Eventoj · Lokoj

Riace

Laŭ la oficiala versio, la 16-an de aŭgusto 1972 juna libertempanta romano, diletanta subplonĝisto, je 10metra profundo kaj je 230 metroj de la marbordo de Riace Marina (ionia Kalabrio, sud-okcidenta Italio), trovis hazarde du bronzajn statuojn, bilidigantajn nudajn virajn figurojn, altajn proksimume 180 centimetrojn.

La du statuoj, eksterordinaraj ekzempleroj de la helena arto de la 5-a jarcento antaŭ Kristo (proksimume, inter 460 kaj 420 a. K.), estas konataj kiel “i bronzi di Riace” (la bronzaĵoj de Riace), per ĝenerala nomo, ĉar ankoraŭ ne estas klare, ĉu temas pri diaĵoj, militistoj aŭ herooj.

Post multaj travivaĵoj, la du statuoj estas nun konservitaj en la “Museo Nazionale della Magna Grecia” (Nacia Muzeo pri Granda Greklando) de ReggioCalabria, post kiam ili estis restaŭritaj en Florenco kaj en Reggio Calabria, kaj estis elmontritaj al la publiko en Florenco kaj (pro la enorma interesiĝo vekita, kaj laŭ peto de la tiama Respublika Prezidanto Sandro Pertini) en la Kvirinala Palaco en Romo, restadejo de la itala Ŝtatestro.

Mi parolis, komence, pri oficiala versio” pri la trovo, ĉar ja ekzistas ankaŭalternativa versio, kies fidindecon mi ne povas kontroli, laŭ kiu la trovo ne estis “hazarda”, kaj ekzistus ankaŭ tria statuo, kaŝe forportita al Usono:

www.orticaweb.it/terzo-bronzo-riace-si-trova-los-angeles/

Mi transskribas, aldonante la retrotradukon al la itala, la unuan el kvin artikoloj surondigitaj inter 1981 kaj 1996, pri la bronzaĵoj de Riace, de la programo en Esperanto de Radio Roma (RAI, elsendoj al eksterlando laŭ komisio de Prezidanteco de la Ministra Konsilantaro, kiujn mi prizorgis de 1971 ĝis ilia fino en 2007), kaj aldonas la bildojn de du italaj poŝtmarkoj de 1981.


Segue traduzione in italiano

 

RADIO ROMA – ESPERANTO, 25.7.1981

LA BRONZAJ STATUOJ DE RIACE

Teksto de Augusto Milana, traduko de Antonio De Salvo

 

De preskaŭ du semajnoj troviĝas en Reggio Calabria, ĉe la sud-okcidenta ekstremaĵo de Italio, la du bronzaj statuoj retrovitaj, la 16-an de aŭgusto 1972-a, en la maro antaŭ la vilaĝo Riace (elp. Riaĉe), ĉe la ionia bordo de Kalabrio.

Pasiginte multajn jarojn en Florenco, kie ili estis ameme restaŭritaj, la du statuoj atingis Romon komence de junio, laŭ peto de la Ŝtatprezidanto Sandro Pertini, kiu volis gastigi ilin ĉe la Kvirinala Palaco, por ilin montri al la romanoj kaj al la turistoj. Gesto nekutima kaj tre ŝatita, kiu ebligis malfermi al la publiko, por la unua fojo, parton de la prezidenta restadejo. Estis preskaŭ 350.000 la homoj kiuj, dum 12 tagoj, ofte sub forta suno, discipline atendis sian vicon aliri la salonon, por admiri dum kelkaj minutoj la du artverkojn, altvalorajn ekzemplerojn de la klasika arto. Tiu homa amaso profitis eĉ la lastan minuton por rigardi la du nekonatajn heroojn, kiuj estas, sendube, la plej konataj figuroj de ĉi tiu somero.

Nun, la statuoj troviĝas en la Arkeologia Muzeo de Reggio Calabria; sed ankoraŭ ne ĉesis la plendoj de la civitanoj de Riace, kiuj diras, ke tiu vilaĝo rajtas gastigi la du ĉefverkojn, ne nur pro tio, ke ili estas ligitaj kun la kulturo de tiu loko, sed ankaŭ ĉar ili povus rimarkinde kontribui al turisma “lanĉo” de Riace.

 


 

Traduzione in italiano:

 

RADIO ROMA – ESPERANTO, 25.7.1981

LE STATUE BRONZEE DI RIACE

Testo di Augusto Milana, traduzione di Antonio De Salvo

 

Da quasi due settimane si trovano a Reggio Calabria, all’estremitù sud-occidentale dell’Italia, le due statue di bronzo ritrovate, il 16 agosto 1972, nel mare davanti alla cttadina Riace, sulla costa ionica della Calabria.

Dopo aver passato molti anni a Firenze, dove sono state amorevolmente restaurate, le due statue sono arrivate a Roma all’inizio di giugno, su richiesta del Presidente della Repubblica Sandro Pertini, che ha voluto ospitarle al Quirinale, per mostrarle ai romani e ai turisti. Un gesto insolito e molto apprezzato, che ha consentito di aprire al pubblico, per la prima volta, una parte della residenza presidenziale. Sono state quasi 350.000 le persone che, in 12 giorni, spesso sotto un sole cocente, hanno atteso disciplinatamente in fila di accedere al salone, per ammirare per qualche minuto le due opere d’arte, preziosi esemplari dell’arte classica. Questa folla ha approfittato anche degli ultimi minuti per guardare i due eroi ignoti, che sono senz’altro le figure più note di questa estate.

Adesso, le statue si trovano nel Museo Archeologico di Reggio Calabria; ma ancora non sono cessate le lamentele dei cittadini di Riace, i quali dicono che quella cittadina ha diritto di ospitare i due capolavori, non solo perché sono legati con la cultura di quel luogo, ma anche perché potrebbero contribuire al “lancio” turistico di Riace.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *