Homoj

Ardengo Soffici

La 19-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1964) de la itala (toskana) verkisto, artkritikisto, poeto kaj pentristo Ardengo Soffici (1879-1964)

it.wikipedia.org/wiki/Ardengo_Soffici

(ne estas pri Li Vikipedia paĝo en Esperanto).

Li havis intensan vivo, kun viglaj pasioj kaj malamoj same viglaj. Unue kontraŭulo de la futurismo de Flippo Tommaso Marinetti

it.wikipedia.org/wiki/Filippo_Tommaso_Marinetti

(pri kiu mi parolos en alia okazo), poste fariĝis ĝia apoganto, kaj fine denove opoziciis al tio, kion li taksis troigita kulto de moderneco kaj maŝinoj.

Subtenanto de la itala interveno en la unuan mondmiliton, kontraŭ la germana “Kulturo” konsiderata minaco por la tuta homaro, li soldatiĝis volontule, estis vundita dufoje, estis distingita per medalo pro milita braveco.

Li aliĝis al faŝismo; en 1925 li subskribis la “Manifesto de la faŝistaj intelektuloj

it.wikipedia.org/wiki/Manifesto_degli_intellettuali_fascisti

de Giovanni Gentile (pri kiu mi parolos en alia okazo); aliĝis al “Itala Sociala Respubliko de Benito Mussolini; fondis en 1944 la revuon “Italia e Civiltà” (Italio kaj Civilizo), pledante por fideleco al Germanio; estis internigita pro kunlaboro kun la malamiko.

Soffici mortis en Vittoria Apuana, frakcio de la Komunumo Forte dei Marmi (Massa Carrara)

it.wikipedia.org/wiki/Vittoria_Apuana

sed li estas entombigita en Poggio a Caiano (Prato)

eo.wikipedia.org/wiki/Poggio_a_Caiano

kiel evidentas el poŝtkarto de la 29– de novembro 1977 de la Paroĥestro de Sankta Maria de l’ Rozario en Poggio a Caiano, kiu deklaras: “Ardengo Soffici, mortinta en Forte dei Marmi la 19-an de aŭgusto 1964 je la 14-a horo. La kadavro estis transportita la tagon 20 al Poggio a Caiano en la Paroĥa Preĝejo, benita kun Meso, kaj estis entombigita en la Tombejo de Poggio a Caiano, proksime al la tombo de Armando Spadini”.

Grava en la kampo de pentroarto kaj arta kritiko, Soffici estas malpli grava en tiu strikte literatura; kaj fakte, kiam en 1979 la Itala Poŝto decidis eldoni poŝtmarkon pro la unuajarcenta datreveno de lia naskiĝo, ĝi elektis kiel subjekton unu lian pentraĵon  (“Kampo kun pajlostako”).

En Esperanto ekzistas la traduko, de Carlo Minnaja, de la poeziaĵo de la tempo de la unua mondmilito “Ospedale da campo 026” (Fronthospitalo 026), kiun mi transskribas en la itala kaj en Esperanto.

Mi aldonas:

– la unuatagan koverton (UTK) de la itala poŝtmarko de 1979, laŭ skizo de Tullio Mele, pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Ardengo Soffici;

– la poŝtkarton de la Paroĥestro de Poggio a Caiano kun sciigoj pri la entombigo.


OSPEDALE DA CAMPO 026

 

Ozio dolce dell’ospedale!

Si dorme a settimane intere;

il corpo che avevamo congedato

non sa credere ancora a questa felicità: vivere.

 

Le bianche pareti della camera

son come parentesi quadre,

lo spirito vi si riposa

fra l’ardente furore della battaglia d’ieri

e l’enigma fiorito che domani ricomincerà.

 

Sosta chiara, crogiuolo di sensi multipli,

qui tutto converge in un’unità indicibile;

misteriosamente sento fluire un tempo d’oro

dove tutto è uguale:

i boschi, le quote della vittoria, gli urli, il sole, il sangue dei morti,

 

io stesso, il mondo,

e questi gialli limoni

che guardo amorosamente risplendere

sul mio nero comodino di ferro, vicino al guanciale.

 

Ardengo Soffici

 

 

FRONTHOSPITALO 026

 

Dolĉa ripozo de l’ hospitalo!

Oni dormas dum plenaj semajnoj;

la korpo, kiun ni jam maldungis

kredi ankoraŭ ne povas al tiu ĉi feliĉ’: vivi.

 

La blankaj muroj de l’ ĉambro

similas al rektaj krampoj,

spirit’ inter ili ripozas

inter la arda furoro de l’ hieraŭa batalo

kaj la florplena enigmo, jam morgaŭ denove ekonta.

 

Halto klara, fandkuvo de sensoj multoblaj,

ĉi tie ĉio konverĝas al nedirebla unuo;

mi sentas mistere, ke ora temp’ estas fluanta

kie egalas cio:

arbaroj, la montniveloj de la venko, la hurloj, la suno, la sango de l’ mortintoj,

 

mi mem, la mondo,

kaj tiuj ĉi flavaj citronoj,

kiujn mi ame rigardas briladi

sur mia nigra noktotableto fera, ĉe la kuseno.

 

Ardengo Soffici, trad. Carlo Minnaja

(“Enlumas min senlimo”, LF-KOOP 1990, p. 102)

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *