Homoj

Umberto Saba

La 25-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1857) de la triesta poeto kaj verkisto Umberto Poli, konata per la pseŭdonimo Umberto Saba (1883-1957)

eo.wikipedia.org/wiki/Umberto_Saba

(feliĉe, post mia atentigo

Umberto Saba

pri la manko de Vikipedia paĝo en Esperanto, iu nekonata bonvolulo starigis ĝin, utiligante mian tekston. Dankon).

Hodiaŭ mi transskribas, en la itala kaj en la traduko al Esperanto de Carlo Minnaja, la tre mallongan poeziaĵon “Commiato” (Forsaluto), kaj aldonas la poŝtmarkon de Insulo Mankso de 1989 (laŭ skizo de C. Corlett) kun infanoj ludantaj – interalie – per sapvezikoj.


COMMIATO

 

Voi lo sapete, amici, ed io lo so.
Anche i versi somigliano alle bolle
di sapone; una sale e un’altra no.

 

Umberto Saba

°°°°°

FORSALUTO

 

Amikoj, vi ĝin scias; ankaŭ mi.

La versoj ja similas sapvezikojn;

unu soras, alia restas ĉi.

 

Umberto Saba, trad. Carlo Minnaja

(“Enlumas min senlimo,” LF Koop, 1990, p. 69)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *