoj kaj laboroj laŭ siaj kapabloj kaj kun nenia diferencigo krom tiuj laŭ la virtoj kaj talentoj.

 

Artikolo 7

Oni rajtas akuzi, aresti kaj teni iun nur en la okazoj determinitaj de la leĝo kaj laŭ la formoj preskribitaj de ĝi. Kiuj instigas, faras, plenumas aŭ plenumigas arbitrajn ordonojn, tiuj estu punitaj; sed ĉiu civitano vokita aŭ arestita laŭ la leĝo tuj obeu: lia rezisto igas lin kulpa.

 

Artikolo 8

La leĝo faru nur strikte kaj evidente necesajn punojn; kaj oni rajtas puni iun nur laŭ leĝo farita kaj promulgita antaŭ la delikto kaj laŭleĝe aplikata.

 

Artikolo 9

Ĉar ĉiun homon oni supozu senkulpa ĝis la deklaro pri lia kulpo, se oni opinias lian areston nepra, la leĝo severe punu ĉian rigoraĵon, kiu ne necesus por sekurigi la homon.

 

Artikolo 10

Neniun oni maltrankviligu pro liaj opinioj, eĉ religiaj, kondiĉe ke iliaj montroj ne konfuzu la publikan ordon aranĝitan de la leĝo.

 

Artikolo 11

La libera komuniko de la pensoj kaj opinioj estas unu el la plej altvaloraj homaj rajtoj: ĉiu civitano do rajtas libere paroli, skribi, presi, kondiĉe ke li ne troprofitu tiun liberecon en la okazoj determinitaj de la leĝo.

 

Artikolo 12

La garantio de la homaj kaj civitanaj rajtoj necesigas publikan forton: tiu forto do estas starigita por ĉies intereso, ne por la privata utilo de tiuj, al kiuj oni konfidis ĝin.

 

Artikolo 13

Por vivteni la publikan forton kaj por la administraciaj elspezoj nepras komuna monkontribuo: ĝi estu egale dividita inter ĉiuj civitanoj laŭ iliaj kapabloj.

 

Artikolo 14

Ĉiuj civitanoj rajtas konstati mem aŭ per siaj reprezentantoj la neceson de la publika monkontribuo, libere konsenti ĝin, pririgardi ĝian uzon, kaj determini la kvoton, la bazon, la kolekton kaj la daŭron.

 

Artikolo 15

La socio rajtas pridemandi ĉiun publikan agenton pri lia administrado.

 

Artikolo 16

 

Ĉiu socio, en kiu oni ne garantias la rajtojn kaj ne determinis la dispartigon de la povoj, ne havas konstitucion.

 

Artikolo 17

Ĉar la proprieto* estas nemalobservebla kaj sankta rajto, oni rajtas senigi neniun je ĝi, krom se la laŭleĝe konstatita publika neceso evidente postulas tion kaj kun la kondiĉo de justa kaj antaŭa kompenso.

 

* Laŭ la redakto de 1791. Origina redakto de 1789: “Ĉar la proprietoj…”

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *