Homoj

William Booth

La 20-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1912) de la angla metodista predikisto William Booth (1829-1912)

it.wikipedia.org/wiki/William_Booth

kiu en 1865, kune kun la edzino Catherine Mumford

it.wikipedia.org/wiki/Catherine_Mumford

fondis la internacian movadon evangelian kaj homaman “Salvation Army” (Armeo de l’ Savado, Savarmeo, Sav-armeo)

eo.wikipedia.org/wiki/Savarmeo

kun kvazaŭarmea strukturo; deirante de la plej mizeraj kvartaloj de Londono, ĝi disvastiĝis al la tuta mondo (probable, ĝi estas la plej ampleksa kristana misia organizo, post la katolika Eklezio).

La katolika Eklezio, siaflanke, malgraŭ memkompreneblaj rezervoj sur la strikte doktrina ebeno (kiel dirite, la movado naskiĝis en la kadro de Metodismo, kvankam ĝi asistas la bezonantojn sen distingo de kredo), rekonas kaj laŭdas ĝian karitatan kaj soci-akcelan agadon; atestas pri tio artikolo (kies unuan paĝon mi aldonas, kun foto de William Booth) de “Espero katolika” 1929-60, 15 junio 1929, p. 293-295.

Pri la Armeo de l’ Savado skribis ankaŭ “La Revuo” 1912-1913, VII, p. 138, okaze de la morto de William Booth; tiam, la movado estis disvastiĝinta en 60 Landoj, hodiaŭ en 127.

Pri klopodoj de la esperantistoj kontakti la Savarmean movadon parolas “La Revuo” 1913-1914, VIII, p. 570.

Laŭ “Esperanto de UEA” 1935-8/9, p. 129, okaze de la 25-a Universala Kongreso de Esperanto de Romo (1935) la Savarmeo (Londono) sendis saluton.

Mi aldonas 3 el la multnombraj poŝtmarkoj eldonitaj pri la Armeo de l’ Savado: respektive, de Britio (1965), de Monako (1978), de Svislando (1982).

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *